Eva: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 1: Linio 1:
''Pri la aliaj signifoj de EVO rigardu en [[EVO]].''
''Pri la aliaj signifoj de EVO rigardu en [[EVO]].''
----
----
[[Dosiero:Eve with a Stag.jpg|dekstra|150px]]
'''Eva''' ([[hebrea lingvo|hebree]] חַוָּה) laŭ la libro [[Genezo]] estis la edzino de [[Adamo (Biblio)|Adamo]]. En la historia kaj fundamenta traduko de la libro [[Genezo]] fare de [[Ludoviko Lazaro Zamenhof]] uziĝas la nomformoj ''Eva'' kaj ''Adam'', dum la nomformoj ''Evo'' kaj ''Adamo'' kun substantivaj o-finaĵoj kiel alternativoj ekuziĝis nur poste.

Kiel registrite je 18:51, 11 apr. 2019

Pri la aliaj signifoj de EVO rigardu en EVO.

Eva (hebree חַוָּה) laŭ la libro Genezo estis la edzino de Adamo. En la historia kaj fundamenta traduko de la libro Genezo fare de Ludoviko Lazaro Zamenhof uziĝas la nomformoj Eva kaj Adam, dum la nomformoj Evo kaj Adamo kun substantivaj o-finaĵoj kiel alternativoj ekuziĝis nur poste.

La nomo en Biblio aperas unue en Genezo, 3, 3.20 ("Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, ĉar ŝi estis patrino de ĉiuj vivantoj"). Tiu nomdono okazas nur post la forpelo el Eden kaj la malbeno de Tero.

La nomo "Eva" (Εύα) ekaperas en la greka traduko de Biblio (Septuaginto). La hebrea teksto sugestas la vorton por "vivo" (ĥaj), sed tiu klarigo estas duba. La esprimo "patrino de ĉiuj vivantoj" aperas en multaj praaj religioj.

Figurasence oni uzas la nomon por nomi la esencon de virineco.

Kvankam Genezo diras unue (1.27), ke Dio kreis la homon "en formo de viro kaj virino", ĝi poste (2.7) diras, ke viro (Adamo) estis kreita el "polvo de la tero", sed virino (Eva) el "unu el liaj ripoj" (laŭ kelkaj "el lia vivo"). El tio iuj konkludis antaŭecon de viro antaŭ virino. Tio grave influis la historion de ĉiuj judaj kaj kristanaj societoj.

Ŝablono:Biblia persono