Star Trek: Discovery: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bibliotekoj
Linio 9: Linio 9:
== Referencoj ==
== Referencoj ==
<references/>
<references/>

{{Bibliotekoj}}


[[Kategorio:Televidaj serioj de Star Trek]]
[[Kategorio:Televidaj serioj de Star Trek]]

Kiel registrite je 00:37, 3 mar. 2019

Star Trek: Discovery estas usona televida serio kreita de Bryan Fuller kaj Alex Kurtzman por la elsendflua videoservo CBS All Access. Ĝi estas la unua serio evoluigita specife por tia servo kaj la unua serio de Star Trek post kiam Star Trek: Enterprise finiĝis en 2005. Okazante proksimume jardekon antaŭ la eventoj de la originala Star Trek kaj aparte de la alternativa universo de la samtempaj filmoj, Discovery esploras la malvarman militon inter la Federacio kaj Klingonoj dum ĝi sekvas la skipon de la USS Discovery. Gretchen J. Berg kaj Aaron Harberts servas kiel seriestroj kun la produktista subteno de Akiva Goldsman.

Sonequa Martin-Green stelumas kiel Michael Burnham, la ĉefoficiro de la USS Shenzhou kaj poste la USS Discovery. Doug Jones, Shazad Latif, Anthony Rapp, Mary Wiseman kaj Jason Isaacs ankaŭ stelumas. La nova serio estis anoncita en novembro 2015.

Star Trek: Discovery debutis la 19an de septembro, 2017, ĉe ArcLight Hollywood, antaŭ sia debuto je CBS kaj All Access la 24an de septembro. La cetero da la 15-epizoda unua sezono estos elsendfluigita ĉiusemajne per All Access.

La serio inkludas tre oftan paroladon de la klingona lingvo kun subteksto. La klingona dialogo estis verkita de Robyn Stewart el Kanado (kaŝnomo Qov), unu el nur kelkaj fluaj parolantoj de la klingona kaj verkinto de la plej longa originala rakonto en la lingvo, la romano nuq bop bom ("Pri kio temas la kanto?").[1]

Referencoj

  1. Robyn Stewart - Klingon Language Wiki