Kapdoloro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
As eo (diskuto | kontribuoj)
aldonita: epidemiologion
As eo (diskuto | kontribuoj)
kompleta redaktado kaj plivastigo
Linio 1: Linio 1:
'''Kapdoloro''' estas medicina termino por [[doloro]] en la [[kapo]]; iufoje doloro en la [[kolo]] supra [[dorso]] eble ankaŭ estas sentita kiel kapdoloro. Ĝi rangas inter la plej oftaj dolor-plendoj.
'''Kapdoloro '''estas doloro en iu ajn regiono de la kapo nuko. Ĝi povas esti [[simptomo]] de pluraj [[Malsano|malsanoj]]. La medicina faktermino estas '''cefalgio '''(el la greka: κεφαλων (kefalon) „kapo“ kaj αλγος (algos) „doloro“).


[[Cerbo|Cerba]] histo mem ne estas sentema; sed multaj aliaj organoj kaj regionoj de la kapo posedas [[Ricevanto (biologio)|ricevantojn]] por transdoni dolorsenton. Origino de la doloroj povas esti ekzemple la periosto de la [[kranio]], [[muskolo]]<nowiki/>j, [[Nervo|nervoj]], [[Arterio|arterioj]] kaj [[Vejno|vejnoj]], [[Okulo|okuloj]], [[Orelo|oreloj]] kaj [[Sinuso (biologio)|sinusoj]]. Ekzistas kelkaj malsamaj klasifiksistemoj por kapdoloroj. La plej vaste agnoskita sistemo estas tiu de la Internacia Asocio pri Kapdoloroj (International Headache Society). Kapdoloro estas nespecifa simptomo, kio signifas, ke ĝi havas multajn eblajn kialojn.
La plimulto de kapdoloroj estas benigna. Granda plimulto de kapdoloroj inter virinoj estas kaŭzita de ŝanĝantaj niveloj de [[estrogeno]] dum [[menstruo|menstruaj]] jaroj.


Oni ofte povas kuraci simplan kapdoloron kun [[senpreskriba medikamento|senpreskriba]] [[analgezio]] kiel [[aspirino]], [[paracetamolo]], [[ibuprofeno]]. Tamen, iuj kapdoloroj devigas alian taŭgan kuracadon.
Kapdoloroj apartenas al tiuj simptomoj, kiuj tre oftas. Oni kutime povas kuraci simplan kapdoloron kun [[senpreskriba medikamento|senpreskriba]] [[analgezio]] kiel [[aspirino]], [[paracetamolo]], [[ibuprofeno]]. Tamen, iuj kapdoloroj devigas alian taŭgan kuracadon.


== Epidemiologio ==
== Epidemiologio ==
Ĉirkaŭ 64-77% el la homoj havas kapdoloron dum iu momento en siaj vivoj. Dum ĉiu jaro, averaĝe, 46-53% de homoj havas kapdolorojn.<ref name=":0">Stovner, LJ; Andree, C (2010) "Prevalence of headache in Europe: A review for the Eurolight project." Journal of Headache Pain. 11(4): 289-299. ''doi:[[doi:10.1007/s10194-010-0217-0|10.1007/s10194-010-0217-0]] PMC [https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC2917556 2917556] PMID [https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pubmed/20473702 20473702]''</ref> <ref>Manzoni, GC; Stovner, LJ, J (2010). " Epidemiology of headache". Handbook of Clinical Neurology. ''Handbook of clinical neurology.'' '''97''': 3-22. COI: 10.1016/s0072-9752 (10) 97001-2. <nowiki>PMID 20816407</nowiki>.</ref>La plej multaj el tiuj kapdoloroj ne estas danĝeraj. Nur ĉirkaŭ 1-5% el la homoj irantaj al la urĝejo pro kapdoloroj havas iun gravan malsanon.
Ĉirkaŭ 64-77% el la homoj havas kapdoloron dum iu momento en siaj vivoj. Dum ĉiu jaro, averaĝe, 46-53% de homoj havas kapdolorojn.<ref name=":0">Stovner, LJ; Andree, C (2010) "Prevalence of headache in Europe: A review for the Eurolight project." Journal of Headache Pain. 11(4): 289-299. ''doi:[[doi:10.1007/s10194-010-0217-0|10.1007/s10194-010-0217-0]] PMC [https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC2917556 2917556] PMID [https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pubmed/20473702 20473702]''</ref> <ref>Manzoni, GC; Stovner, LJ, J (2010). " Epidemiology of headache". Handbook of Clinical Neurology. ''Handbook of clinical neurology.'' '''97''': 3-22. COI: 10.1016/s0072-9752 (10) 97001-2. <nowiki>PMID 20816407</nowiki>.</ref>La plej multaj el tiuj kapdoloroj ne estas danĝeraj. Nur ĉirkaŭ 1-5% el la homoj irantaj al la urĝejo pro kapdoloroj havas iun gravan malsanon.


Pli ol 90% de kapdoloroj estas primaraj kapdoloroj.<ref>Kunkel, Robert S. (2010-08-01 ). " [http://www.clevelandclinicmeded.com/medicalpubs/diseasemanagement/neurology/headache-syndromes/ Headache] ". ''Disease Management Project: Publications''. Cleveland Clinic . </ref> La plej ofta tipo el tiuj primaraj kapdoloroj estas la tensia kapdoloro.<ref name=":0" /> La plejmulto de homoj kun tensia kapdoloro havas "epizodan" kapdoloron, kiu aperas dum kelkaj horoj kaj poste malaperas. Nur 3.3% de plenkreskuloj havas t.n. kronikajn tensiajn kapdolorojn, kun kapdoloroj aperantaj dum pli ol 15 tagoj en monato.
Pli ol 90% de kapdoloroj estas primaraj kapdoloroj.<ref>Kunkel, Robert S. (2010-08-01 ). " [http://www.clevelandclinicmeded.com/medicalpubs/diseasemanagement/neurology/headache-syndromes/ Headache] ". ''Disease Management Project: Publications''. Cleveland Clinic . </ref> La plej ofta tipo el tiuj primaraj kapdoloroj estas la [[tensia kapdoloro]].<ref name=":0" /> La plejmulto de homoj kun tensia kapdoloro havas "epizodan" kapdoloron, kiu aperas dum kelkaj horoj kaj poste malaperas. Nur 3,3% de plenkreskuloj havas t.n. kronikajn tensiajn kapdolorojn, kun kapdoloroj aperantaj dum pli ol 15 tagoj en monato.


Ĉirkaŭ 12-18% de homoj en la mondo havas migrenon.<ref name=":0" /> Pli da virinoj ol viroj suferas de migreno (en Eŭropo kaj Nordameriko, 5-9% de viroj spertas migrenon, rilate al la elcentaĵo de 12-25% inter virinoj).
Ĉirkaŭ 12-18% de homoj en la mondo havas migrenon.<ref name=":0" /> Pli da virinoj ol viroj suferas de migreno (en Eŭropo kaj Nordameriko, 5-9% de viroj spertas migrenon, rilate al la elcentaĵo de 12-25% inter virinoj).


Ara kapdoloro (angle: cluster headache) estas relative rara. Ĝi koncernas nur 1-3 el 1000 homoj en la mondo. Ara kapdoloro estas proksimume trifoje pli ofta ĉe viroj ol virinoj.
Seria kapdoloro (angle: cluster headache) estas relative rara. Ĝi koncernas nur 1-3 el 1000 homoj en la mondo. Seria kapdoloro estas proksimume trifoje pli ofta ĉe viroj ol virinoj.


== Kialoj ==
== Kaŭzoj ==
Ekzistas pli ol 200 difinitaj specoj de kapdoloroj. Kelkaj estas sendanĝeraj kaj aliaj estas vivminacaj. La kuracista decido, ĉu kromaj testoj necesas, kaj kiu terapio estas la plej efika, baziĝas sur la detala priskribo de la kapdoloro kaj la rezultoj dum [[Neŭrologio|neŭrologia]] ekzameno.
=== Oftaj kialoj ===
* [[streso]]
* [[migreno]]
* [[hemikranio]]
* [[okulstreĉo]]
* [[senakvigo]]
* [[hipoglikemio]]
* [[sinusito]]
* (kapvundo; tre evidenta kialo)


=== Pli raraj kialoj ===
=== Primaraj kaj sekundaraj kapdoloroj ===
Kapdoloroj estas ĝenerale klasifikitaj kiel "primaraj" aŭ "sekundaraj". Primaraj kapdoloroj estas sendanĝeraj, ripetiĝantaj kapdoloroj ne kaŭzitaj de iu organa malsano aŭ strukturaj problemoj. Oni povus diri, ke la kapdoloro mem estas la malsano. Ekzemple, [[migreno]] estas speco de primara kapdoloro. Kvankam primaraj kapdoloroj povas kaŭzi fortan doloron kaj malbonigi la ĉiutagan vivon, ili ne estas danĝeraj. Sekundaraj kapdoloroj ekestas subaze de iu malsano, kiel infekto, kapvundo, vaskulaj malsanoj, cerbsangado aŭ tumoroj. Depende de tiu specifa kaŭzo ili povas esti aŭ danĝeraj aŭ sendanĝeraj. Certaj atentigaj simptomoj, la tielnomataj „ruĝaj flagoj“, indikas, ĉu kapdoloro povas esti danĝera: ekzemple se ĝi estas akompanata de neŭrologiaj simptomoj kiel ŝanĝiĝo de la konscio, malforto de membroj, problemoj kun ekvilibro, perturboj de vidkapablo.
* [[meningito]]

* [[encefalito]]
==== Primaraj kapdoloroj ====
* [[enkrania aneŭrismo]]
90% el ĉiuj kapdoloroj apartenas al la primaraj kapdoloroj. Tiuj kutime aperas la unuan fojon en vivo, kiam homoj aĝas inter 20 kaj 40 jarojn. La plej oftaj specoj de primaraj kapdoloroj estas migreno kaj tensiaj kapdoloroj.<ref>Clinch C. Ĉapitro 28. Evaluation & Management of Headache - CURRENT Diagnosis & Treatment in Family Medicine, Third Edition (Lange Current Series): Jeannette E. South-Paul, Samuel C. Matheny, Evelyn L. Lewis. McGraw-Hill. 2011. ISBN 9780071624367</ref> Ili havas malsamajn karakterizaĵojn. Migreno tipe prezentiĝas kun pulsa, mez-forta aŭ forta doloro, ofte (sed ne nepre) unuflanke de la kapo, kaj estas akompanata de naŭzo, fotofobio (trosentemo al lumo) aŭ fonofobio (trosentemo al sono). Tensiaj kapdoloroj kutime prezentiĝas kun ne-pulsanta premo tutkapa, kvazaŭ tro mallarĝa bendo konstriktus la kapon. Ĝi kutime ne estas akompanata de kromaj simptomoj aliaj ol eventuale iomete da naŭzo.<ref name=":2">Hufschmidt, A. & Lücking, C. H. (eld.) Ĉapitro 2.25 Kopf- und Gesichtsschmerzen. Neurologie Compact, Georg Thieme-eldonejo, Stuttgart/New York. 2006</ref> Aliaj pli raraj specoj de primaraj kapdoloroj inkludas<ref name=":1">https://www.ihs-klassifikation.de/de/</ref>:
* troa [[hipertensio]]

* cerba [[tumoro]]
* '''Kapdoloroj kun aŭtonoma afekcio de la [[Triopa nervo|triĝemela nervo]]'''
** '''seria kapdoloro''': epizodoj de 15-180 minutoj de fortega doloro, ĉiam unuflanka kaj sur la sama flanko de la kapo, kutime ĉirkaŭ (aŭ „malantaŭ“) unu okulo, akompanata de aŭtonomaj simptomoj (larmado, ruĝa okulo, nazŝtopiĝo, ŝvitado sur la sama flanko de la vizaĝo). Ĝi okazas ĉiutage dum pluraj tagoj sinsekvaj, kaj ĉiam dum la pli-malpli sama horo.
** '''SUNCT-sindromo '''(el la angla: „Shortlasting, unilateral neuralgiforme headache attacks with conjunctival injection and tearing“, t.e. mallongdaŭraj, unuflankaj, neuralgiecaj atakoj de kapdoloro akompanata de konjunktiva ruĝiĝo kaj larmado): la simptomoj similas al tiu de la seria kapdoloro, sed estas multe pli mallongdaŭraj. La SUNCT-sindromo estas tre rara kaj preskaŭ nur trafas virojn (rilato virinoj: viroj estas 1:17).
** '''kronika paroksisma hemikranio: '''la simptomoj similas al tiuj de la seria kapdoloro, sed la atakoj daŭras nur 2 ĝis 30 minutojn. La plej taŭga medikamento estas indometacino.
** '''hemikranio kontinua''': unuflanka kapdoloro restanta dum horoj aŭ eĉ tagoj. Hemikranio kontinua povas esti mildigita per indometacino.
* '''neŭralgio de la triĝemela nervo''': fulmrapide akriĝanta, mallongdaŭra doloro de unu flanko la vizaĝo. Koncernas regionon ennervigitan de unu el la tri branĉoj de la triĝemela nervo kaj ne ŝanĝas la lokon. La neŭralgio de la triĝemela nervo tamen povas ankaŭ esti sekundara, se ekzistas lezo ĉirkaŭ la triĝemela nervo kiel [[tumoro]] kaj aliaj, aŭ en la regiono de la [[cerba trunko]] ekzemple pro [[multloka sklerozo]].
* '''primara ponarda (glacipioĉeta) kapdoloro''': ripetiĝantaj epizodoj de ege forta doloro kiel "trafita de glacipioĉeto" dum 1 sekundo ĝis pluraj minutoj sen aŭtonomaj simptomoj (kiel larmado, ruĝa okulo, nazŝtopiĝo). Tiuj kapdoloroj povas esti traktitaj per indometacino.
* '''primara tuskapdoloro''': komenciĝas subite ĝis minutojn post tusado, ridado, ternado k.s. kaj daŭras dum sekundoj ĝis 30 minutoj. Gravaj malsanoj (vidu la atentigilojn por sekundaraj kapdoloroj) devas esti forigitaj kiel ebla kaŭzo, antaŭ ol la diagnozo de "benigna" primara tuskapdoloro povas esti metita.
* '''primara fortostreĉa kapdoloro''': pulsa kapdoloro, kiu komenciĝas dum aŭ post sporta aktivado, daŭrante dum 5 minutoj ĝis 48 horoj. La mekanismo malantaŭ tiuj kapdoloroj estas neklara, eventuale streĉo kaŭzas dilaton de vejnoj en la kapo. Tiujn kapdolorojn oni povas eviti, se oni nur iom post iom pligrandigas la fortostreĉon. Ili povas esti traktataj kun medikamentoj kiel ekzemple indometacino.
* '''primara dumseksuma kapdoloro''': obtuza doloro komenciĝanta en kapo kaj nuko dum seksa agado, kiu malpliboniĝas dum [[orgasmo]]. Ĉar kapdoloroj, kiuj komenciĝas dum orgasmo, povas ŝuldiĝi al subaraknoida hemoragio, oni nepre forigu tiujn gravajn kaŭzojn, kiam ili aperas la unuan fojon. Farmaciaĵoj kiel ekzemple propranololo kaj diltiazemo povas esti helpaj.
* '''dumdorma kapdoloro '''(angle: hypnic headache): mezforta tutkapa doloro, kiu komenciĝas kelkajn horojn post emdormiĝo kaj daŭras 15-240 minutojn. La kapdoloro povas ripetiĝi plurajn fojojn dum nokto. Dumdorma kapdoloro aperas kutime ĉe virinoj ĉirkaŭ la 60a vivjaro. Ĝi plibonigeblas per [[kafeino]] aŭ [[litio]].
* '''kapdoloro pro malvarmo '''(„proglaciaĵa kapdoloro“, angle: icecream-headache)
* '''tondrobata kapdoloro'''
* '''monerforma kapdoloro'''

==== Sekundaraj kapdoloroj ====
Kapdoloroj povas esti kaŭzataj de perturboj de la kapaj aŭ nukaj organoj. Kelkaj el tiuj ne estas danĝeraj, kiel ekzemple cervikogena kapdoloro (doloro ekestiĝanta de la nukaj muskoloj), aliaj estas vivminacaj. '''Permedikamenta kapdoloro''' povas ekesti pro troa uzo de kontraŭdoloraj piloloj kiel triptanoj, opioidoj aŭ ne-steroidaj antireŭmiloj (NSAR), paradokse kaŭzantaj plimalbonigadon de kapdoloroj.

Pliaj tipoj de sekundaraj kapdoloroj estas<ref name=":1" />:

* '''posttraŭmata kapdoloro''': oni distingas inter akuta kapdoloro tuj post la traŭmato kaj daŭra kapdoloro, kiu povas persisti dum semajnoj kaj jaroj post la traŭmato. Akcidentoj, el kiuj povas postsekvi posttraŭmata kapdoloro estas krania kontuzo, kraniotomio (operacio de la kapo kun forpreno de parto de la osto) distordo de la kola vertebraro.
* '''kapdoloro pro ne-infektaj inflamoj''': Kelkaj aŭtoimunaj malsanoj kiel [[sarkoidozo]] povas trafi ankaŭ la meningojn aŭ vaskulojn kaj tiel kaŭzi dolorojn. Ofta malsano inter ili estas la [[Tempio|tempia]] arteriito: inflama malsano de la muroj de mezgrandaj arteriaj ĉe maljunuloj (averaĝa aĝo 70 jaroj) kun [[febro]], kapdoloro, dolorigaj tempioj kaj ne palpebla pulso en la tempiaj arterioj. Ĝi estas relative ofte ligita kun reŭmatisma polimialgia.
* '''[[meningito]]:''' infekto de la meningoj kiu prezentiĝas kun febro kaj meningismo
* '''kapdoloro pro malsanoj de aliaj partoj de la kapo''': [[sinusito]], [[otito]] aŭ inflamo de la dentoj k.a. povas kaŭzi kapdolorojn, same kiel kelkaj malsanoj de la okuloj, ekzemple la akuta [[glaŭkomo]] kun fermita angulo (altigita premo en la okulglobo): kapdoloro kiu komenciĝas per okuldoloro, nebuleca vidaĵo, akompanata de naŭzo kaj vomemo. Dum kuracista ekzameno, la persono havos ruĝan okulon kaj ne-adapteblan, meze larĝan pupilon.
* '''kapdoloro kaŭzata de vaskula problemo de cerbo aŭ nuko: '''Al tiu grupo apartenas kelkaj de la plej danĝeraj formoj, kiel kapdoloro pro subaraknoida hemoragio (akuta, severa kapdoloro, rigida kolo sen febro), pro aliaj sangadoj ene de la kranio (enkrania hemoragio), pro krevita aneŭrismo, arteriovejna misformiĝo.
* '''kapdoloro pro tro alta aŭ tro malalta premo de la cerbospina likvo''': tro malalta premo de la cerbospina likvo povas esti postsekvo de likvopunkcio aŭ povas ekesti spontane. Tro alta premo povas esti kromefiko de toksa, metabola aŭ hormona perturbo de la korpo, sed ankaŭ povas aperi kiel cerba pseŭtdotumoro (benigna enkrania hipertensio).
* '''kapdoloro pro cerba [[tumoro]]:''' obtuza, kutime ne tre forta kapdoloro, malboniĝanta pro fortostreĉo aŭ ŝanĝo en pozicio, eventuale akompanata per naŭzo kaj vomado kaj problemoj de la vidkapablo.
* '''Kapdoloro ekigita de iu substanco aŭ pro la manko de iu substanco:''' ĉiujtagaj substancoj kiel [[Glutamata acido|glutamato]] en manĝaĵoj, [[histamino]], sed ankaŭ drogoj kiel [[Etanolo|alkoholo]], [[kokaino]] aŭ medikamentoj (ekzemple [[Nitrato|nitratoj]], kiuj altigas la kvanton de nitritoksido) povas kaŭzi kapdolorojn. Se oni regule trinkis kafeinhavajn trinkaĵojn kaj subite detenas sin de tio, ankaŭ ĝi povas rezultigi kapdolorojn.

= Diagnozo =
Por bone distingi la pli ol 200 diversaj formoj de kapdoloroj, la kuracisto devas unue detale pridemandi la pacienton. Al la [[anamnezo]] de kapdoloroj apartenas la demandoj pri ofteco, daŭro, karakterizaĵoj, loko kaj intenseco de la doloro. Krome gravas ekscii akompanantajn simptomojn, faktorojn kiuj povas provoki aŭ plibonigi la ekeston, kaj ekhavi ĝeneralajn informojn pri la vivstilo same kiel pri la uzo de medikamentoj, drogoj, alkoholo kaj tiel plu.

Dua paŝo estas korpa kaj neŭrologia ekzamenado por malkovri eventualajn aliajn simptomojn kaj signojn, kiujn la paciento mem eble ankoraŭ ne rimarkis. La plejmulto de la kapdoloroj povas jam esti diagnozataj post tiuj du paŝoj.

Se ekzistas duboj, la kuracisto devas decidi ĉu kromaj ekzamenoj necesas:

* cerba bildigo per [[komputila tomografio]] aŭ [[Magneta resonanca bildigo|magnetresonanca tomografio]] por ekskludi tumorojn, hemoragiojn, [[Trombozo|trombozon]] aŭ aliajn morfologiajn ŝanĝiĝojn,
* laboratoriaj ekzamenoj por trovi signojn de inflamo
* [[elektroencefalografio]] (nuntempe pro la eblo de cerba bildigo apenaŭ necesa)
* likvopunkcio por forigi kiel kaŭzon meningiton aŭ araknoidan hemoragion

=== Atentigaj simptomoj („Ruĝaj flagoj“) ===
Distingi inter malalt-riskaj, benignaj kapdoloroj kaj la danĝeraj kapdoloroj povas esti defie, ĉar la simptomoj ofte estas similaj.<ref>Abrams, Bm (2013). " Faktoroj kiuj kaŭzas konzernon ". ''Med Clin N-Am '''''97 '''(2): 225-242. COI: 10.1016/j.mcna.2012.11.002. <nowiki>PMID 23419623</nowiki>. </ref> Kapdoloroj, kiuj estas eventuale danĝeraj, postulas pliajn laboratoriajn testojn kaj cerban bildigon por diagnozi.

La Amerika Kolegio por Kuracistoj por urĝaj kazoj (American College of Emergency Physicians) publikigis jenajn kriteriojn por '''malalt-riskaj kapdoloroj''' <ref>American College of Emergency Physicians (2002). „Clinical policy: critical issues in the evaluation and management of patients presenting to the sukurejo with acute headache". ''Ann Emerg Med '''''39 '''(1 ): 108-122 . doi : 10.1067/mem.2002.120125. </ref>:

* aĝo de paciento pli juna ol 30 jaroj
* ecoj karakterizaj por primara kapdoloro
* antaŭhistorio de simila kapdoloro
* neniu ŝanĝo de ties karakterizaĵoj
* neniuj nenormalaj rezultoj dum neŭrologia ekzameno
* neniuj altriskaj kromaj malsanoj (kiel ekzemple [[HIV]])

Kelkaj karakterizaĵoj igas pli verŝajne, ke la kapdoloro ŝuldiĝas al eble danĝeraj sekundaraj kialoj, kiuj povas esti vivminacaj aŭ kaŭzi longperspektivan difekton. „Ruĝaj flagoj“, do atentigaj cirkonstancoj, kiuj devas pensigi la kuraciston pri eventuale danĝeraj sekundaraj kaŭzoj, estas aliflanke:

* subita komenco
* aĝo de paciento pli alta ol 40 jaroj
* krome febro aŭ malplipeziĝo
* kroma grava malsano (kiel HIV-infekto aŭ antaŭhistorio de kancero)
* neŭrologiaj simptomoj (kiel ŝanĝiĝo de konscio, hemiparezo, [[ataksio]], [[hemianopsio]], [[afazio]])<ref>Smetana Gw. Ĉapitro 9 "Headache“ En: Henderson MC, Tierney LM, Jr. , Smetana GW. ''The Patient History: An Evidence-Based Approach to Differential Diagnosis''. New York, NY: McGraw-Hill; 2012. </ref>
* antaŭa traŭmato
* kapdoloro pliiĝanta en intenseco
* [[edemo]] de la okula papilo

== Terapio ==

=== Sekundaraj kapdoloroj ===
Por la terapio de sekundaraj kapdoloroj necesas traktado de la baza kaŭzo. Ekzemple, persono kun meningito ricevos antibiotikojn. Persono kun cerba tumoro depende de la specifa situacio bezonas kirurgion, kemioterapion kaj/aŭ cerban radiadon.

=== Primaraj kapdoloroj ===
Pro la multeco de diversaj sindromoj ankaŭ la terapioj estas multaj.

==== Memterapio ====
El la plantaj substancoj, plej bone konata kaj kun efiko per esploroj pruvita estas la oleo de [[mento]]. Oni povas apliki ĝin ekstere per guteto al la tempioj. Ĝi estas uzebla ekde la aĝo de 6 jaroj kaj ankaŭ dum gravedeco.

Inter la industrie produktitaj substancoj la ne-steroidaj antireŭmiloj (NSAR) estas la plej taŭgaj. Plej konataj estas acetilsalicila acido (aspirino, ASS), paracetamolo kaj ibuprofeno. Tamen indas la konsilo de kuracisto por eviti reciprokajn influadojn kun aliaj medikamentoj, kaj krome oni devas atenti ne tro ofte preni la medikamenton por eviti la permedikamentan kapdoloron.

==== Migreno ====
La kapdoloro de migreno povas esti tre forta kaj la atako daŭras 4 ĝis 72 horojn, pro tio pacientoj kun migreno dum la atako ofte bezonas medikamenton. Farmaciaĵoj por helpi kontraŭ komenciĝanta aŭ jam estanta atako apartenas ĉefe al du grupoj: ne-steroidaj antireŭmiloj, ofte kombinitaj kun kontraŭvomigiloj, kaj la tielnomataj triptanoj.

Depende de la ofteco de migrenoatakoj, kelkaj homoj bezonas krome preventilon. Por profilakto estas uzataj beta-blokilojn, flunaricino (calcio-antagonisto) kaj pluraj kontraŭepilepsiaj medikamentoj. Nova grupo de preventaj medikamentoj oficiale aprobanta unue en 2018 efikas laŭ la signalvojo de CGRP (angle: calcitonine-gene-related peptide, peptido rilatanta al la kalcitonino-geno).

Krome la ofteco de migreno povas esti plibonigita per vivstilŝanĝoj, kiel regula dormado, evito de certaj ekigaj substancoj en la manĝaĵo, eltenaj sportoj, apliko de progresa muskolmalstreĉado laŭ Jacobson, kaj aliaj.<ref name=":2" />

==== Tensia kapdoloro ====
Ankaŭ kontraŭ la estantaj atakoj de tensia kapdoloro oni povas uzi ne-steroidajn antireŭmilojn; ili kutime sufiĉas por forigi la doloron. La intenseco de la doloro ĉe tensia kapdoloro tamen kutime ne estas tre forta, pro tio ofte ankaŭ sufiĉas, se oni povas iom resti kaj malstreĉiĝi.

Se la tensia kapdoloro oftas pli ol 10 tagoj dum ĉiu monato por pli ol 3 monatoj, tiam utilas preventilo. Por profilakto estas rekomendataj la triciklaj kontraŭdeprimiloj (amitriptilino, doksepino) aŭ mirtazapino.<ref name=":2" />

==== Seria kapdoloro ====
La plej efika terapio kontraŭ akuta atako de seria kapdoloro estas la enspirado de 100% [[oksigeno]] dum 15-20 minutoj. Alternativo estas la triptanoj.

Por fini la serion la ĉefe rekomendataj medikamentoj estas verapamilo aŭ [[litio]]. Aliaj medikamentoj kiel kontraŭepilepsiaj medikamentoj povas esti uzataj, se la unua ne efikas.

== Infanoj ==
Ĝenerale, infanoj povas suferi de la samaj specoj de kapdoloroj kiel plenkreskuloj, sed la ofteco estas iom malsama kaj la simptomoj ĉe infanoj ankaŭ povas varii. La diagnoza aliro al kapdoloro ĉe infanoj estas simila al tiu ĉe plenkreskuloj. Tamen, junaj infanoj eble ne povas bone priskribi kaj difini sian doloron.<ref>Rothner, AD (Jun 1995). "The evaluation of headaches in children and adolescents.". ''Seminars in pediatric neurology '''''2 '''(2): 109-18. COI: 10.1016/s1071-9091 (05) 80021-x. <nowiki>PMID 9422238</nowiki>. </ref>


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==

Kiel registrite je 10:14, 22 apr. 2019

Kapdoloro estas doloro en iu ajn regiono de la kapo aŭ nuko. Ĝi povas esti simptomo de pluraj malsanoj. La medicina faktermino estas cefalgio (el la greka: κεφαλων (kefalon) „kapo“ kaj αλγος (algos) „doloro“).

Cerba histo mem ne estas sentema; sed multaj aliaj organoj kaj regionoj de la kapo posedas ricevantojn por transdoni dolorsenton. Origino de la doloroj povas esti ekzemple la periosto de la kranio, muskoloj, nervoj, arterioj kaj vejnoj, okuloj, oreloj kaj sinusoj. Ekzistas kelkaj malsamaj klasifiksistemoj por kapdoloroj. La plej vaste agnoskita sistemo estas tiu de la Internacia Asocio pri Kapdoloroj (International Headache Society). Kapdoloro estas nespecifa simptomo, kio signifas, ke ĝi havas multajn eblajn kialojn.

Kapdoloroj apartenas al tiuj simptomoj, kiuj tre oftas. Oni kutime povas kuraci simplan kapdoloron kun senpreskriba analgezio kiel aspirino, paracetamolo, ibuprofeno. Tamen, iuj kapdoloroj devigas alian taŭgan kuracadon.

Epidemiologio

Ĉirkaŭ 64-77% el la homoj havas kapdoloron dum iu momento en siaj vivoj. Dum ĉiu jaro, averaĝe, 46-53% de homoj havas kapdolorojn.[1] [2]La plej multaj el tiuj kapdoloroj ne estas danĝeraj. Nur ĉirkaŭ 1-5% el la homoj irantaj al la urĝejo pro kapdoloroj havas iun gravan malsanon.

Pli ol 90% de kapdoloroj estas primaraj kapdoloroj.[3] La plej ofta tipo el tiuj primaraj kapdoloroj estas la tensia kapdoloro.[1] La plejmulto de homoj kun tensia kapdoloro havas "epizodan" kapdoloron, kiu aperas dum kelkaj horoj kaj poste malaperas. Nur 3,3% de plenkreskuloj havas t.n. kronikajn tensiajn kapdolorojn, kun kapdoloroj aperantaj dum pli ol 15 tagoj en monato.

Ĉirkaŭ 12-18% de homoj en la mondo havas migrenon.[1] Pli da virinoj ol viroj suferas de migreno (en Eŭropo kaj Nordameriko, 5-9% de viroj spertas migrenon, rilate al la elcentaĵo de 12-25% inter virinoj).

Seria kapdoloro (angle: cluster headache) estas relative rara. Ĝi koncernas nur 1-3 el 1000 homoj en la mondo. Seria kapdoloro estas proksimume trifoje pli ofta ĉe viroj ol virinoj.

Kaŭzoj

Ekzistas pli ol 200 difinitaj specoj de kapdoloroj. Kelkaj estas sendanĝeraj kaj aliaj estas vivminacaj. La kuracista decido, ĉu kromaj testoj necesas, kaj kiu terapio estas la plej efika, baziĝas sur la detala priskribo de la kapdoloro kaj la rezultoj dum neŭrologia ekzameno.

Primaraj kaj sekundaraj kapdoloroj

Kapdoloroj estas ĝenerale klasifikitaj kiel "primaraj" aŭ "sekundaraj". Primaraj kapdoloroj estas sendanĝeraj, ripetiĝantaj kapdoloroj ne kaŭzitaj de iu organa malsano aŭ strukturaj problemoj. Oni povus diri, ke la kapdoloro mem estas la malsano. Ekzemple, migreno estas speco de primara kapdoloro. Kvankam primaraj kapdoloroj povas kaŭzi fortan doloron kaj malbonigi la ĉiutagan vivon, ili ne estas danĝeraj. Sekundaraj kapdoloroj ekestas subaze de iu malsano, kiel infekto, kapvundo, vaskulaj malsanoj, cerbsangado aŭ tumoroj. Depende de tiu specifa kaŭzo ili povas esti aŭ danĝeraj aŭ sendanĝeraj. Certaj atentigaj simptomoj, la tielnomataj „ruĝaj flagoj“, indikas, ĉu kapdoloro povas esti danĝera: ekzemple se ĝi estas akompanata de neŭrologiaj simptomoj kiel ŝanĝiĝo de la konscio, malforto de membroj, problemoj kun ekvilibro, perturboj de vidkapablo.

Primaraj kapdoloroj

90% el ĉiuj kapdoloroj apartenas al la primaraj kapdoloroj. Tiuj kutime aperas la unuan fojon en vivo, kiam homoj aĝas inter 20 kaj 40 jarojn. La plej oftaj specoj de primaraj kapdoloroj estas migreno kaj tensiaj kapdoloroj.[4] Ili havas malsamajn karakterizaĵojn. Migreno tipe prezentiĝas kun pulsa, mez-forta aŭ forta doloro, ofte (sed ne nepre) unuflanke de la kapo, kaj estas akompanata de naŭzo, fotofobio (trosentemo al lumo) aŭ fonofobio (trosentemo al sono). Tensiaj kapdoloroj kutime prezentiĝas kun ne-pulsanta premo tutkapa, kvazaŭ tro mallarĝa bendo konstriktus la kapon. Ĝi kutime ne estas akompanata de kromaj simptomoj aliaj ol eventuale iomete da naŭzo.[5] Aliaj pli raraj specoj de primaraj kapdoloroj inkludas[6]:

  • Kapdoloroj kun aŭtonoma afekcio de la triĝemela nervo
    • seria kapdoloro: epizodoj de 15-180 minutoj de fortega doloro, ĉiam unuflanka kaj sur la sama flanko de la kapo, kutime ĉirkaŭ (aŭ „malantaŭ“) unu okulo, akompanata de aŭtonomaj simptomoj (larmado, ruĝa okulo, nazŝtopiĝo, ŝvitado sur la sama flanko de la vizaĝo). Ĝi okazas ĉiutage dum pluraj tagoj sinsekvaj, kaj ĉiam dum la pli-malpli sama horo.
    • SUNCT-sindromo (el la angla: „Shortlasting, unilateral neuralgiforme headache attacks with conjunctival injection and tearing“, t.e. mallongdaŭraj, unuflankaj, neuralgiecaj atakoj de kapdoloro akompanata de konjunktiva ruĝiĝo kaj larmado): la simptomoj similas al tiu de la seria kapdoloro, sed estas multe pli mallongdaŭraj. La SUNCT-sindromo estas tre rara kaj preskaŭ nur trafas virojn (rilato virinoj: viroj estas 1:17).
    • kronika paroksisma hemikranio: la simptomoj similas al tiuj de la seria kapdoloro, sed la atakoj daŭras nur 2 ĝis 30 minutojn. La plej taŭga medikamento estas indometacino.
    • hemikranio kontinua: unuflanka kapdoloro restanta dum horoj aŭ eĉ tagoj. Hemikranio kontinua povas esti mildigita per indometacino.
  • neŭralgio de la triĝemela nervo: fulmrapide akriĝanta, mallongdaŭra doloro de unu flanko la vizaĝo. Koncernas regionon ennervigitan de unu el la tri branĉoj de la triĝemela nervo kaj ne ŝanĝas la lokon. La neŭralgio de la triĝemela nervo tamen povas ankaŭ esti sekundara, se ekzistas lezo ĉirkaŭ la triĝemela nervo kiel tumoro kaj aliaj, aŭ en la regiono de la cerba trunko ekzemple pro multloka sklerozo.
  • primara ponarda (glacipioĉeta) kapdoloro: ripetiĝantaj epizodoj de ege forta doloro kiel "trafita de glacipioĉeto" dum 1 sekundo ĝis pluraj minutoj sen aŭtonomaj simptomoj (kiel larmado, ruĝa okulo, nazŝtopiĝo). Tiuj kapdoloroj povas esti traktitaj per indometacino.
  • primara tuskapdoloro: komenciĝas subite ĝis minutojn post tusado, ridado, ternado k.s. kaj daŭras dum sekundoj ĝis 30 minutoj. Gravaj malsanoj (vidu la atentigilojn por sekundaraj kapdoloroj) devas esti forigitaj kiel ebla kaŭzo, antaŭ ol la diagnozo de "benigna" primara tuskapdoloro povas esti metita.
  • primara fortostreĉa kapdoloro: pulsa kapdoloro, kiu komenciĝas dum aŭ post sporta aktivado, daŭrante dum 5 minutoj ĝis 48 horoj. La mekanismo malantaŭ tiuj kapdoloroj estas neklara, eventuale streĉo kaŭzas dilaton de vejnoj en la kapo. Tiujn kapdolorojn oni povas eviti, se oni nur iom post iom pligrandigas la fortostreĉon. Ili povas esti traktataj kun medikamentoj kiel ekzemple indometacino.
  • primara dumseksuma kapdoloro: obtuza doloro komenciĝanta en kapo kaj nuko dum seksa agado, kiu malpliboniĝas dum orgasmo. Ĉar kapdoloroj, kiuj komenciĝas dum orgasmo, povas ŝuldiĝi al subaraknoida hemoragio, oni nepre forigu tiujn gravajn kaŭzojn, kiam ili aperas la unuan fojon. Farmaciaĵoj kiel ekzemple propranololo kaj diltiazemo povas esti helpaj.
  • dumdorma kapdoloro (angle: hypnic headache): mezforta tutkapa doloro, kiu komenciĝas kelkajn horojn post emdormiĝo kaj daŭras 15-240 minutojn. La kapdoloro povas ripetiĝi plurajn fojojn dum nokto. Dumdorma kapdoloro aperas kutime ĉe virinoj ĉirkaŭ la 60a vivjaro. Ĝi plibonigeblas per kafeinolitio.
  • kapdoloro pro malvarmo („proglaciaĵa kapdoloro“, angle: icecream-headache)
  • tondrobata kapdoloro
  • monerforma kapdoloro

Sekundaraj kapdoloroj

Kapdoloroj povas esti kaŭzataj de perturboj de la kapaj aŭ nukaj organoj. Kelkaj el tiuj ne estas danĝeraj, kiel ekzemple cervikogena kapdoloro (doloro ekestiĝanta de la nukaj muskoloj), aliaj estas vivminacaj. Permedikamenta kapdoloro povas ekesti pro troa uzo de kontraŭdoloraj piloloj kiel triptanoj, opioidoj aŭ ne-steroidaj antireŭmiloj (NSAR), paradokse kaŭzantaj plimalbonigadon de kapdoloroj.

Pliaj tipoj de sekundaraj kapdoloroj estas[6]:

  • posttraŭmata kapdoloro: oni distingas inter akuta kapdoloro tuj post la traŭmato kaj daŭra kapdoloro, kiu povas persisti dum semajnoj kaj jaroj post la traŭmato. Akcidentoj, el kiuj povas postsekvi posttraŭmata kapdoloro estas krania kontuzo, kraniotomio (operacio de la kapo kun forpreno de parto de la osto) distordo de la kola vertebraro.
  • kapdoloro pro ne-infektaj inflamoj: Kelkaj aŭtoimunaj malsanoj kiel sarkoidozo povas trafi ankaŭ la meningojn aŭ vaskulojn kaj tiel kaŭzi dolorojn. Ofta malsano inter ili estas la tempia arteriito: inflama malsano de la muroj de mezgrandaj arteriaj ĉe maljunuloj (averaĝa aĝo 70 jaroj) kun febro, kapdoloro, dolorigaj tempioj kaj ne palpebla pulso en la tempiaj arterioj. Ĝi estas relative ofte ligita kun reŭmatisma polimialgia.
  • meningito: infekto de la meningoj kiu prezentiĝas kun febro kaj meningismo
  • kapdoloro pro malsanoj de aliaj partoj de la kapo: sinusito, otito aŭ inflamo de la dentoj k.a. povas kaŭzi kapdolorojn, same kiel kelkaj malsanoj de la okuloj, ekzemple la akuta glaŭkomo kun fermita angulo (altigita premo en la okulglobo): kapdoloro kiu komenciĝas per okuldoloro, nebuleca vidaĵo, akompanata de naŭzo kaj vomemo. Dum kuracista ekzameno, la persono havos ruĝan okulon kaj ne-adapteblan, meze larĝan pupilon.
  • kapdoloro kaŭzata de vaskula problemo de cerbo aŭ nuko: Al tiu grupo apartenas kelkaj de la plej danĝeraj formoj, kiel kapdoloro pro subaraknoida hemoragio (akuta, severa kapdoloro, rigida kolo sen febro), pro aliaj sangadoj ene de la kranio (enkrania hemoragio), pro krevita aneŭrismo, arteriovejna misformiĝo.
  • kapdoloro pro tro alta aŭ tro malalta premo de la cerbospina likvo: tro malalta premo de la cerbospina likvo povas esti postsekvo de likvopunkcio aŭ povas ekesti spontane. Tro alta premo povas esti kromefiko de toksa, metabola aŭ hormona perturbo de la korpo, sed ankaŭ povas aperi kiel cerba pseŭtdotumoro (benigna enkrania hipertensio).
  • kapdoloro pro cerba tumoro: obtuza, kutime ne tre forta kapdoloro, malboniĝanta pro fortostreĉo aŭ ŝanĝo en pozicio, eventuale akompanata per naŭzo kaj vomado kaj problemoj de la vidkapablo.
  • Kapdoloro ekigita de iu substanco aŭ pro la manko de iu substanco: ĉiujtagaj substancoj kiel glutamato en manĝaĵoj, histamino, sed ankaŭ drogoj kiel alkoholo, kokaino aŭ medikamentoj (ekzemple nitratoj, kiuj altigas la kvanton de nitritoksido) povas kaŭzi kapdolorojn. Se oni regule trinkis kafeinhavajn trinkaĵojn kaj subite detenas sin de tio, ankaŭ ĝi povas rezultigi kapdolorojn.

Diagnozo

Por bone distingi la pli ol 200 diversaj formoj de kapdoloroj, la kuracisto devas unue detale pridemandi la pacienton. Al la anamnezo de kapdoloroj apartenas la demandoj pri ofteco, daŭro, karakterizaĵoj, loko kaj intenseco de la doloro. Krome gravas ekscii akompanantajn simptomojn, faktorojn kiuj povas provoki aŭ plibonigi la ekeston, kaj ekhavi ĝeneralajn informojn pri la vivstilo same kiel pri la uzo de medikamentoj, drogoj, alkoholo kaj tiel plu.

Dua paŝo estas korpa kaj neŭrologia ekzamenado por malkovri eventualajn aliajn simptomojn kaj signojn, kiujn la paciento mem eble ankoraŭ ne rimarkis. La plejmulto de la kapdoloroj povas jam esti diagnozataj post tiuj du paŝoj.

Se ekzistas duboj, la kuracisto devas decidi ĉu kromaj ekzamenoj necesas:

Atentigaj simptomoj („Ruĝaj flagoj“)

Distingi inter malalt-riskaj, benignaj kapdoloroj kaj la danĝeraj kapdoloroj povas esti defie, ĉar la simptomoj ofte estas similaj.[7] Kapdoloroj, kiuj estas eventuale danĝeraj, postulas pliajn laboratoriajn testojn kaj cerban bildigon por diagnozi.

La Amerika Kolegio por Kuracistoj por urĝaj kazoj (American College of Emergency Physicians) publikigis jenajn kriteriojn por malalt-riskaj kapdoloroj [8]:

  • aĝo de paciento pli juna ol 30 jaroj
  • ecoj karakterizaj por primara kapdoloro
  • antaŭhistorio de simila kapdoloro
  • neniu ŝanĝo de ties karakterizaĵoj
  • neniuj nenormalaj rezultoj dum neŭrologia ekzameno
  • neniuj altriskaj kromaj malsanoj (kiel ekzemple HIV)

Kelkaj karakterizaĵoj igas pli verŝajne, ke la kapdoloro ŝuldiĝas al eble danĝeraj sekundaraj kialoj, kiuj povas esti vivminacaj aŭ kaŭzi longperspektivan difekton. „Ruĝaj flagoj“, do atentigaj cirkonstancoj, kiuj devas pensigi la kuraciston pri eventuale danĝeraj sekundaraj kaŭzoj, estas aliflanke:

  • subita komenco
  • aĝo de paciento pli alta ol 40 jaroj
  • krome febro aŭ malplipeziĝo
  • kroma grava malsano (kiel HIV-infekto aŭ antaŭhistorio de kancero)
  • neŭrologiaj simptomoj (kiel ŝanĝiĝo de konscio, hemiparezo, ataksio, hemianopsio, afazio)[9]
  • antaŭa traŭmato
  • kapdoloro pliiĝanta en intenseco
  • edemo de la okula papilo

Terapio

Sekundaraj kapdoloroj

Por la terapio de sekundaraj kapdoloroj necesas traktado de la baza kaŭzo. Ekzemple, persono kun meningito ricevos antibiotikojn. Persono kun cerba tumoro depende de la specifa situacio bezonas kirurgion, kemioterapion kaj/aŭ cerban radiadon.

Primaraj kapdoloroj

Pro la multeco de diversaj sindromoj ankaŭ la terapioj estas multaj.

Memterapio

El la plantaj substancoj, plej bone konata kaj kun efiko per esploroj pruvita estas la oleo de mento. Oni povas apliki ĝin ekstere per guteto al la tempioj. Ĝi estas uzebla ekde la aĝo de 6 jaroj kaj ankaŭ dum gravedeco.

Inter la industrie produktitaj substancoj la ne-steroidaj antireŭmiloj (NSAR) estas la plej taŭgaj. Plej konataj estas acetilsalicila acido (aspirino, ASS), paracetamolo kaj ibuprofeno. Tamen indas la konsilo de kuracisto por eviti reciprokajn influadojn kun aliaj medikamentoj, kaj krome oni devas atenti ne tro ofte preni la medikamenton por eviti la permedikamentan kapdoloron.

Migreno

La kapdoloro de migreno povas esti tre forta kaj la atako daŭras 4 ĝis 72 horojn, pro tio pacientoj kun migreno dum la atako ofte bezonas medikamenton. Farmaciaĵoj por helpi kontraŭ komenciĝanta aŭ jam estanta atako apartenas ĉefe al du grupoj: ne-steroidaj antireŭmiloj, ofte kombinitaj kun kontraŭvomigiloj, kaj la tielnomataj triptanoj.

Depende de la ofteco de migrenoatakoj, kelkaj homoj bezonas krome preventilon. Por profilakto estas uzataj beta-blokilojn, flunaricino (calcio-antagonisto) kaj pluraj kontraŭepilepsiaj medikamentoj. Nova grupo de preventaj medikamentoj oficiale aprobanta unue en 2018 efikas laŭ la signalvojo de CGRP (angle: calcitonine-gene-related peptide, peptido rilatanta al la kalcitonino-geno).

Krome la ofteco de migreno povas esti plibonigita per vivstilŝanĝoj, kiel regula dormado, evito de certaj ekigaj substancoj en la manĝaĵo, eltenaj sportoj, apliko de progresa muskolmalstreĉado laŭ Jacobson, kaj aliaj.[5]

Tensia kapdoloro

Ankaŭ kontraŭ la estantaj atakoj de tensia kapdoloro oni povas uzi ne-steroidajn antireŭmilojn; ili kutime sufiĉas por forigi la doloron. La intenseco de la doloro ĉe tensia kapdoloro tamen kutime ne estas tre forta, pro tio ofte ankaŭ sufiĉas, se oni povas iom resti kaj malstreĉiĝi.

Se la tensia kapdoloro oftas pli ol 10 tagoj dum ĉiu monato por pli ol 3 monatoj, tiam utilas preventilo. Por profilakto estas rekomendataj la triciklaj kontraŭdeprimiloj (amitriptilino, doksepino) aŭ mirtazapino.[5]

Seria kapdoloro

La plej efika terapio kontraŭ akuta atako de seria kapdoloro estas la enspirado de 100% oksigeno dum 15-20 minutoj. Alternativo estas la triptanoj.

Por fini la serion la ĉefe rekomendataj medikamentoj estas verapamilo aŭ litio. Aliaj medikamentoj kiel kontraŭepilepsiaj medikamentoj povas esti uzataj, se la unua ne efikas.

Infanoj

Ĝenerale, infanoj povas suferi de la samaj specoj de kapdoloroj kiel plenkreskuloj, sed la ofteco estas iom malsama kaj la simptomoj ĉe infanoj ankaŭ povas varii. La diagnoza aliro al kapdoloro ĉe infanoj estas simila al tiu ĉe plenkreskuloj. Tamen, junaj infanoj eble ne povas bone priskribi kaj difini sian doloron.[10]

Vidu ankaŭ


  1. 1,0 1,1 1,2 Stovner, LJ; Andree, C (2010) "Prevalence of headache in Europe: A review for the Eurolight project." Journal of Headache Pain. 11(4): 289-299. doi:10.1007/s10194-010-0217-0 PMC 2917556 PMID 20473702
  2. Manzoni, GC; Stovner, LJ, J (2010). " Epidemiology of headache". Handbook of Clinical Neurology. Handbook of clinical neurology. 97: 3-22. COI: 10.1016/s0072-9752 (10) 97001-2. PMID 20816407.
  3. Kunkel, Robert S. (2010-08-01 ). " Headache ". Disease Management Project: Publications. Cleveland Clinic .
  4. Clinch C. Ĉapitro 28. Evaluation & Management of Headache - CURRENT Diagnosis & Treatment in Family Medicine, Third Edition (Lange Current Series): Jeannette E. South-Paul, Samuel C. Matheny, Evelyn L. Lewis. McGraw-Hill. 2011. ISBN 9780071624367
  5. 5,0 5,1 5,2 Hufschmidt, A. & Lücking, C. H. (eld.) Ĉapitro 2.25 Kopf- und Gesichtsschmerzen. Neurologie Compact, Georg Thieme-eldonejo, Stuttgart/New York. 2006
  6. 6,0 6,1 https://www.ihs-klassifikation.de/de/
  7. Abrams, Bm (2013). " Faktoroj kiuj kaŭzas konzernon ". Med Clin N-Am 97 (2): 225-242. COI: 10.1016/j.mcna.2012.11.002. PMID 23419623.
  8. American College of Emergency Physicians (2002). „Clinical policy: critical issues in the evaluation and management of patients presenting to the sukurejo with acute headache". Ann Emerg Med 39 (1 ): 108-122 . doi : 10.1067/mem.2002.120125.
  9. Smetana Gw. Ĉapitro 9 "Headache“ En: Henderson MC, Tierney LM, Jr. , Smetana GW. The Patient History: An Evidence-Based Approach to Differential Diagnosis. New York, NY: McGraw-Hill; 2012.
  10. Rothner, AD (Jun 1995). "The evaluation of headaches in children and adolescents.". Seminars in pediatric neurology 2 (2): 109-18. COI: 10.1016/s1071-9091 (05) 80021-x. PMID 9422238.