Uzanto:Petro Hata/provejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 3: Linio 3:
<br />
<br />


==
== Rekonstruo ==

[[Dosiero:The Death of Hyacinthos.gif|eta|Morto de Jacinto]]

[[Dosiero:Scilla bifolia 070406.jpg|eta|Ĉu la "scripta/scriptus" - Scilo bifolia?]]

Povas esti instrue imagi la situacion en 1753 Lineo sidas ĉe sia skribtablo kaj havas antaŭ si planton, kiu eble jam havas popolan nomon, aŭ plurajn nomojn, laŭ la lando kie gi kutime floris. Lineo ja ne "donis nomojn al la floroj", sed li donis sciencajn nomojn. Eble ĝi ne havis specifan nomon, ĉar popolaj nomoj ne ĉiam rilatas al specio, plej ofte eĉ al genro. Li venis jam al la konkludo ke ĝi apartenas al la genro, kiun [[Joseph Pitton de Tournefort]], la enkondukanto de la genronomoj, nomis Hyacinthus (Hiacinto). Li scias, kompreneble, la miton pri Hiacinto ĉar en lia tempo la grekaj kaj romiaj mitologioj ankoraŭ estis pli konataj ol nun. Sendube li havis la problemon pri elektado de specionomo. Bedaŭrinde li ne pensis pri la kapsignanta aspekto de la flortigo, ĉar la hispana frato ne nepre estis apude... kaj nur povis pensi: ĝi ne estas la floro, kiu spruĉis el la sango de Hiacinto, ĉar ĝi ne montras signojn de plorado, ne montras la vortojn aj-aj... do... ĝi estu la senvorta, ĝi estu la non-scripta/non-scriptus. (la aldona specia nomo, adjektivo, akordiĝu kun la substantivo!). (Hyacinthus estas maskla; Hyacinthoides estas ina).
Intertempe oni konvinkiĝis ke la floro, kiun [[Horacio]], ĉar tiu unue rakontis la miton, konsideris esti ŝprucinta el la sango de Hiacinto kaj kiu ricevis la makulojn de la larmoj de Apolono, kaj la tekston aj-aj, tre verŝajne estas la floro kiu nun nomiĝas Scilo dufolia (Scilla bifolia). Se oni bone rigardas la bildon oni povas ja imagi larmomakulojn sur la tepaloj... por vidi la aj-aj-on oni bezonas pli da imagpovo.... sed, ŝajne iu havis! Iuj fontoj kontentiĝas per la signo Y (greka komenclitero de Hiakinto) Ὑάκινθος.


== Noto ==
== Noto ==

Kiel registrite je 11:12, 11 feb. 2019



==

Noto

La teksto de la artikolo baziĝas sur diversaj nacilingvaj artikoloj: angla, germana, franca, nederlanda, hispana sed ankaŭ aldoniĝis faktoj kaj donitaĵoj el personaj esploroj. Jaron post jaro mi vizitadis la arbaron de Halle por admiri (adori ?) la hiacintojn, sed la "non-scripta" estis kaj restis osto en mia gorĝo... kiu nun finfine englutiĝis! [1]

  1. La "non-scripta" havas sencon nur se estas konata iu "Hyacintus scriptus" kaj tio ja ne estas! El la teksto vi povos konkludi ke la "Hiacinto kunlitera - Hyacinthus scriptus" estas mita, aŭ nesolvebla kaŝita sekreto. Ĉevalo estas senstria zebro nur se zebro havas striojn!