Wycliffe Gordon: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 3 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q367487)
e +Bibliotekoj per AWB
Linio 42: Linio 42:




{{Bibliotekoj}}
{{DEFAŬLTORDIGO:Gordon, Wycliffe}}
{{DEFAŬLTORDIGO:Gordon, Wycliffe}}



Kiel registrite je 14:46, 24 feb. 2019

Wycliffe Gordon

Wycliffe GORDON (* 1967 en Waynesboro, Georgio) estas usona trombonisto, trumpetisto, tubjisto, kantisto kaj diĝeriduo-ludisto de modernĵazo.

Vivo kaj aktiveco

Wycliffe Gordon devenas de strikte religia familio; lia patro estis eklezia orgenisto, kio jam flue influis lin muzike. Lia frua modelulo estis Louis Armstrong.[1] Komence de sia muzikista kariero li kunlaboris kun Wynton Marsalis kaj la ĵazbandego Lincoln Jazz Orchestra, okupiĝis pri svingo kaj eksperimentis per novaj instrumentoj. Sur la disko The Search el 1999 li ludas inter alie diĝeriduon, krome li okupiĝis pri gospela muziko (The Gospel Truth), utiligante „trombonĥoron“, same kiel pri la verkaro de Thelonious Monk kun interpretado de ties komponaĵo Ba-Lue Bolivar Ba-Lues-Are. Post What You Dealin’ With, kiun Richard Cook & Brian Morton en Penguin Guide To Jazz kiel la ĝis nun plej bona verko de Gordon,[2] li ludis siajn versiojn de ĵazaj normkanoj de Duke Ellington (Cotton Tail), John Coltrane (Mr. P.C.), Dizzy Gillespie same kiel de la malmolbopa klasikaĵo Blue ’n’ Boogie.

Sur siaj diskoj, kiujn li songregistris en 1998 por la ĵazdisko-eldonejoj Nagel-Heyer kaj Criss Cross, kunmuzikis inter alie Eric Reed, Delfeayo Marsalis kaj Winard Harper.

Gordon kunmuzikis je sonregistradoj de Cyrus Chestnut, Wynton Marsalis (sur la diskoj Crescent City Christmas Card, 1989 kaj Blood on the Fields, 1994), Marcus Printup, Eric Reed, Randy Sandke, Joe Temperley kaj Rodney Whitaker.

Diskaraj indikoj

Kiel direktisto

  • 1998 – Slidin’ Home (Nagel-Heyer Records)
  • 1999 – The Search (Nagel-Heyer)
  • 2000 – The Gospel Truth (Nagel-Heyer)
  • 2001 – What You Dealin’ With (Criss Cross Jazz)
  • 2002 – United Soul Experience" (Criss Cross)
  • 2003 – Dig This! (Criss Cross)
  • 2004 – In the Cross (Criss Cross)

Kiel gastmuzikisto kaj kundirektisto

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Jazz Times
  2. Ili prijuĝas la diskon per la pintonoto de kvar steloj.


Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Wycliffe Gordon » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3452539 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)