Uzanto:Petro Hata/provejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 27: Linio 27:
==Rilataj Specioj==
==Rilataj Specioj==
Laŭ la nova [[Biologia klasado|ordigo]], bazita sur [[Klado|kladoj]], ''Hyacinthoides non-scripta'' formas kladon kun tri aliaj specioj – ''H. hispanica, H. paivae'' kaj ''H. cedretorum – ĉiuj troveblaj en la [[Iberio|Ibera Duoninsulo]]. ''H. paivae'' limiĝas al malgranda parto de nord-okcidenta Iberio (Galicio kaj najbaraj partoj de Portugalujo), dum ''H. cedretorum'' estas trovebla en montaraj regionoj de okcidenta [[Nord-Afriko|Norda Afriko]] ([[Maroko]] kaj [[Alĝerio|Alĝerujo]]). En Iberio, la specioj senlitera kaj hispana estas geografie limigitaj de la [[Doŭro]]-rivero. La genro cetere grupiĝas sep plurajn speciojn, kiuj plej ofte kreskas pli orienten en la [[Mediteranea regiono]].<ref> Michael Grundmann; Fred J. Rumsey; Stephen W. Ansell; Stephen J. Russell; Sarah C. Darwin; Johannes C. Vogel; Mark Spencer; Jane Squirrell; Peter M. Hollingsworth; Santiago Ortiz; Harald Schneider (2010). "Phylogeny and taxonomy of the bluebell genus Hyacinthoides, Asparagaceae [Hyacinthaceae]". Taxon. 59 (1): 68–82. </ref>
Laŭ la nova [[Biologia klasado|ordigo]], bazita sur [[Klado|kladoj]], ''Hyacinthoides non-scripta'' formas kladon kun tri aliaj specioj – ''H. hispanica, H. paivae'' kaj ''H. cedretorum – ĉiuj troveblaj en la [[Iberio|Ibera Duoninsulo]]. ''H. paivae'' limiĝas al malgranda parto de nord-okcidenta Iberio (Galicio kaj najbaraj partoj de Portugalujo), dum ''H. cedretorum'' estas trovebla en montaraj regionoj de okcidenta [[Nord-Afriko|Norda Afriko]] ([[Maroko]] kaj [[Alĝerio|Alĝerujo]]). En Iberio, la specioj senlitera kaj hispana estas geografie limigitaj de la [[Doŭro]]-rivero. La genro cetere grupiĝas sep plurajn speciojn, kiuj plej ofte kreskas pli orienten en la [[Mediteranea regiono]].<ref> Michael Grundmann; Fred J. Rumsey; Stephen W. Ansell; Stephen J. Russell; Sarah C. Darwin; Johannes C. Vogel; Mark Spencer; Jane Squirrell; Peter M. Hollingsworth; Santiago Ortiz; Harald Schneider (2010). "Phylogeny and taxonomy of the bluebell genus Hyacinthoides, Asparagaceae [Hyacinthaceae]". Taxon. 59 (1): 68–82. </ref>

== Komparo ==
[[Dosiero:Hyacinthoides hispanica pm.jpg|eta|Rimarku rektecon de flortigo kaj ĉiuflankecon de la floretoj.]]

La ''Hiacinto'' ''senlitera'' diferencas de la ''Hiacintoideso'' ''hispana'' (Hyacintoides hispanica), kiu en multaj lokoj aperas kiel enkondukita specio, en pluraj manieroj. La floroj de la hispana estas pli palaj kaj ne montras unuflankecon sed havasĥ plene simetrian floraron; la tepaloj estas malpli rekurbiĝintaj, kaj estas malpli splititaj; ili ankaŭ malpli odoras.<ref>Clive Ankaŭ. Stace (2010). "Hyacinthoides Heist. ex Fabr. (Endymion Dumort.) – bluebells". New Flora of the British Isles (3rd ed.). Cambridge: Cambridge University Press. pp. 920–921. ISBN 978-0-521-70772-5. </ref> La eksteraj stamenoj ne estas tiom kunkreskaj kun la tepaloj, kontraŭe al ĉe la senlitera kie ili estas kunkreskintaj por 75 %; plie la anteroj estas samkoloroj kiel la tepaloj. La disiĝo de ambaŭ specioj ŝajne okazis antaŭ 8000 jaroj. Por bone vidi la diferencojn oni fakte devas disponi pri du floroj, unu apud la alia. La du specioj tre facile kaj tre ofte hibridiĝas inter si kaj rezultigas fertilan specion, konata kiel ''Hyacinthoides'' x ''massartiana''. La hibrido estas miksaĵo de ambaŭ parencoj, kaj formas spektron de variaĵoj inter ambaŭ... kio nepre ne faciligas determinadon kun certeco.




==La hibrido==
==La hibrido==

Kiel registrite je 11:05, 11 feb. 2019



> >

>nomio

Post la unua priskribo de Karolo Lineo, en 1753, en sia Species Plantarum, ĝi jam en 1803 estis aljuĝita al la genro Scilo, de Johann Centurius van Hoffmansegg kaj Johann Heinrich Friedrich Link kaj en 1849 al Endymion de Christian August Friedrich Garcke (la genro Endimiono nun estas konsiderata sinonimo de Hiacintoideso). En 1934 ĝi estis de Pierre Chouard transloĝigita al la genro Hiacintoideso.[1] La tipa specio de Hiacintoideso estas la Hispana hiacintoideso kaj la tipa specio por Endimiono estas la Scilla nutans, priskribita de James Edward Smith en sia Angla Botaniko en 1797, kiu do nun estas sinonimo por la arbarhiacinto. Smith argumentis ke nutans (kapjesi, saluti, balanci la kapon) estis pli taŭga ol non-scripta (senlitera), ĉar tiu laste havas sencon nur en kombino kun hiacinto (eĉ se tiu hiacinto.... estis irido...), sed la Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj decidis ke la malnova nomo estu valida neatentante la sencon. Nutans (-anta formo de latina verbo "nutare; nūtō" kun signifo: saluti; kapjesi) estus pli logika adjektivo. Estas ja strange difini ion per "ne-havado/manko" de io. La latinecaj nomoj ofte estas nelogikaj, sed... iel ja oficialaj.

==

Ekologiaj konsideroj

La polenado de la planto okazas precipe per burdoj kaj sirfedoj. Minacoj por la planto estas jena duopo: . La senarbigo: la specio kreskas nur en malnovaj arbaroj kaj, pro la grandeco de la semoj, tiuj atingas nur la tujan apudecon. . La ĝardenoj: Pro plantado, en ĝardenoj, de la hispana hiacinto (Hyacinthus hispanica) pli kaj pli okazas hibridiĝo. Kaj...

Protekto

La Hyacinthoides non-scripta ne estas protektita per internacia leĝo, kiel CITES aŭ la EŬ Habitats Directive (Priskriboj pri Eŭropaj Habitatoj).[2] En Britujo ĝi estas protektita per la leĝo pri bestoj kaj teritorio el 1981 (Wildlife and Countryside Act 1981). Estas malpermesate al terposedantoj vendi naturajn arbarhiacintojn kaj estas konsiderata krimo, la forigo de bulboj.[3] La leĝo eĉ estis severigita en 1998 per aldono al ĝi, kiu deklaras ke la vendado de la floroj aŭ semoj estas punebla per monpuno ĝis 5000 pundoj je bulbo.[4][5] En Irlando la specio ne estas protektata.[6] En Francujo, kie la floro limiĝas al la norda duono de la lando[7], ĝi ne estas protektita je nacia nivelo, sed en pluraj departementoj, precipe ĉe la limo de la florteritorio ĝi estas (Corrèze, Loiret, Gironde, Lot-et-Garonne, Dordogne, Cher, Eure-et-Loir, Indre-et-Loire and Loir-et-Cher). En Valonio la arbarhiacinto estas protektita per Anekso VII de la leĝo pri konservado de la naturo.[8]

Rilataj Specioj

Laŭ la nova ordigo, bazita sur kladoj, Hyacinthoides non-scripta formas kladon kun tri aliaj specioj – H. hispanica, H. paivae kaj H. cedretorum – ĉiuj troveblaj en la Ibera Duoninsulo. H. paivae limiĝas al malgranda parto de nord-okcidenta Iberio (Galicio kaj najbaraj partoj de Portugalujo), dum H. cedretorum estas trovebla en montaraj regionoj de okcidenta Norda Afriko (Maroko kaj Alĝerujo). En Iberio, la specioj senlitera kaj hispana estas geografie limigitaj de la Doŭro-rivero. La genro cetere grupiĝas sep plurajn speciojn, kiuj plej ofte kreskas pli orienten en la Mediteranea regiono.[9]

La hibrido

La forta hibrido Hyacinthoides x massartiana estas fruktodona kaj pro rehibridigo aperas kutime tutan serion de miksformoj. Pro ilia malsama morfologio tiel la hispana kiel la hibridoj nur tre malofte formas la tapiŝojn tiel tipaj por la arbarhiacinto. Ili ne posedas elegantecon kaj fajnecon, kaj ilia blua koloro estas malpli intensa. Tiel la spetakla fenomeno de la subarbaraĵoj tute bluaj printempe malaperas tie kie hibridigo okazas, kaj en tiu maniero grava estetika patrimonio povas finiĝi en iuj lokoj.


Nomklarigo

Certe povas esti interese foje atenti la sciencajn, latinecajn nomojn. Ni ekzemple pritraktu la du plej ofte renkontatajn:

Hyacinthus

La genronomo de Lineo elektita, Hyacinthus, emfazas "ekstreman belecon", ĉar tio estis la karakterizo de la greka dio (Ὑάκινθος). La nun valida nomo rekte rilatas al la originala, -oides signifas, en la greka, "simila al".

=

Populareco

Roza arbarhiacinto, detalo de floroj.

La populareco de la florplanto montriĝas tiel popolamase kiel kulture. Ĝi povas esti tiel ekstrema ke ĝi superkovras ĉiujn aliajn eblecojn. Ĝi povas esti tiel ekstrema ke ĝi ombrigas ĉiujn aliajn kandidatojn. Tiel ekzemple, kiam en 2004 la organizaĵo kiu protektas sovaĝajn plantojn, Plantlife, organizis voĉdonadon por elekti preferatan floron por ĉiu provinco de la UK, ĝi devis decidi malpermesi elektadon de la arbarhiacinto, ĉar ĝi estus estinta gajninto en ĉiu el ili - tion ili sciis ĉar en antaŭa baloto ĝi estis jam, kun ekstrema prefergrado, gajninto por plej ŝatata floro en la tuta lando[10] La floro, stilizita, estas emblemo, rekonŝildo, de la Botanika Societo de la Britaj Insuloj.[11].


Florospektado

Blukloŝarbaro, Pryor's Wood. GB - tiel abunde kaj amase en ĉiuj cititaj lokoj.

La amasa vizitado de arbaroj, konatoj pro siaj arbarhiacintoj, kiu okazas en Belgujo, Francujo kaj Germanujoĉe, inter mezo de aprilo kaj mezo de majo, estas komparebla al la hanamio, la komuna grupa admirado de la sakuro [12](ĉerizuja florado), kiu en Japanujo estas tre grava kultura tradicio. Ne temas ja pri kelkaj floroj sed pri amasego, pri flortapiŝo... aŭ fakte pri ondanta ŝvebanta (ĉar tamen dudeko da centimetroj super la ternivelo) malhelblua, purpureca tavolo de milionoj da floroj... tapiŝo ankoraŭ multe pli densa ol tiu de neglektita herbejo invadita kaj transprenita de flavaj brilaj taraksakoj; kiujn oni renkontas en regionoj kie la farmistoj formortis. La britoj deklaras, prave-malprave, ke ĉe ili kreskas minimume kvarono, aŭ eĉ la duono, de la tutmonda arbarhiacinta populacio. Estas kelkaj nacioj kiuj ŝajnas rekoni tion, ĉar en diversaj naciaj lingvoj iu popola nomo de ĝi estas "anglaj blusonoriloj", "anglaj blukloŝoj" precipe en skandinavaj landoj. En multaj landoj estas famaj iuj foliarbaroj, ĝuste konataj pro siaj printempaj abundaj violetaj, purpuraj, bluaj ondantaj marondoj de arbarhiacintoj. En Flandrujo estas konata la Muzikarbaro en la Flandraj Ardenoj; en Valonujo la arbaro de Ghlin kaj lime de ambaŭ, kaj plej fama kaj elstara, la arbaro de Halle. En Francujo Wales: Bluebell Woods, ĉe Lampeter en Kimrujo, kaj diversaj en Buckinghamshire; kaj la Pryor's Wood, en Stevenage... Ankaŭ en Irlando estas famaj lokoj kun arbarhiacintaj arbaroj.. En Germanujo ili estas famaj en Nordrejno-Vestfalio kaj Niedersachsen. Germanoj konas la tiel nomatan "Arbaro de la bluaj floroj" (Wald der blauen Blumen) inter Doveren kaj Baal, apud Hückelshoven. En la regiono Heinsberg la naturprotektantoj firme kredas ke ilia arbaro kun hiacintoj ne estiĝis el sovaĝiĝintaj ĝardenplantoj. La Kellenberger Kamp kaj la Gillenbusch estas famaj en la regiono Düren.

En pli altaj sferoj

La poemlibro de Bronte, en kiu troviĝas ŝia "The Blue Bell".

La floro, kompreneble, eniris la literaturon. En la franca multe pritraktis ĝin Marguerite Yourcenar. Ŝi priskribas ilin en la t.n. Flandraj Montoj. La loka nomo tie uzata por la arbarhiacinto estas coucou (kukolo). En la angla estas konata bela poemo de Emily Brontë[13] "The Blue-bell"[[1]] Sed la konata popola skota kanto "The bluebells of Scotland" (La blusonoriletoj de Skotlando) prikantas alian blukloŝeton, nome la Campanula rotundifolia (Rondfolia kampanulo)[14]. La kanto aperis en 1801, kaj estas verkita de Dorothea Jordan.

La dekunujara Mozarto (Wolfgang Amadeus Mozart) komponis, laŭ latina teksto de Rufinus Widl, en 1767, triaktan operon (K.V. 38) pri Apolono kaj Hiakinto. Por ne ŝoki la moralon de sia tempo Hiakinto estis, en siaj rilatoj kun Apolono, anstataŭigita de sia fratino Melia. La originala titolo de la libreto estas: Apollo et Hyacinthus seu Hyacinthi Metamorphosis - Apolono kaj Hiakinto aŭ la metamorfozo de Hiakinto.

Ankaŭ en la Metamorfozoj de Ovidio la mito pri Hiakinto ludas gravan rolon. Originale la mito originas ĉe Homero, almenaŭ en ĝia helena formo. Sed la ne-greka sufikso -nth indikas ke Hyakinthos estis indiĝena dio jam en Lakonio[15]

Proliferado - Migrado

La arbarhiacinto estas indiĝena en la okcidentaj partoj de Atlanta Eŭropo, de nord-okcidenta Hispanujo (eĉ en nord-okcidenta Portugalujo) ĝis Nederlando kaj Britujo. Oni renkontas ilin en Belgujo, Britujo, Francujo, Irlando, Nederlando kaj Hispanujo kaj ĝi ankaŭ troviĝas, kiel enkondukita specio en Germanujo, Italujo kaj Rumanio.[16]. Ĝi estis ankaŭ enkondukita en diversaj partoj de Norda Ameriko, tiel en la Pacifika Nord-okcidento (Brita Kolumbio, Vaŝingtono kaj Oregono), la regiono de la Grandaj Lagoj (Ontario, Nov-Jorko, Ohio kaj Pensilvanio) kaj aliaj partoj de Usono (Virginias, Kentucky kaj Indiana).[17]

La britoj certigas, kaj en Landlife estas deklarita ke malgraŭ ĝia vasta distribueco, la arbarhiacinto plejparte troviĝas en la Britaj Insuloj, kie la esprimo "bluebell wood" (blukloŝa arbaro) iĝis konata esprimo, kaj estas de ĉiu konata. Nur en la nordaj eksteraj Hebridoj (Lewis kaj Harris), Orknejo kaj Ŝetlando ili ne troviĝas. La britoj deklaras do ke 25 ĝis 50 % de la arbarhiacintoj vivas ĉe ili. Sed... la francoj certigas ke estas en Francujo ke oni trovas plej multo da ili.

Utilo

Jen, tiel ĝi povas furori en iu ajn ĝardeno, ĉi tie kune kun miozotoj kaj en plena suno.

La delikatodoranta arbarhiacinto estas ne malofta en ornamaj florbedoj en ĝardenoj. Ankaŭ tie, eĉ en plena senombraj lokoj, almenaŭ en mezvarma klimatzono ĝi plensukcese floras kaj multiĝas.

Arbarhiacintoj sintezas vastan gamon de ĥemiaĵoj, kun eble kuracaj karakterizoj. Ili enhavas minimume dekkvin biologie aktivajn produktojn, kiuj eble donas al ili protekton kontraŭ insektoj kaj bestoj. Iuj inter ili - en akvo dilueblaj alkaloidoj - similas ĥemiaĵojn testitajn por esti uzataj kontraŭ HIV kaj kancero. La bulboj estas uzataj en tradicia traktado de leŭkoreo[18] kiel diurezo[19]hemoragio [20].


Rimarku la de edzino zorge amelitan krispon (ĉirkaŭkoluman puntan muelŝtonon), eble per muka suko de arbarhiacintoj.

La suko de tigo kaj bulboj liveras mukan gumon kiun niaj avinoj uzis por ameli [21] krispojn kaj kolumetojn, dum niaj praavoj uzis ĝin por fikse glui la plumojn[22] de la sagoj de la pafarkoj. Ankaŭ ĉe bindado de libroj ĝi uziĝis.[23].

En homeopatio[24] ĝi estas konata sub la nomo de Agraphis nutans en la sfero Otorinolaringologio.[25].

Rekonstruo

Morto de Jacinto
Ĉu la "scripta/scriptus" - Scilo bifolia?

Povas esti instrue imagi la situacion en 1753 Lineo sidas ĉe sia skribtablo kaj havas antaŭ si planton, kiu eble jam havas popolan nomon, aŭ plurajn nomojn, laŭ la lando kie gi kutime floris. Lineo ja ne "donis nomojn al la floroj", sed li donis sciencajn nomojn. Eble ĝi ne havis specifan nomon, ĉar popolaj nomoj ne ĉiam rilatas al specio, plej ofte eĉ al genro. Li venis jam al la konkludo ke ĝi apartenas al la genro, kiun Joseph Pitton de Tournefort, la enkondukanto de la genronomoj, nomis Hyacinthus (Hiacinto). Li scias, kompreneble, la miton pri Hiacinto ĉar en lia tempo la grekaj kaj romiaj mitologioj ankoraŭ estis pli konataj ol nun. Sendube li havis la problemon pri elektado de specionomo. Bedaŭrinde li ne pensis pri la kapsignanta aspekto de la flortigo, ĉar la hispana frato ne nepre estis apude... kaj nur povis pensi: ĝi ne estas la floro, kiu spruĉis el la sango de Hiacinto, ĉar ĝi ne montras signojn de plorado, ne montras la vortojn aj-aj... do... ĝi estu la senvorta, ĝi estu la non-scripta/non-scriptus. (la aldona specia nomo, adjektivo, akordiĝu kun la substantivo!). (Hyacinthus estas maskla; Hyacinthoides estas ina). Intertempe oni konvinkiĝis ke la floro, kiun Horacio, ĉar tiu unue rakontis la miton, konsideris esti ŝprucinta el la sango de Hiacinto kaj kiu ricevis la makulojn de la larmoj de Apolono, kaj la tekston aj-aj, tre verŝajne estas la floro kiu nun nomiĝas Scilo dufolia (Scilla bifolia). Se oni bone rigardas la bildon oni povas ja imagi larmomakulojn sur la tepaloj... por vidi la aj-aj-on oni bezonas pli da imagpovo.... sed, ŝajne iu havis! Iuj fontoj kontentiĝas per la signo Y (greka komenclitero de Hiakinto) Ὑάκινθος.

Noto

La teksto de la artikolo baziĝas sur diversaj nacilingvaj artikoloj: angla, germana, franca, nederlanda, hispana sed ankaŭ aldoniĝis faktoj kaj donitaĵoj el personaj esploroj. Jaron post jaro mi vizitadis la arbaron de Halle por admiri (adori ?) la hiacintojn, sed la "non-scripta" estis kaj restis osto en mia gorĝo... kiu nun finfine englutiĝis! [26]

Referencoj

  1. Pierre Chouard (1934). “Les noms linnéens des Scilla et des Endymion et leur véritable signification”, Bulletin de la Société Botanique de France (French) (PDF excerpt) 81 (4), p. 620–630. doi:10.1080/00378941.1934.10834006. 
  2. Bluebell Hyacinthoides non-scripta species action plan (PDF). Caerphilly County Borough Council. Alirita March 29, 2012.
  3. Bluebells at Croxteth. Liverpool City Council (April 2007). Arkivita el la originalo je 2012-08-05. Alirita April 1, 2012.
  4. Hyacinthoides non-scripta (bluebell). Royal Botanic Gardens, Kew. Arkivita el la originalo je March 23, 2012. Alirita March 25, 2012.
  5. "Men fined for bluebell bulbs sale", BBC News, August 24, 2007. Kontrolita July 14, 2012.
  6. Republic of Ireland. Botanical Society of the British Isles. Alirita March 28, 2012.
  7. Hyacinthoides non-scripta (L.) Chouard ex Rothm., 1944: Jacinthe sauvage, Jacinthe des bois (Français) (france). Inventaire national du Patrimoine naturel. Muséum national d'Histoire naturelle. Alirita March 28, 2012.
  8. Hyacinthoides non-scripta (L.) Chouard ex Rothm., jacinthe des bois (france). La biodiversité en Wallonie. Alirita April 6, 2012.
  9. Michael Grundmann; Fred J. Rumsey; Stephen W. Ansell; Stephen J. Russell; Sarah C. Darwin; Johannes C. Vogel; Mark Spencer; Jane Squirrell; Peter M. Hollingsworth; Santiago Ortiz; Harald Schneider (2010). "Phylogeny and taxonomy of the bluebell genus Hyacinthoides, Asparagaceae [Hyacinthaceae]". Taxon. 59 (1): 68–82.
  10. Paul Brown. "Fans pick the flowers that have grown on them", The Guardian, 5 May 2004.
  11. Gabriel E. Hemery; A new image for the society; BSBI News; septembro 2005; volume 100; paĝoj 5–6
  12. [2] en P.I.V.
  13. The Complete Poems of Emily Brontë, E. Brontë, Hodder & Stoughton, 1910 (Poems published in 1846), p. 54
  14. Vidu "Rondfolia kampanulo" en Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo, Bernhard Eichkorn, Eld. Villingen-Schwenningen, 1905
  15. Laŭ: Nobuo Komitu en "Notoj pri la prehelena dio Hyakinthos de la Amikleoj, 1989.
  16. Hyacinthoides. Flora Europaea. Royal Botanic Garden, Edinburgh. Alirita March 28, 2012.
  17. Hyacinthoides non-scripta (L.) Chouard ex Rothm., English bluebell. PLANTS Profile. United States Department of Agriculture. Alirita March 30, 2012.
  18. leŭkoreo en P.I.V.
  19. diurezo en P.I.V.
  20. [3] hemoragio en P.I.V.
  21. amelo en P.I.V.
  22. Vidu Tabulon 123.62 en Bildvortaro; Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath; FEL, Antverpeno 2012 - ISBN 978-90-77066-43-5
  23. angle Hyacinthoides nonscripta - (L.) Chouard. ex Rothm, site Plants for a Future
  24. homeopatio en P.I.V..
  25. Alain Sarembaud, Bernard Poitevin -Médicaments à usage homéopathique. Dictionnaire pratique - Elsevier Masson 1996
  26. La "non-scripta" havas sencon nur se estas konata iu "Hyacintus scriptus" kaj tio ja ne estas! El la teksto vi povos konkludi ke la "Hiacinto kunlitera - Hyacinthus scriptus" estas mita, aŭ nesolvebla kaŝita sekreto. Ĉevalo estas senstria zebro nur se zebro havas striojn!