Majstro Eckhart: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
e +Bibliotekoj per AWB
Linio 24: Linio 24:
* [https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wp/grc/Μαΐστωρ_Ἔκχαρτ Informoj en la malnovgreka]
* [https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wp/grc/Μαΐστωρ_Ἔκχαρτ Informoj en la malnovgreka]


{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1260]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1260]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1329]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1329]]

Kiel registrite je 16:48, 18 jan. 2019

La Majstro-Eckhart-portalo de la dominikana preĝejo de Erfurto.

Eckhart von Hochheim (naskiĝinta ĉirkaŭ 1260 en Tambach aŭ en Hochheim, mortinta antaŭ la 30-a de aprilo 1328 en Avinjono) estis germana dominikana monaĥo, fondinto de la germana mistikismo, skolastika verkisto kaj predikisto. Lia pantesima mistiko kelkfoje proksimiĝas al ateismo. Li forĵetis la eksteraĵojn de la religioj.

Vivo

  • 1277: La junulo eniras la Dominikana monaĥejon en Erfurto. Poste li komencas ĝeneralan studon en Kolonjo, eble ankoraŭ ĉe Albertus Magnus. Li ĉefe legas verkojn de Aŭgusteno de Hipono, Tomaso de Akvino, Skoto Eriugena kaj la novplatonistoj. Dum la disputo pri la universalaĵoj li estas ĉe la flanko de la realistoj.
  • 1293: Eckhart iĝis prioro de la erfurta monaĥejo kaj vikario de tuta Turingio.
  • 1302: Li instruas ĉe la Sorbono kiel profesoro de teologio.
  • 1304: Li iĝis provinciestro de la nove kreita ordena provinco de Saksio.
  • 1306: Eckart iĝis ĝenerala vikario de Bohemujo.
  • 1311: Li iras Parizon denove instruonte. Tie li planas la verkon Opus tripartitum, kiu restas nefinita. Nur kelkaj ekzegezaĵoj de la Biblio el la planita tria parto estis skribitaj (latinlingve). Sed liaj plej gravaj verkoj estis ĉirkaŭ 100 germanlingvaj predikoj kaj traktaĵoj, la Buch der göttlichen Tröstung, la Rede der underscheidunge kaj Von abgescheidenheit. Tie Eckart reprenis novplatonisman tradicion: mistike la ĉeesto de Dio traviveblus.
  • 1314: Eckart estas majstro kaj profesoro de teologio en Strasburgo, poste en Kolonjo kaj Frankfurt am Main.
  • 1326: La kolonja ĉefepiskopo Von Ochsenstein komencigis inkvizician proceduron kontraŭ li - kaj Eckhart ege protestas.
  • 1327: Eckart mortis, verŝajne en Avinjono.
  • 1329: Aperas papa buleo kondamnanta 26 frazojn de Eckart kiel heretikajn.

Literaturo

  • Dietmar Mieth: Fascino hodiaŭa de Majstro Eckhart, eldonita de Evangelische Predigergemeinde Erfurt, 2015 (traduko el la germana) esperante

Eksteraj ligiloj