Birendra de Nepalo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
e +Bibliotekoj per AWB
Linio 14: Linio 14:
}}
}}


{{Bibliotekoj}}
{{Vivtempo|Birendra}}
{{Vivtempo|Birendra}}



Kiel registrite je 17:54, 20 mar. 2019

Dosiero:King Birendra Bir Bikram Shah.jpg
King Birendra Bir Bikram Shah

Birendra Bir Bikram Ŝah Dev (nepale वीरेन्द्र वीर विक्रम शाहदेव, naskiĝis la 28-an de decembro 1945, mortis la 1-an de junio 2001) estis reĝo de Nepalo ekde la 31-a de januaro 1972 ĝis la 1-a de junio 2001.

Li regis, dum la unuaj dekkelkaj jaroj - simile al la patro Mahendra de Nepalo - absolutisme. Li sukcesis teni sendependecon de la lando ekvilibrante influojn de Barato, Ĉinio kaj Sovetunio. Nur en 1990 li estis devigita de opozicio permesi agadon de politikaj partioj kaj akcepti konstitucion, kiu enkondukis demokration. En 1996 li estis celo de maoista ribelo strebanta likvidi monarkion.

La 1-an de junio 2001, Birendra estis mortpafita en la reĝa palaco, kune kun pluraj familianoj. Laŭsupoze la mortigisto estis lia filo, la kronprinco Dipendra de Nepalo, kvankam multaj nepalanoj pridubas tiun version de la evento. Dipendra post la morto de Birendra deklariĝis reĝo de Nepalo, sed ĉar li post la masakro estis senkonscia por pafaj vundiĝoj, kiujn li laŭsupoze mem kaŭzis al si, lia frato, princo Gjanendra, deklariĝis reganto. Post kiam Dipendra mortis post tri tagoj, Gjanendra de Nepalo oficiale deklariĝis sekva reĝo de Nepalo. Pri detaloj de la mortigo vidu la apartan artikolon Masakro de la nepala reĝfamilio.

Antaŭe:reĝo de NepaloPoste:
Mahendra de Nepalo1972 - 2001Dipendra de Nepalo