Lingva revivigo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Alifono (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
RG72 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 43: | Linio 43: | ||
== Rilataj artikoloj == |
== Rilataj artikoloj == |
||
[[Sociolingvistiko|Socilingvistiko]] |
* [[Sociolingvistiko|Socilingvistiko]] |
||
[[Lingvopolitiko|Lingva politiko]] |
* [[Lingvopolitiko|Lingva politiko]] |
||
[[Lingvomorto|Lingva estingo]] |
* [[Lingvomorto|Lingva estingo]] |
||
[[Minoritata lingvo|Malplimulta lingvo]] |
* [[Minoritata lingvo|Malplimulta lingvo]] |
||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
Linio 59: | Linio 59: | ||
(en) [http://jan.ucc.nau.edu/~jar/RIL_Contents.html Revitalizing Indigenous Languages], jan.ucc.nau.edu. {{Portalo|Linguistica}} |
(en) [http://jan.ucc.nau.edu/~jar/RIL_Contents.html Revitalizing Indigenous Languages], jan.ucc.nau.edu. {{Portalo|Linguistica}} |
||
[[Kategorio:Lingva revivigo| ]] |
|||
[[Kategorio:Sociolingvistiko]] |
[[Kategorio:Sociolingvistiko]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Lingva purismo]] |
||
[[Kategorio:Lingvaj rajtoj]] |
|||
[[Kategorio:Endanĝeritaj lingvoj]] |
[[Kategorio:Endanĝeritaj lingvoj]] |
Kiel registrite je 07:38, 23 feb. 2019
Lingva revitaligo estas la procezo flanke de registaroj, politikaj aŭtoritatoj, komunumoj, akademiuloj por rekuperi la uzon de lingvo, kiu ne plu estas parolata kaj uzata hejme. Lingva revitaligo celas reuzi lingvon estingitan aŭ endanĝerigitan. Lingva estingo estas la procezo per kiu lingvo ĉesas esti uzata de la homoj, kiuj ĝin parolis.
Ekzemploj
Eble la plej fama ekzemplo de sukcesa lingva revitaligo estas la hebrea lingvo, kiu nun ekzistas kiel vivanta lingvo uzata ĉiutage en Israelo.
Aliaj oficialaj provoj por revitaligi endanĝeritajn lingvojn, kiel ekzemple la promocio de la irlanda lingvo en Irlando, malpli sukcesis.
Aliaj endanĝeritaj lingvoj, kiuj estis la temo de lingvaj revitaligaj kampanjoj fare de entuziasmuloj aŭ registaroj, inkluzivas la jenajn lingvojn :
- bretona lingvo
- kopta lingvo
- kornvala lingvo
- feroa lingvo
- frisa lingvo
- kimra lingvo
- ladina (judhispana lingvo)
- manksa lingvo
- nynorsk (nova norvega)
- okcitana lingvoo (malprave nomata 'provenca lingvo')
- skota lingvo
- skotgaela lingvo
- jida lingvo
- indiĝenaj lingvoj de Ameriko
Ĉi tiuj lingvoj povas esti aldonataj:
- la greka lingvo katharevousa (purisma), parte revitaligo de la antikva greka kreita de la filologo Adamantios Korais ( 1748 - 1833 ) kaj uzata kiel oficiala lingvo de Grekio (sed multe malpli kiel literatura lingvo) ĝis 1976.
- la latina lingvo, la erudica lingvo, en kiu la supera edukado kaj akademia komunikado efektiviĝis en Eŭropo dum multaj jarcentoj, kreante tiele kulturan ligon al la kontinento tra ĉiuj ĝiaj universitatoj ĝis la periodo menciita supre. Ĝi estas objektivo de movado por lingva revitaligo kaj estas malforte kreskanta laŭ nombro de parolantoj (cfr. Latina hodiaŭ ), ankaŭ se (kiel lingvo ne indiĝena kaj de neniu popolo), ĉi tiu movado ne ricevis subtenon de iu ajn registaro, nacia aŭ supranacia.
Bibliografio
(en) Endangered Languages: Language Loss and Community Response (ISBN 0-521-59712-9 )
(en) Language Death (ISBN 0-521-01271-6 )
(en) Vanishing Voices (ISBN 0-19-515246-8 )
(en) Peter_Berresford & Ellis Peter Berresford, Seumas mac a' Ghobhainn, The Problem of Language Revival. Examples of Language Survival, Inverness, Club Leabhar Limited, 1971
(en) J.A. Fishman, Reversing Language Shift: Theory and Practice of Assistance to Threatened Languages, Clevedon, Multilingual Matters, 1991
(en) Zuckermann, Ghil'ad & Walsh, Michael, "'Our Ancestors Are Happy!': Revivalistics in the Service of Indigenous Wellbeing", Foundation for Endangered Languages (Fondumo por Endanĝeritaj Lingvoj) XVIII: 113-119, 2014.
Rilataj artikoloj
Eksteraj ligiloj
(en) Hans Rausing Endangered Languages Project, hrelp.org.
(en) The Endangered Language Fund, yourdictionary.com.
(en) Foundation for Endangered Languages, ogmios.org.
(en) Revitalizing Indigenous Languages, jan.ucc.nau.edu.