Trezoro Huang Yinbao: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
→‎Eksteraj ligiloj: video ĉe Tubaro
Linio 74: Linio 74:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* {{eo}} Intervjuo : {{YouTube|GDog8cUlzog|« Trezoro Huang Yinbao : Unesko-kuriero kaj Ora Ponto »}}
* {{eo}} {{Tubaro |video=ytb_GDog8cUlzog |nomo=« Trezoro Huang Yinbao : Unesko-kuriero kaj Ora Ponto »}}
*[https://www.liberafolio.org/2018/07/28/la-komitato-ne-kontrauis-trezoron/ Pri la elekto de Trezoro en la UEA-estraranon en 2018]
*[https://www.liberafolio.org/2018/07/28/la-komitato-ne-kontrauis-trezoron/ Pri la elekto de Trezoro en la UEA-estraranon en 2018]



Kiel registrite je 11:18, 4 apr. 2019

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao prelegas dum 41-a AMO-seminario en la sidejo de Espéranto-France
Trezoro Huang Yinbao prelegas dum 41-a AMO-seminario en la sidejo de Espéranto-France
Persona informo
Naskiĝo 1962
en  Ĉinio
Lingvoj Esperantoĉina
Nacieco ĉino
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo agronomo • ekonomikistoentreprenistoesperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1983
vdr

"Trezoro" HUANG Yinbao (ĉine: 黄银宝; pinjine: Huáng Yínbǎo; IFA: [xu̯ǎŋ ǐn.pàʊ̯]; naskiĝis en 1962) estas ĉina agronomo, ekonomikisto, entreprenisto, eksprezidanto de Investa Kompanio Ora Ponto, direktoro de la Esperanto-Centro Ora Ponto. Li esperantistiĝis en 1983 kaj kune kun internaciaj samfakuloj li fondis la Internacian Agrikulturan Esperanto-Asocion (IAEA). En decembro 2017 li estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 2017.

Agadoj

Li publikigis dekkelkajn sciencajn raportojn en Esperanto pri agrikulturo en Scienca Revuo kaj Internacia Agrikulturo (IAEA). Li estas ĉefredaktoro kaj kunordiganto de la Unesko-Kuriero en Esperanto (julio, 2017-). En la 1-a de januaro 2017 li fondis la sendependan Esperantan revuon Tra la mondo. En majo 2017 li lanĉis la Unesko-Kurieron en Esperanto.

Rilate al instruado kaj klerigado, en 2014 li faris prelegon pri la ĉefa temo dum la 99a UK, kaj prelegon de IUK, gvidis AMO-seminarion (Orienta E-Seminario-AMO3) en aŭgusto 2014, kaj la AMO-seminarion (20-AMO) en Nepalo februare 2016, estas lingva revizianto de Juna Amiko (2015-). Dum la 41-a AMO-seminario, li prelegis pri la Unesko-Kuriero en Esperanto kaj pri la retejo de Unesko.

Postenoj

Li estas ekssekretario de ILEI (2011-2012), laborinto por Esperanto-Insulo (2010-2012), konsiliano de Ĉina Esperanto-Ligo (2013-), vicsekretario de Ĉina Esperantista Instruista Ligo (2012-), UEA-konsiliano (2013-), peranto de UEA (2013-), komitatano A de UEA (2016-), estrarano de ISAE (2017-), ricevanto de Diplomo pri Elstara Agado de UEA 2012, premiito de ĈEL pro elstaraj agadoj en Esperanto-Movado en 2009-2011 kaj en 2012-2013.

Li estas peranto de Monato (2014-) kaj de La Ondo de Esperanto (2014-), volontulo en Centra Oficejo de UEA du monatojn en septembro ĝis oktobro 2016.

Verkoj kaj aktivaĵoj

  • Artikoloj aperitaj en gazetoj de Esperanto
    • Mia volontula laboro en Centra Oficejo de UEA, en la ĉina lingvo, 2017,UEA,232 paĝoj
    • Progresado sub Akompano de ĈRI,ĈRI
    • Intervjuo al Sinjoro Trezoro pri gazeto Kuriero,ĈRI
    • Trezoro Huang Yinbao: Genetika Modifo kaj Daŭripova Agrikulturo. Ĉu vi kuraĝas preni manĝaĵojn el MGO?, IKU, 67-a secio, UEA, 2014.
    • Trezoro Huang Yinbao: La Akvomelona Velkozo kaj ties Kuraca TeknikoScienca Revuo Vol.46 (1995)(2) - 167.
    • Trezoro Huang Yinbao: Pomarba Kancero kaj Kuracadoprovoj per Fungicidoj, Scienca Revuo Vol.48 (1997)(2) - 171.
    • Trezoro Huang Yinbao: Efiko de Kovrado Per Plasta Membrano en Agrikultura Produktado, Scienca Revuo
    • Trezoro Huang Yinbao: Envaza vinvero kaj kultivado, Woldo (La Mondo)
    • Parolu Esperanto kun samlandanoj, La Ondo
    • Jaro 2014: Niaj atingoj kaj malsukcesoj, La Ondo
    • Jaro 2015: Niaj atingoj kaj malsukcesoj, La Ondo
    • Jaro 2016: Niaj atingoj kaj malsukcesoj, La Ondo
    • Jaro 2017: Niaj atingoj kaj malsukcesoj, La Ondo
    • Trezoro Huang Yinbao: Leginda bonega libro, La Ondo, 2012, 05
    • Ĉina esperantisto Trezoro elektita Esperantisto de la Jaro 2017, EPĈ
    • Esperanto ĉiam vivos, kaj finfine sukcesos: Intervjuo kun Trezoro Huang Yinbao, La Ondo n-280, 2018-02.
    • Trezoro Huang Yinbao: La graveco de plurlara trategio, Esperanto, 2018, 02
    • Trezoro Huang Yinbao: Anstataŭ ĝeno Esperanto helpas al Unesko. Prelego en la 2-a saluto de Unesko, 2017-11-11
    • Trezoro Huang Yinbao: Esperanto por la azia kunlaboro, La Ondo, 2016, 11-12
    • Trezoro Huang Yinbao: Dumviva lernado valoras pli ol alta poentoj, Internacia Pedagogia Revuo, 2016,10
    • Trezoro Huang Yinbao: Lingvoj en dialogo inter Ĉinio kaj la mondo, Internacia Pedagogia Revuo, 2015,04, 2016,02
    • Trezoro Huang Yinbao: Mia volontula laboro en CO de UEA, Esperanto, 2016, 11.
    • Trezoro Huang Yinbao: Novigoj en simia jaro, Esperanto, 2016,02
    • Trezoro Huang Yinbao: Juna esperantisto el Ĉinio, Esperanto, 2015,09
    • Trezoro Huang Yinbao: KAEM - Komisiono pri Azia E-Movado, Esperanto, 2015-06
    • Trezoro Huang Yinbao: Semado kaj flegado en fedukda tero, Esperanto, 2015, 02
    • Trezoro Huang Yinbao: AMO-3 en Siano naskis internacian kunlaboron, Esperanto, 2014,11
    • Trezoro Huang Yinbao: Orienta Esperanto-Seminario, La Ondo, 2014, 10
    • Trezooro Huang Yinbao: Bombonoj, ne bomboj-malferma letero al prezidanto de Usono, Monato, 2013, 10
    • Trezoro Huang Yinbao: Mankas al vi nur kuraĝo! Vi fakte posedas sufiĉan nivelon paroli en Esperanto.La Revuo Orienta, 2013 novembro.
    • Trezoro Huang Yinbao: Ni semu en la plaj indan lokon, Internacia Pedagogia Revuo, 2011, 04
    • Trezoro Huang Yinbao: ILEI-sekcioj en Orienta Azio aktiviĝas en plia renoma universitato, Internacia Pedagogia Revuo, 2011, 04
    • Trezoro Huang Yinbao ktp: 44a Konferenco de ILEI (17-23 julio 2011) - Rekorde kaj laboreme en renoma universitato, IPR, 2011,03
    • Trezoro Huang Yinbao: Orienta Esperanto-Seminrio Sukcese Okazis en Xi'an, Informilo de ĈEL, 2014,10.
    • Trezoro Huang Yinbao: De lernanto al praktikanto de Esperanto, El Popola Ĉinio, 1999,01.
    • Trezoro Huang Yinbao: Verda vojo de lernanto ĝis praktikanto de Esperantujo, La Mondo, 1998, 9-10
    • Trezoro Huang Yinbao: Envaza Vinbero kaj Kultivado, Internacia Agrikulturo, eldonata de IAEA, 1998(1/2? N-ro 03/4.
    • Trezoro Huang Yinbao: Efiko de Karbona Dioksido (CO2) en Kukuma Produktado de Sunradiita Forcejo, Internacia Agrikulturo, eldonata de IAEA, 1998 (3/4), N-ro 05-6.
    • Trezoro Huang Yinbao: Studinta kaj ofte-konsultinda Internacia Vortaro de Mikroba Genetiko, Internacia Agrikulturo, eldonata de IAEA, 1998 (3/4), N-ro 05-6.
  • Artikoloj aperitaj en gazetoj de ĉina lingvo
  • Aktivado en Esperanto
  • Diplomoj

Diplomo de UEA al 12 elstaraj agantoj, EPĈ, 2012-08-13

Trezoro Huang Yinbao: La Esperantisto de la jaro 2017, La Ondo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj