Mošovce: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24: Linio 24:
== Spirita kulturo kaj popolkulturaj tradicioj ==
== Spirita kulturo kaj popolkulturaj tradicioj ==


Mošovce donis al slovaka popolo multajn gravajn personecojn, el kiuj la plej konataj estas [[Komponisto|muzikkomponisto]] [[Frico Kafenda]] ([[1883]]-[[1963]], [[verkistino]] [[Anna Lacková-Zora]] ([[1899]]-[[1988]]), [[literatura kritikisto]], [[historiisto]] kaj [[poeto|poetisto]] [[Štefan Krčméry]] ([[1892]]-[[1955]]), [[Baroko|baroka]] [[Dramo|dramverkisto]] [[Júr Tesák Mošovský]], kaj fondinto de memvola fajrestingista korpuso en [[Slovakio]], [[Miloslav Schmidt]].
Mošovce donis al la slovaka popolo multajn gravajn personojn, el kiuj la plej konataj estas [[Komponisto|muzikkomponisto]] [[Frico Kafenda]] ([[1883]]-[[1963]], [[verkistino]] [[Anna Lacková-Zora]] ([[1899]]-[[1988]]), [[literatura kritikisto]], [[historiisto]] kaj [[poeto|poetisto]] [[Štefan Krčméry]] ([[1892]]-[[1955]]), [[Baroko|baroka]] [[Dramo|dramverkisto]] [[Júr Tesák Mošovský]], kaj fondinto de volontula fajrestingista korpuso en [[Slovakio]], [[Miloslav Schmidt]].


La plej grava samcivitano estas granda poeto de [[Slavo|Slavoj]], [[filozofo]] kaj [[Luteranismo|evangelia]] [[predikisto]] [[Ján Kollár]] ([[1793]]-[[1852]]), kiu kun sia poetaĵo Slávy dcera (La filino de Slavo) neforgeseble eniris minimume en du [[Nacio|naciaj]] [[literaturo|literaturoj]]. La filino de Slavo influis kaj tiamaj kaj postaj nacioemuloj kaj [[patrioto|patriotoj]] kiel eliro kaj motivo samtempe. En originalo kaj tradukoj penetris vastan [[Slavo|slavan]] kaj neslavan mondon kaj porčiam glorigis ĝian aŭtoron.
La plej grava samcivitano estas granda poeto de [[Slavo|Slavoj]], [[filozofo]] kaj [[Protestantismo|evangeliana]] [[predikisto]] [[Ján Kollár]] ([[1793]]-[[1852]]), kiu kun sia poemaĵo ''Slávy dcera'' (La filino de Slavo) neforgeseble eniris minimume en du [[Nacio|naciajn]] [[literaturo|literaturojn]]. ''La filino de Slavo'' influis kaj tiamaj kaj postaj naciemuloj kaj [[patrioto|patriotoj]] kiel eliro kaj motivo samtempe. En la originalo kaj tradukoj ĝi penetris vastan [[Slavo|slavan]] kaj neslavan mondon, kaj ĝi porĉiam glorigis sian aŭtoron.


==Eksteraj ligiloj==
==Eksteraj ligiloj==

Kiel registrite je 21:17, 10 jul. 2006

Mošovce en Slovakio

Mošovce estas civito en Slovakio en Distrikto Turčianske Teplice.

Historio

Mošovce apartenas al la plej grandaj civitoj de regiono Turiec en Slovakio. Ĝian riĉan historion pruvas ne nur multaj konservitaj memorindaĵoj, sed ankaŭ la fakto, ke ĝia historio daŭras jam 770 jaroj. La unua skribforma mencio pri la civito Mošovce estas la donacdokumento de la reĝo Ondrej (Andreo) la 2-a el la jaro 1233. Originale Mošovce konsistis el du loĝlokoj: La unua, Machyuch, kuŝis en la loko de nuna Starý rad (Malnova vico) kaj la dua, Terra Moys, kiu donis al la civito ĝian nunan nomon, kuŝis en loko de nuna Vidrmoch. El nomo de la dua loĝloko, kiu signifas "lando de Mojš", ni konkludis, ke la civiton en praaj tempoj posedis iu Mojš, kio povas estis mallongigita formo de slava nomo Mojtech, simile al VojtechMojmír. Poste la nomo ŝanĝadis de Mossovych, Mosocz, Mossowecz, villa regia Mayos alio nomine Mossovych, oppidioum Mayus sue Mosocz, Mosocz olim Mayus ĝis la nuna Mošovce. Aparta praa parto de Mošovce estas eksa civiteto Chornukov, kies nomo travivis en la formo Čerňakov.

Mošovce disvolviĝis kiel reĝa civiteto kun libera advokateco, ekde duono de 14-a jarcento kiel privilegia urbeto subordigita de Blatnický hrad (Kastelo Blatnica). En la jaro 1527 akiris ĝin familio Révay, kiu dum preskaŭ 400 jaroj subpremadis la urbaj rajtoj de Mošovce.

En la pasinteco Mošovce estis grava metia centro de Turiec. Metia produktado akiris grandan disvolvon kaj en urbeto agis ĉirkaŭ 15 gildoj, plej longe botista gildo kaj la plej fama peltista gildo. Nunan Mošovce eblas karakterizi kiel gravan refreŝigan lokon kun multaj vidindaĵoj.

Originala arkitekturo en Mošovce

Memorindaĵoj

El konstruaj memorindaĵoj atentindas ĉefe rokok-klasikisma kastelo el dua duono de 18-a jarcento kun ampleksa angla parko. Aliaj interesaĵoj estas: memorloko de naskiĝdomo de Ján Kollár, novgotika katolika preĝejo konstruita surloke de malnova preĝejo kun valora altaro, evangeliana preĝejo el la jaro 1784, maŭzoleo kun muzeo de metioj, secesa forcejo kaj pavilono el la jaro 1800.

Naturo

Mošovce havas vere unikan ĉirkaŭaĵon. Aro de historiaj aleoj kaj verdaĵoj kreas bonaspektan mozaike strukturitan pejzaĝon, sent-eme ligiĝantan al la arbaroj de Veľká Fatra. Tiu ĉi montaro apartenas al turisme plej allogaj montaroj en Slovakio. Kalkoŝtonoj kaj dolomitoj de fantaziaj formoj, nepriskribeblaj belecoj de la valoj Gaderská, Blatnická kaj aliaj allogas admirantojn de naturbelaĵoj el larĝvasta foro.

Spirita kulturo kaj popolkulturaj tradicioj

Mošovce donis al la slovaka popolo multajn gravajn personojn, el kiuj la plej konataj estas muzikkomponisto Frico Kafenda (1883-1963, verkistino Anna Lacková-Zora (1899-1988), literatura kritikisto, historiisto kaj poetisto Štefan Krčméry (1892-1955), baroka dramverkisto Júr Tesák Mošovský, kaj fondinto de volontula fajrestingista korpuso en Slovakio, Miloslav Schmidt.

La plej grava samcivitano estas granda poeto de Slavoj, filozofo kaj evangeliana predikisto Ján Kollár (1793-1852), kiu kun sia poemaĵo Slávy dcera (La filino de Slavo) neforgeseble eniris minimume en du naciajn literaturojn. La filino de Slavo influis kaj tiamaj kaj postaj naciemuloj kaj patriotoj kiel eliro kaj motivo samtempe. En la originalo kaj tradukoj ĝi penetris vastan slavan kaj neslavan mondon, kaj ĝi porĉiam glorigis sian aŭtoron.

Eksteraj ligiloj