Jens Böhrnsen: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
e +Bibliotekoj per AWB
Linio 16: Linio 16:
{{ĝermo|germana politikisto}}
{{ĝermo|germana politikisto}}


{{Bibliotekoj}}
{{Vivtempo|Boehrnsen, Jens}}
{{Vivtempo|Boehrnsen, Jens}}



Kiel registrite je 20:28, 12 mar. 2019

Jens Böhrnsen en 2007

Jens BÖHRNSEN [bo:rnsen] (naskiĝis la 12-an de junio 1949 en Bremeno, do nun 74-jara) estas germana juristo kaj politikisto de la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD). De 2005 ĝis 2015 li oficis kiel urbestro de Bremeno kaj senata prezidanto de la samnoma urboŝtato libera hansa urbo Bremeno, konsistanta el Bremeno kaj Bremerhaven. Ĉar la urboŝtato samkiel Berlino kaj Hamburgo konsideratas federacia lando de Germanio, li samkiel la ĉefurbestroj de Berlino kaj Hamburgo havas rangon paralelan al tiu de ministroprezidanto, la titolo de ĉefministro de la aliaj federaciaj landoj. Kiam Horst Köhler demisiis de la posteno de ŝtata prezidanto de Germanio la 31-an de majo 2010, Jens Böhrnsen dumtempe transprenis la funkciojn kaj rajtojn de la ŝtata prezidanto, ĉar li tiumomente laŭ rotacia plano deĵoris kiel prezidanto de la Federacia Konsilio de Germanio.

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Unua urbestro de BremenoPoste:
Henning Scherf20052015Carsten Sieling