Harry Houdini: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
e +Bibliotekoj per AWB
Linio 35: Linio 35:
* [http://www.cron.nnov.ru/houdini_rus Houdini en Rusio.] ([[ruse]]).
* [http://www.cron.nnov.ru/houdini_rus Houdini en Rusio.] ([[ruse]]).


{{Bibliotekoj}}
{{Vivtempo|Houdini, Harry}}
{{Vivtempo|Houdini, Harry}}
[[Kategorio:Iluziistoj]]
[[Kategorio:Iluziistoj]]

Kiel registrite je 16:52, 10 mar. 2019

Harry Houdini
Fotaĵo de Harry Houdini en 1899.
Fotaĵo de Harry Houdini en 1899.
Persona informo
Naskonomo Erik Weisz
Naskiĝo 24-a de marto 1874
en Budapeŝto
Morto 31-a de oktobro 1926
en Detroit, Miŝigano, Usono
Mortokialo apendicitoperitoneito
Tombo juda tombejo Machpelah
Lingvoj angla
Loĝloko Jewish Harlem
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioUsono
Subskribo Harry Houdini
Familio
Patro Rabbi Samuel Mayer Weisz
Patrino Cecilia Steiner
Edz(in)o Bess Houdini
Okupo
Okupo aktoro • ludisto • pilotofilozofofilmproduktorohistoriisto • iluziisto • stuntisto • filmreĝisoro • escape artist • illusionist • scenaristo
vdr

Harry HOUDINI [heri hudini] (naskiĝis 24-an de marto en 1874 kiel Ehrich WEISS [eriĥ vejs] en Budapeŝto; mortis 31-an de oktobro 1926 en Detroit, Miĉigano, Usono) estis jud-devena usona iluziisto.

Kiam Weiss estis 4-jara, elmigris lia familio al Usono, al Appleton (Viskonsino). Pli poste translokiĝis la familio al Novjorko.

Kiam li iĝis 17-jara, li ekaperis sur scenejo kiel iluziisto (magiisto). Li donis al si mem la pseŭdonomon Harry Houdini omaĝe al sia aidlo al la franca magiisto Jean Eugène Robert-Houdin.

Li konatiĝis en 1893 kun la varieta artistino Wilhelmine Beatrice Rahner, mallonge Bess, kun kiu li geedziĝis. Bess estis ekde tiu ĉi punkto sceneja asistentino de Houdini preskaŭ ĉe ĉiu sceno.

La granda trarompo de la magiista paro okazis en 1899 post la decido, ke ili kocentros ĉefe je senkatenaj iluzioj. Houdini famiĝis dismonde per la spektaklaj sinliberigaj akcionoj. Mankatenoj, ŝnuroj, ĉenoj, trudkiteloj, kestoj, eĉ laktujegoj kaj memkonstruitaj subakvaj kaĝoj ne okazis problemon por li.

Multaj artifikoj ne estis ne ekterordinare komplikaj; Houdini kolorigis la spektaklon antaŭ ĉio per arta povo (li kapablis siajn ŝultrojn elartikigi, por liberiĝi el la trudjako) kaj sentoj.

Krom sia kariero kiel magiisto, Houdini produktis kelkajn mutfilmojn en Holivudo, en kiuj ankaŭ li mem ludis. Krom tio li interesiĝis pri la aerveturo kaj en 1913 partoprenis en aviada eksperimento en Aŭstralio.

Post morto de sia patrino en la 1920-aj jaroj, li uzis sian scion de magiaj ruzoj por senvualigi la parapsiĥologojn kaj mediumojn, kiuj onidire povis komuniki kun la mortintoj.

Houdini estis eĉ ano de komitato de la scienca gazeto Scientific American, kiu anoncis orpremion por tiuj, kiuj povas pruvi siajn supernaturajn kapablojn antaŭ la ĵurio - premio, kiu danke al Houdini neniam transdoniĝis.

Houdini mortis dum Halloween (antaŭvespero de Tago de Ĉiuj Sanktuloj) 1926 en aĝo de 52 je peritoneito (tion kaŭzis dufoja forta bato de iu studento en pli frua spektaklo). Li daŭris sian batalon post sia morto kontraŭ la neseriozaj parapsiĥologoj: li interkonsentis kun sia edzino Bess pri kodo. Dek jarojn post lia morto invitis Bess al helovino diversajn parapsiĥologojn al seanco. La penso estis, ke la spirito de Houdini aldirus la kodon al vera mediumo kaj Bess scius, ke fakte komunikis spirito de mortinto. Post la provo de 1936, Bess lasis la pliajn intencojn pro la nesukceso.

Eksteraj ligiloj