Socia sekso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e Eksteraj ligiloj : Kontakto
Linio 30: Linio 30:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
[http://kontakto.tejo.org/2017/06/genraj-perspektivoj.html Genraj Perspektivoj], [[Kontakto (revuo)|Kontakto]], 2017:2
* [http://ec.europa.eu/employment_social/gender_equality/framework/strategy_de.html Retpaĝo de la Eŭropa Komisiono pri seksegaleco] ([[oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio]])

[http://ec.europa.eu/employment_social/gender_equality/framework/strategy_de.html Retpaĝo de la Eŭropa Komisiono pri seksa egaleco] ([[oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio]])


== Referencoj ==
== Referencoj ==

Kiel registrite je 22:22, 28 jan. 2019

Sakŝalmo en Skota armea klano-uniformo. En multaj partoj de la Okcidento, jupo povas esti neakceptebla kiel parto de vira socia seksrolo, sed en Skotlando viroj tradicie portas kilton, kiu estas iom simila al virina jupo.

Genro[1][2] (neologisme laŭ la angla vorto gender [ĜENder]) estas la "socia" aŭ "psikologia" sekso de persono, kiu malsamas al biologia sekso, statistika klasigo de homoj bazita je ilia rolo en reproduktado. Oni devas rimarki, ke la esperanta vorto "sekso" ne nur inkluzivas la biologian sencon, sed enhavas ankaŭ sociajn kaj kulturajn sencojn.

La distingo inter "biologia sekso" kaj "socia sekso," kaj la kapablo difini biologian sekson laŭ absolutaj terminoj, estas tamen komplikitaj pro la ekzisto de homoj kun kondiĉoj, kia la simptomaro de plena androgen-rezistado, kie plene fenotipe inaj homoj estas genotipe "viraj." Ĝi estas plu komplikita pro lastaj studoj en neŭroscienco, kiuj montras similaĵojn inter la malmultaj sekse duformaj cerbaj strukturoj de antaŭhormonterapiaj transseksuloj kaj tiuj de cisgenruloj de ilia interna sekso.[3] Iusence eĉ biologia sekso estas socia konstruaĵo, kvankam utila konstruaĵo por priskribi la plimulton da homoj, sed certe ne scienca leĝo kiel gravitolumrapido.

En feminisma teorio kaj kvir-teorio oni distingas la utilajn biologiajn klasigojn de vira, ina, kaj interseksa seksoj, disde la socia sekso, la aro de enaj sentoj, sociaj konceptoj, normoj, kredoj, kaj anticipoj konstruitaj ĉirkaŭ tiu klasigo, laŭ kiuj oni taksas sin viro, virino, ambaŭ, aŭ neniu el tiuj.

Kelkaj aspektoj de socia sekso estas:

  • nomo kaj respekttitolo;
  • aspekto - videbla fizika formo, hararo, voĉo ktp.;
  • vestaĵoj;
  • sinteno;
  • interna identiĝo.

Malakordo aŭ malkonformo inter aspektoj de ies interna sento pri sia sekso kaj ties socie determinita sekso povas logi diskriminacion aŭ eĉ perforton.

Socia seksrolo

Socia seksrolo (angle gender role) estas la kondutmaniero kiu en ĝusta kulturo estas taksata tipa aŭ akceptabla por koncerna sekso. Laŭ kelkaj psikologoj, kelkaj kondutmanieroj rezultas pro biologiaj kondiĉoj kaj kelkaj pro socia premo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Genraj Perspektivoj, Kontakto, 2017:2

Retpaĝo de la Eŭropa Komisiono pri seksa egaleco (oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio)

Referencoj

  1. http://www.reta-vortaro.de/revo/art/genr.html#genr.0o.POL
  2. Euleax E. G. de Lima Pereira (2017). “Genro kaj cisgenra normigo”, Kontakto (Esperanto) (2), p. 9. Alirita la 25-an de decembro 2018.. 
  3. Ligilaro al diversaj neŭrosciencaj studoj en la angla.

Ŝablono:Ĝ