Uzanto:Petro Hata/provejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 2: Linio 2:


<br />
<br />

== Proliferado - Migrado ==

La arbarhiacinto estas indiĝena en la okcidentaj partoj de Atlanta Eŭropo, de nord-okcidenta Hispanujo (eĉ en nord-okcidenta Portugalujo) ĝis Nederlando kaj Britujo. Oni renkontas ilin en Belgujo, Britujo, Francujo, Irlando, Nederlando kaj Hispanujo kaj ĝi ankaŭ troviĝas, kiel enkondukita specio en Germanujo, Italujo kaj Rumanio.<ref>{{cite web |url=http://193.62.154.38/cgi-bin/nph-readbtree.pl/feout?FAMILY_XREF=&GENUS_XREF=Hyacinthoides&SPECIES_XREF=&TAXON_NAME_XREF=&RANK= |work=[[Flora Europaea]] |title=''Hyacinthoides'' |accessdate=March 28, 2012 |publisher=[[Royal Botanic Garden, Edinburgh]]}}</ref>. Ĝi estis ankaŭ enkondukita en diversaj partoj de Norda Ameriko, tiel en la Pacifika Nord-okcidento (Brita Kolumbio, Vaŝingtono kaj Oregono), la regiono de la Grandaj Lagoj (Ontario, Nov-Jorko, Ohio kaj Pensilvanio) kaj aliaj partoj de Usono (Virginias, Kentucky kaj Indiana).<ref>{{cite web |url=http://plants.usda.gov/java/profile?symbol=HYNO |title=''Hyacinthoides non-scripta'' (L.) Chouard ex Rothm., English bluebell |work=PLANTS Profile |publisher=[[United States Department of Agriculture]] |accessdate=March 30, 2012}}</ref>

La britoj certigas, kaj en Landlife estas deklarita ke malgraŭ ĝia vasta distribueco, la arbarhiacinto plejparte troviĝas en la Britaj Insuloj, kie la esprimo "bluebell wood" (blukloŝa arbaro) iĝis konata esprimo, kaj estas de ĉiu konata. Nur en la nordaj eksteraj Hebridoj (Lewis kaj Harris), Orknejo kaj Ŝetlando ili ne troviĝas. La britoj deklaras do ke 25 ĝis 50 % de la arbarhiacintoj vivas ĉe ili. Sed... la francoj certigas ke estas en Francujo ke oni trovas plej multo da ili.


== Rekonstruo ==
== Rekonstruo ==

Kiel registrite je 11:12, 11 feb. 2019



Rekonstruo

Morto de Jacinto
Ĉu la "scripta/scriptus" - Scilo bifolia?

Povas esti instrue imagi la situacion en 1753 Lineo sidas ĉe sia skribtablo kaj havas antaŭ si planton, kiu eble jam havas popolan nomon, aŭ plurajn nomojn, laŭ la lando kie gi kutime floris. Lineo ja ne "donis nomojn al la floroj", sed li donis sciencajn nomojn. Eble ĝi ne havis specifan nomon, ĉar popolaj nomoj ne ĉiam rilatas al specio, plej ofte eĉ al genro. Li venis jam al la konkludo ke ĝi apartenas al la genro, kiun Joseph Pitton de Tournefort, la enkondukanto de la genronomoj, nomis Hyacinthus (Hiacinto). Li scias, kompreneble, la miton pri Hiacinto ĉar en lia tempo la grekaj kaj romiaj mitologioj ankoraŭ estis pli konataj ol nun. Sendube li havis la problemon pri elektado de specionomo. Bedaŭrinde li ne pensis pri la kapsignanta aspekto de la flortigo, ĉar la hispana frato ne nepre estis apude... kaj nur povis pensi: ĝi ne estas la floro, kiu spruĉis el la sango de Hiacinto, ĉar ĝi ne montras signojn de plorado, ne montras la vortojn aj-aj... do... ĝi estu la senvorta, ĝi estu la non-scripta/non-scriptus. (la aldona specia nomo, adjektivo, akordiĝu kun la substantivo!). (Hyacinthus estas maskla; Hyacinthoides estas ina). Intertempe oni konvinkiĝis ke la floro, kiun Horacio, ĉar tiu unue rakontis la miton, konsideris esti ŝprucinta el la sango de Hiacinto kaj kiu ricevis la makulojn de la larmoj de Apolono, kaj la tekston aj-aj, tre verŝajne estas la floro kiu nun nomiĝas Scilo dufolia (Scilla bifolia). Se oni bone rigardas la bildon oni povas ja imagi larmomakulojn sur la tepaloj... por vidi la aj-aj-on oni bezonas pli da imagpovo.... sed, ŝajne iu havis! Iuj fontoj kontentiĝas per la signo Y (greka komenclitero de Hiakinto) Ὑάκινθος.

Noto

La teksto de la artikolo baziĝas sur diversaj nacilingvaj artikoloj: angla, germana, franca, nederlanda, hispana sed ankaŭ aldoniĝis faktoj kaj donitaĵoj el personaj esploroj. Jaron post jaro mi vizitadis la arbaron de Halle por admiri (adori ?) la hiacintojn, sed la "non-scripta" estis kaj restis osto en mia gorĝo... kiu nun finfine englutiĝis! [1]

  1. La "non-scripta" havas sencon nur se estas konata iu "Hyacintus scriptus" kaj tio ja ne estas! El la teksto vi povos konkludi ke la "Hiacinto kunlitera - Hyacinthus scriptus" estas mita, aŭ nesolvebla kaŝita sekreto. Ĉevalo estas senstria zebro nur se zebro havas striojn!