Fenoloj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
e Kategorio:Aromatoj forigita per HotCat
Linio 102: Linio 102:
{{Funkciaj grupoj}}
{{Funkciaj grupoj}}
[[Kategorio:Fenoloj| ]]
[[Kategorio:Fenoloj| ]]
[[Kategorio:Aromatoj]]
[[Kategorio:Aromataj kombinaĵoj]]
[[Kategorio:Aromataj kombinaĵoj]]
[[Kategorio:Funkciaj grupoj]]
[[Kategorio:Funkciaj grupoj]]

Kiel registrite je 19:34, 30 mar. 2019

Fenolo
Plata kemia strukturo de
Fenolo
Tridimensia kemia strukturo de
Fenolo
Kristaloj de Fenolo.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Karbolata acido
  • Fenata acido
  • Fenilata acido
  • Fenil hidroksido
Kemia formulo
C6H5OH
CAS-numero-kodo 108-95-2
ChemSpider kodo 971
PubChem-kodo 996
Merck Index 15,7354
Fizikaj proprecoj
Aspekto trabiveblaj kristaloj
Molmaso 94,113 g·mol-1
Denseco 1,071g cm−3
Fandpunkto 43 °C
Bolpunkto 181,7 °C
Refrakta indico  1,5425
Ekflama temperaturo 83 °C
Memsparka temperaturo 79 °C
Solvebleco Akvo:67 g/L
Mortiga dozo (LD50) 80 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R20/21/22 R23/24/25 R34 R48 R68
Sekureco S24/25 S26 S28 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
08 – Risko al sano 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H311, H314, H318, H331, H341, H373, H411
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P260, P261, P264, P270, P271, P273, P280, P281, P301+310, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P308+313, P310, P311, P312, P314, P321, P330, P361, P363, P391, P403+233, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)
Kemia strukturo de salikata acido, aktiva parto de aspirino.
Strukturo de cinamata acido.

La fenoloj estas membroj de tiu organika kombinaĵ-familio, en kiuj unu hidroksilgrupo (OH) aliĝas al karbono, kiu estas membro de benzolringo aŭ alia aromata ringo konsistanta el karbonatomoj. La nomo fenolo ne estas nur grupnomo de diversaj kombinaĵoj. Oni nomas ankaŭ fenolo la plej simplan membron de la familio, la monohidroksi-benzolon (C6H5OH) (ankaŭ nomata karbolatacido).

La fenoloj similas al la alkoholoj, sed en fenoloj la oksigena atomo estas forte ligita kun la aromata ringo, kaj la ligo inter la hidrogena kaj oksigena atomoj estas do malpli forta, ol en alkoholoj. Pro tio la fenoloj solviĝas en la akvo pli bone kaj la bolpunkto estas pli alta. Ili havas acidan pH-n.

La fenoloj estas - en ĉambra temperaturo - aŭ senkoloraj likvaĵoj aŭ blankaj solidaĵoj. Multaj fenoloj havas pikan, spican odoron. La monohidroksi-benzolo havas agrablan, dolĉetan odoron, sed ĝi estas tre venena kaj kaŭtera.

Produkto

Oni produktas la t.n. naturan monohidroksi-benzolon el ligna gudrokarba distilado, sed la kombinaĵo estas ankaŭ gajnebla el nafto aŭ el plantoj. La pluaj fenoloj troviĝas en volatila oleo de plantaj grajnoj kaj folioj. Oni pli frue produktis la sintezitajn fenolojn el karbogudro, sed nun oni produktas ilin per benzolo.

Reago

La acidaj fenoloj reagas kun la fortaj bazoj kaj formas diversajn alkal-metalsalojn – fenoksidojn, fenolatojn aŭ fenatojn. La plej grava reago de la monohidroksi-benzolo estas la kondensado kun formaldehido (aperas ankaŭ akvo). Oni produktas laŭ tiu reago al sintezajn polimerojn, fenol-formaldehid-rezinojn kaj el tiuj plastajn artiklojn.

Oni uzas la fenolojn ankaŭ kiel purigaĵoj, desinfektaĵoj.

Kombinaĵoj

  1. Pubchem