Koncentrejo Dachau: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kozyra (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kozyra (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 31: | Linio 31: | ||
[[Dosiero:Jan Kowalski-arcybiskup (1926-27).jpg|eta|150px|maldekstra|La kristana [[mariavitismo|mariavita]] arĥiepiskopo d-ro [[Johano Mario Miĥaelo Kowalski]] aŭ [[Maria Michał Kowalski]], [[Martiro]] kaj Doktoro de la Eklezio; [[esperantisto]] mortigita la 26an de majo 1942 en la Koncentrejo Dachau]] |
[[Dosiero:Jan Kowalski-arcybiskup (1926-27).jpg|eta|150px|maldekstra|La kristana [[mariavitismo|mariavita]] arĥiepiskopo d-ro [[Johano Mario Miĥaelo Kowalski]] aŭ [[Maria Michał Kowalski]], [[Martiro]] kaj Doktoro de la Eklezio; [[esperantisto]] mortigita la 26an de majo 1942 en la Koncentrejo Dachau]] |
||
* Pola kristana episkopo-esperantisto, [[Johano Mario Miĥaelo Kowalski]], aŭ [[Maria Michał Kowalski]] tamen la ĝusta nomo estis: Jan Kowalski (naskiĝis la {{daton|25|decembro|1871}}, mortis la 26-an de majo [[1942]] en |
* Pola kristana episkopo-esperantisto, [[Johano Mario Miĥaelo Kowalski]], aŭ [[Maria Michał Kowalski]] tamen la ĝusta nomo estis: Jan Kowalski (naskiĝis la {{daton|25|decembro|1871}}, mortis la 26-an de majo [[1942]] en '''NS-Kötungsanstalt Hartheim''' / en la germana koncentrejo [[Koncentrejo Dachau|Dachau]]) estis [[arĥiepiskopo]], ĉefulo de la [[mariavitismo|kristana mariavita religio]], loĝis en [[Płock]], [[Pollando]]. |
||
Laŭ lia ordono ĉiuj mariavitaj pastroj devas posedi [[Esperanto]]n kaj en ĉiuj mariavitaj lernejoj Esperanto estas instruata. Postmorte nomita la Santo Subito (Tuja [[Sanktulo]]) kaj estas la '''[[Martiro]] kaj Doktoro de la Eklezio''', plu legu en [[Mariavitismo]]. |
Laŭ lia ordono ĉiuj mariavitaj pastroj devas posedi [[Esperanto]]n kaj en ĉiuj mariavitaj lernejoj Esperanto estas instruata. Postmorte nomita la Santo Subito (Tuja [[Sanktulo]]) kaj estas la '''[[Martiro]] kaj Doktoro de la Eklezio''', plu legu en [[Mariavitismo]]. |
Kiel registrite je 13:21, 30 apr. 2019
La koncentrejo Dachau [DAĥaŭ] - germane Konzentrationslager Dachau, mallonge KZ Dachau, ekzistis inter la 22-a de marto 1933 ĝis la liberiĝo de la tie malliberigitoj fare de la 7-a, "eŭropa", unuego de la usona armeo la 29-an de aprilo 1945. La nazia reĝimo de Adolf Hitler ĝin starigis jam malmultajn semajnojn post akaparo de la potenco en Germanio. Estis la unua seninterrope aktiva nazia koncentrejo kaj tial iĝis unu el la plej konataj koncentrejoj de la diktatura reĝimo.
Per sia aktiva periodo de pli ol 12 jaroj ĝi funkciis pli ol duoble longan tempon ol la plej multaj pli postaj naziaj koncentrejoj.
La instalaĵo situis proksimume 20 kilometrojn nordokcidente de Munkeno. Unue ĝi servis al malliberigo de politikaj kontraŭuloj de la nazia sistemo. Heinrich Himmler, en 1933 la Reichsführer SS kaj policestro de Munkeno, ordonis ĝian konstruon oriente de la urbo Dachau sur la areo de eksa municia fabrikejo.
Post la disbato de la konkurenca nazia organizaĵo SA en 1934 kadre de la nokto de la longaj tranĉiloj, Himmler planis pligrandigon de la koncentrejo. En 1937 komencis la pligrandigaj konstrulaboroj. La organiza strukturo estis modelo por multaj aliaj pli postaj naziaj koncentrejoj. La reĝimo prezentis ĝin kiel "modelan koncentrejon", ekzemple per plibeligitaj fotoj.
En la koncentrejo edukiĝis kaj trejniĝis la gardistoj kaj funkciigistoj de pli postaj amasmurdaj koncentrejoj. La koncentrejo Dachau mem ne estis ekstermejo, kvankam en neniu alia nazia koncentrejo neniom da homoj murdiĝis individue pro politikaj motivoj.
Post la pogromoj de novembro 1938 pli kaj pli malliberiĝis ankaŭ judoj kaj aliaj persekutitoj, kaj post la komenciĝo de la Dua Mondmilito aldoniĝis homoj el la nazie okupitaj regionoj de orienta Eŭropo. Kiel "modela koncentrejo" la ejo estis la unua loko en Nazia Germanio, en kiu SS-komandisto estis la sola decidanto kaj ĉiu ĝenerala juro ne validis: kreiĝis "ŝtato en ŝtato", en kiu arbitre kaj sen ajna atento de homaj rajtoj aŭ naciaj leĝoj malliberiĝis, persekutiĝis kaj murdiĝis homoj.
El la sume almenaŭ 200 000 malliberigitoj en Dachau surloke mortis proksimume 41 500.[1] Multaj pliaj tamen fortransportiĝis al la ekstermejoj kaj tie mortis.
Esperantistoj mortigitaj en Koncentrejo Dachau
- Pola kristana episkopo-esperantisto, Johano Mario Miĥaelo Kowalski, aŭ Maria Michał Kowalski tamen la ĝusta nomo estis: Jan Kowalski (naskiĝis la 25-an de decembro 1871, mortis la 26-an de majo 1942 en NS-Kötungsanstalt Hartheim / en la germana koncentrejo Dachau) estis arĥiepiskopo, ĉefulo de la kristana mariavita religio, loĝis en Płock, Pollando.
Laŭ lia ordono ĉiuj mariavitaj pastroj devas posedi Esperanton kaj en ĉiuj mariavitaj lernejoj Esperanto estas instruata. Postmorte nomita la Santo Subito (Tuja Sanktulo) kaj estas la Martiro kaj Doktoro de la Eklezio, plu legu en Mariavitismo.