Auguste Anicet: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e komo
e +Bibliotekoj per AWB
Linio 10: Linio 10:
{{portalo literaturo}}
{{portalo literaturo}}


{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Francaj verkistoj|Anicet, Auguste]]
[[Kategorio:Francaj verkistoj|Anicet, Auguste]]
[[Kategorio:Francaj dramistoj|Anicet, Auguste]]
[[Kategorio:Francaj dramistoj|Anicet, Auguste]]

Kiel registrite je 19:22, 18 feb. 2019

Frontpaĝo de teatraĵo fare de Anicet, eldonita en la libro Magasin théâtral : choix de pièces nouvelles jouées sur tous les théâtres de Paris, en 1838.

Auguste ANICET, ankaŭ kromnomita Auguste Anicet-Bourgeois (naskiĝis la 25-an de januaro 1806 en Parizo, mortis la 12-an de januaro 1870 en Pau) estis franca verkisto kaj dramisto.

Auguste Anicet kontribuis al la redaktado de preskaŭ du cent teatraĵoj, sed la graveco de tiuj kontribuoj restas malfacile taksebla. En tiu epoko, literaturo kaj teatro strete rilatis unu al la alia : multaj literaturaj verkoj spertis teatran adaptaĵon, kaj oni tiam avide serĉis rapidajn verkistojn, kiuj kapablis labori laŭ precizaj komisioj. La nomo de Anicet tiel aperas en kvin ĝis dek teatraĵoj po jaro. La unua verko, en kiu aperis lia nomo, estis L'Ami et le mari, ou le Nouvel Amphitryon, en 1825 : li estis nur 19-jara.

Li kunlaboris interalie kun Alexandre Dumas (Térésa, Angèle, Le Mari de la Veuve, La Vénitienne), kvankam lia nomo ne ĉiam aperis sur la libretoj, sed ankaŭ kun Philippe Dumanoir, De Mallian, Victor Ducange, Francis Cornue, Édouard Simon Lockroy, Edouard Brisebarre, Michel Masson kaj Paul Féval.

Lia biografio restas malbone konata, kaj li forestas en plejmultaj vortaroj kaj enciklopedioj rilate al literaturo, samkiel multaj aliaj substitu-verkistoj de tiu periodo. Li tamen fariĝis Kavaliro de la Honora Legio laŭ dekreto de 1849, danke al peto de lia edzino Anaïs kaj de lia amiko Pongerville el la Franca Akademio.