-ab-: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Neniu resumo de redakto
e Robin van der Vliet movis paĝon Ab- al -ab-: Analoga al la artikoloj pri aliaj afiksoj
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:31, 4 apr. 2019

ab- estas neoficiala, t. e. eksterfundamenta, malmulte uzata kaj de malmultaj lingvanoj komprenata, prefikso ("vorto"), proponita en Esperanto por diversaj funkcioj:

  1. malpurigita, foruzita materialo (propono de Manfred Westermayer) laŭ la germana prefikso ab-, ekz. abgaso kaj abakvo, kiuj signifas "malpurigita kaj ellasita gaso/akvo" (germane Abgas/Abwasser). Krom en liaj tekstoj, la prefikso ankaŭ jam estas uzata de kelkaj aliaj esperantistaj verduloj.
  2. for de, de ĉe, malal (propono de Karolo Piĉ) laŭ la latina ab: veni ab Romo = veni el Romo (france hors de, de chez).[1]

Kvankam ambaŭ proponoj estas permesitaj laŭ alineo 7 de la Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto ("novaj vortoj"), ili ĝis nun estas troveblaj nur malofte kaj escepte en la esperanta literaturo, eble ĉar ili estas facile anstataŭigeblaj kaj eviteblaj per tradiciaj esprimoj, preferataj de plej multaj esperantistoj.

-ab- krome estas proponita kiel sufikso en la senco de "kuvo", "pelvo" (lavabo, necesabo).[2] Ankaŭ tiu uzo ĝis nun ne ĝeneraliĝis.

Referencoj

  1. Uzata en Piĉ. La Litomiŝla Tombejo. 1981. Registrita en Vatré, Henri. Neologisma Glosaro. Saarbrücken: Iltis 1987.
  2. Praktika Bildvortaro de Esperanto 1979. Neologisma Glosaro 1987.