Ĝermolisto de hispanaj esperantistoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 144: Linio 144:
'''Anna Maria SÁNCHEZ'''<!-- {{naskiĝis {{naskiĝdato|?|?|?}}, do nun {{naskiĝdato|?|?|?}}-jara)---> same estas [[katalunoj|kataluna]] [[esperantistino]] kaj [[muzikistino]]. Ekde pluraj jaroj ankaŭ ŝi estas membro de la esperantlingva muzikgrupo ''[[Kaj Tiel Plu]]'' kaj en ĝi ludas [[perkutilo]]jn.
'''Anna Maria SÁNCHEZ'''<!-- {{naskiĝis {{naskiĝdato|?|?|?}}, do nun {{naskiĝdato|?|?|?}}-jara)---> same estas [[katalunoj|kataluna]] [[esperantistino]] kaj [[muzikistino]]. Ekde pluraj jaroj ankaŭ ŝi estas membro de la esperantlingva muzikgrupo ''[[Kaj Tiel Plu]]'' kaj en ĝi ludas [[perkutilo]]jn.


=== [[Pere Saumel i Vila]] ===
=== [[Pere Saumel i Vila|Pere Saumell i Vila]] ===
'''Pere SAUMEL i VILA''' (naskiĝis [[1917]] - mortis la [[27-a de majo|27-an de majo]] [[2001]] en [[Manresa]], [[Katalunio]]) estis dumviva [[UEA]]-membro.
'''Pere SAUMELL i VILA''' (naskiĝis [[1917]] - mortis la [[27-a de majo|27-an de majo]] [[2001]] en [[Manresa]], [[Katalunio]]) estis dumviva [[UEA]]-membro.
<!--
<!--
== Ŝ ==
== Ŝ ==

Kiel registrite je 18:43, 3 mar. 2019

Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A

Antonio Alberca

Antonio ALBERCA (Jirafo) estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis perkutilojn.

Josep Alberich i Jofré

Josep ALBERICH i JOFRÉ (naskiĝis en 1904, mortis la 9-an de aprilo 1995 en Barcelono). Antaŭ la militaj jaroj li aktivis kiel Esperanto-instruisto kaj sekretario de Kataluna Esperantista Federacio. Post la milito li kunfondis la societon Stelo de Paco kaj dum 14 jaroj estis fakdelegito pri komerco. Li havis plurajn fratojn esperantistojn.

Tomas Apraiz Riberas

Tomas APRAIZ RIBERAS (naskiĝis la 21-an de decembro 1914, mortis la 23-an de oktobro 1999), kvardekon da jaroj estis delegito de UEA en Bilbao (Eŭskio, Hispanio). Li agadis dum multaj jaroj kiel prezidanto, sekretario kaj vicprezidanto de la loka klubo.

Gemma Armadans i Gil

Gemma ARMADANS i GIL (Barcelono, 3-an de julio 1966) estas kataluna esperantisto. Ŝi estis prezidanto de Kataluna Esperanto-Junularo kaj estrarano de Kataluna Esperanto-Asocio. Ŝi estas fratino de Jordi Armadans i Gil kaj filino de Lluís Armadans i Marfà.

Jozefo Artigas Lasala

Jozefo ARTIGAS LASALA (naskiĝis la 21-an de novembro 1870 en Pina) estis hispana esperantisto. Profesie lernejestro en Madrid. Esperantisto de 1911. Membro de HEI. Kursgvidado, grupfondado. Artikoloj en nacia gazetaro.

B

Carles Badia i Bosc

Carles BADIA i BOSC estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis basgitaron.

Francisco Barcelo Caimari

Francisco BARCELO CAIMARI (barselo kajmari), hispano, advokato, urbkonsilanto, sekretario de komerca ĉambro. Naskiĝis en la 14-a de novembro 1884 en Palma, Baleares. Politikisto, dum kelka tempo urbestro de Palma. Estrarano de Esperanto Klubo Palma.

Lluís Bosch

Lluís BOSCH estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis perkutilojn.

Isaac Barrera i Vila

Isaac BARRERA i VILA (Fosi) estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Ekde pluraj jaroj li estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas kontrabason.

C

Josep Cervelló i Garí

Josep CERVELLÓ i GARÍ (naskiĝis 1924 - mortis decembre 1992 en la katalunia Terrassa, Hispanio) estis UEA-fakdelegito pri kolektado.

E

Manuel de Elezcano y Maiztegui

Manuel de ELEZCANO Y MAIZTEGUI (naskiĝis 1886 - mortis la 27-an de novembro 1980) estis hispana esperantisto ekde 1909, plurfoje prezidanto aŭ estrarano de la grupo en Bilbao (Hispanio). Kiel Esperanta poeto li premiiĝis en kelkaj literatur-konkursoj.

Manuel Esteban

Manuel ESTEBAN [manŭel' esteban] estis hispana esperantisto, kiu estis pioniro de Esperanto en Murcia. Li estis prezidanto de Hispana Societo por Propagando de Esperanto. Kuntradukanto de la Hispana ŝlosilo, verkis broŝurojn.

F

Angel Figuerola

Angel FIGUEROLA (naskiĝdato ne konata, mortis antaŭ 2000) estis dumviva membro de Hispana Esperanto-Federacio kaj inter la jaroj 1970 kaj 1978 estis ties prezidanto. Kun sia edzino Marcelina Palomo, mortinta post li en 2000, li aktivis por Esperanto en Madrido.

Rafael Fiol Paredes

Rafael FIOL PAREDES (1891- mortis la 25-an de februaro 1990 en Sevilla, Hispanio) estis esperantisto de okdek jaroj.

Li estis dum jardekoj delegito de UEA kaj organizanto de la loka movado.

G

Pedro A. Garrote Escribano

Pedro A. GARROTE ESCRIBANO naskiĝis en 1950 en Villagarcia de Campos (Valladolid). Li fariĝis esperantisto en la jaro 1985. Li estis kasisto de Hispana Esperanto-Federacio[1] ekde 1995 dum 12 jaroj kaj peranto de UEA Kontrolo: 2006-10-07.</ref> ekde 2003, kaj membro de la grupo kiu tradukis al la hispana la libron "La Homo kiu defiis Babelon".

Pedro González Cantero

Pedro GONZÁLEZ CANTERO (mortis julie 1990 en Burgos, Hispanio post longa malsano) estis dumviva patrono de UEA kaj malavara mecenato de la internacia movado.

H

Jesuo de las Heras Jiménez

Jesuo de las HERAS JIMÉNEZ (1950), redaktoro de Kajeroj el la Sudo, Ateismo (organo de la Atea Tutmonda Esperanto Organizo, ATEO) kaj Muziko, organo de la Muzika Esperanto Ligo (MEL). Li verkis multajn librojn en la hispana kaj en esperanto, kutime sub la iom mallongigita verkistonomo Jesuo de las Heras). Krome en la retejo gazetoteko.com en formato PDF publike alirebligas multajn historiajn Esperanto-bultenojn de la 20-a jarcento ĝis la nuntempo, aparte el la internacia laborista Esperanto-movado, la junulara Esperanto-movado kaj el Hispanio (eble la la plej malnova skanita ekzemplero estas numero de La Juna Vivo de majo 1935).

Eksteraj ligiloj:

J

Arturo Jiménez

Arturo Jiménez en 2008

Arturo JIMÉNEZ CARRETERO (plumnomo: Simajro Nneer; naskiĝinta la 24-an de septembro 1976) estas hispana esperantisto. De 2008 al 2009 li estis prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.

L

Roberto López

Roberto LÓPEZ estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis perkutilojn.

M

Rafael Márquez Porres

Rafael MÁRQUEZ PORRES (1917 - 20-a de novembro 1997) estis tri jardekojn delegito pri mondfederismo en Palma de Mallorca (Hispanio).

David Minguillon

David MINGUILLON estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis basgitaron.

Nicolás Muñiz Alonso

Nicolás MUÑIZ ALONSO (1917- 19-a de decembro 1999) estis delegito de UEA, fondinto (1987) kaj prezidanto de la grupo Antaŭen en Aviles (Hispanio).

Javier Muñoz i Cotoré

Javier MUÑOZ i COTORÉ estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis violonon.

N

Felix Navarro Clemente

Félix NAVARRO CLEMENTE (1908- julio 1999) estis delegito de UEA pri edukado en Valencio (Hispanio) kaj aŭtoro de Curso práctico elemental de Esperanto (1987).

Pau de Nut

Pau de NUT estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Li estas okaza kunlaboranto de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas violonĉelon.

O

Núria Ollé

Núria OLLÉ estas kataluna esperantistino kaj muzikistino. Dum pluraj jaroj ŝi estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj kontribuis kiel kantistino.

P

Marcelina Palomo

Marcelina PALOMO (naskiĝis en 1911, mortis la 20-an de februaro 2000) estis dumviva membro de Hispana Esperanto-Federacio, vidvino de Angel Figuerola (prezidinto de HEF, 1970-1978), kiu aktivis en Madrido.

R

Josep Rofes Mestre

Josep ROFES MESTRE (1926- mortis 1990 en Barcelono, Hispanio) estis esperantisto, libro-amanto kaj instruisto. Li estis ankaŭ unu el la kunfondintoj de Hispana Esperanto-Instituto.

Àngel Ribas Martí

Àngel RIBAS MARTI estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis akordionon.

Lucia ROLET

Lucia Rolet estas kataluna esperantistino kaj muzikistino. Ŝi estas okaza kunlaboranto de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas gambovjolon.

Ramón Rodríguez Peña

Ramón RODRÍGUEZ PEÑA (naskiĝis 1907 - mortis la 11-an de marto 1994) estis aktivulo kaj E-instruisto en la Kanariaj Insuloj.

S

Elena Milla Saldón

Elena Milla SALDÓN estas kataluna esperantistino kaj muzikistino. Ekde pluraj jaroj ŝi estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu, en ĝi ludas perkutilon kaj kantas.

Anna Maria Sánchez

Anna Maria SÁNCHEZ same estas kataluna esperantistino kaj muzikistino. Ekde pluraj jaroj ankaŭ ŝi estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas perkutilojn.

Pere Saumell i Vila

Pere SAUMELL i VILA (naskiĝis 1917 - mortis la 27-an de majo 2001 en Manresa, Katalunio) estis dumviva UEA-membro.

T

Nicassi Terrassa

Nicassi TERRASSA (mortis la 19-an de aprilo 1959 Palma de Mallorca, Balearaj Insuloj) estis hispana esperantisto, multjara UEA-delegito en sia urbo.

Alfonso Tur Thomas

Alfonso TUR THOMAS (naskiĝis en 1918, mortis la 2-an de januaro 2002 post longa malsano) estis delegito en Barcelono, vicprezidanto de Hispana Esperanto-Instituto, redaktoro de la revuo Eŭropa Unio kaj E-instruisto. Lia filo Alfons Tur estas denaska Esperanto-parolanto kaj multe aktivas en la kataluna esperanto-movado, interalie kiel estrarano de Kataluna Esperanto-Asocio.

Pep Tordera

Pep TORDERA (plennome Josep Tordera i Bordas) estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Li kun Xavier Rodon i Morera estas fondinto kaj poste dum pluraj jaroj estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu, en ĝi ludis gitaron kaj kantis.

V

Luz Vázquez Souto

Luz VÁSQUEZ SOUTO estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Ekde pluraj jaroj li estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu, en ĝi ludis fluton kaj kantis.

Carles Vela i Aulesa

Carles VELA i AULESA estas kataluna esperantisto, historiisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis kontrabason. De 1991 li en Ariège (Arjeĵo), en la Pireneoj de suda Francio, plurfoje gvidis esperantlingvajn korusajn stud-semajnojn, kiujn aranĝas la esperantisto Jorgos, cele al iama starigo de Tut-Pirenea Esperanto-Koruso.

Notoj

  1. Federación Española de Esperanto. Junta directiva / Estraro. Kontrolo: 2006-10-07.