Emblemo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedo: Iksokodo
Linio 23: Linio 23:
==Sanktulaj atributoj (insignoj)==
==Sanktulaj atributoj (insignoj)==
Multaj [[Katolikismo|katolikaj]] [[sanktulo]]j posedas specialan emblemon aŭ atributon, laŭ kiu ili estas rekoneblaj en arta reprezentaĵo:
Multaj [[Katolikismo|katolikaj]] [[sanktulo]]j posedas specialan emblemon aŭ atributon, laŭ kiu ili estas rekoneblaj en arta reprezentaĵo:
*[[Sankta Terezo el Lisieux]] posedas rozojn (por sendi ilin al homaro)
*[[Sankta Petro]] posedas ŝlosilojn (oni diras de ĉielo).
*[[Sankta Petro]] posedas ŝlosilojn (oni diras de ĉielo).



Kiel registrite je 15:01, 28 jan. 2019

La kolombo kun olivarbbranĉo enbeke estas emblemo de paco, ŝajne devena el la kolombo kiu tiele anoncis al Noa la finon de la diluvo

Emblemo estas figuro, kiu konvencie reprezentas ideon, do speco de bilda simbolo.

Laŭ Francisko Azorín Emblemo estas Figuro, bildo reprezentanta simbole econ aŭ aĵon.[1] Kaj li indikas etimologion el greka emblema, el emballo (enmeti), kaj de tie la latina emblema.[2]

Abstraktaj ideoj

La verda stelo

Pure abstraktaj ideoj, kiuj eĉ ne estas reprezentataj per iuj objektoj, ofte posedas emblemon, kiu ekzemple servas por arta reprezentado.

  • Verda stelo estas la emblemo de Esperanto.
  • kolombo estas emblemo de paco
  • Urso kaj bovo estas la emblemo de borsa komerco.
  • Ok-radia rado estas emblemo de budhismo.
  • Lunarko estas la emblemo de islamo.
  • Ses-pinta stelo kaj sepobla kandelingo estas la emblemoj de judismo.
  • Kruco estas la emblemo de kristanismo.
  • Krokodilo estas la emblemo de franca entrepreno « Lacoste ».
  • Baŭmanta ĉevalo estas la emblemo de Ferrari.

Firmaoj, produktoj

Markemblemo de la fondaĵo Wikimedia

Multaj firmaoj publike prezentas sin ne nur per sia firmonomo, sed ankaŭ per markemblemo. Bona markemblemo estas atentokapta, facile rekonebla kaj internacie uzebla sen tro da lingvodependeco. Malgraŭ la lasta punkto multaj firmaoj uzas kiel emblemon la nomon skribitan en karakteriza skribotipo.

Sanktulaj atributoj (insignoj)

Multaj katolikaj sanktuloj posedas specialan emblemon aŭ atributon, laŭ kiu ili estas rekoneblaj en arta reprezentaĵo:

Blazonoj

Blazono utilas kiel emblemo de ties posedanto: individuoj (ĉefe nobeloj kaj ekleziuloj, sed ne nur) aŭ grupoj (korporacioj, komunumoj, landoj...)

Ludkartoj

Ankaŭ la diversaj familioj de ludkartoj en kartaro nomiĝas emblemoj. En franca kartaro ekzistas la emblemoj trefo, piko, kero kaj karoo. En Hispana ludkartaro oro, pokalo, spado kaj klabo.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 66.
  2. Azorín, samloke.