WikiTrans: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo
Linio 92: Linio 92:
Simila al projekto WikiTrans estas projekto [[Wikilingue]] (Wikilingue.com Beta, 2010) kiu proponas kolekton da vikipediaj artikoloj aŭtomate tradukitaj de kelkaj iberiaj lingvoj kaj el la franca al la samaj kaj al Esperanto. '
Simila al projekto WikiTrans estas projekto [[Wikilingue]] (Wikilingue.com Beta, 2010) kiu proponas kolekton da vikipediaj artikoloj aŭtomate tradukitaj de kelkaj iberiaj lingvoj kaj el la franca al la samaj kaj al Esperanto. '


== References ==
== Referencoj ==
<references/>
<references/>



Kiel registrite je 22:07, 7 maj. 2019

Logobildo de la firmao Gramtrans

WikiTrans provizas Esperanto-tradukon de la anglalingva Vikipedio. Ĝi estas scienca kaj aplikaĵa projekto de la dana lingvoteknologia firmao GrammarSoft ApS, gvidata de la komputillingvisto Eckhard Bick, kunlabore kun Universitato de Suda Danio (Syddansk Universitet). La ĉefa celo de la projekto estas permesi trans-lingvan uzadon de Vikipedio-artikoloj, pere de paralela tradukita retejo.[1]

Unuavice la ideo estas oferti aliron al la plej granda Vikipedio de ĉiuj - la angla, kun pli ol 4 milionoj da artikoloj - en Esperanto kaj la dana. Kvankam ambaŭ lingvoj estas inter la pli grandaj Vikipedioj, iliaj po ~ 170.000 artikoloj konsistigas nur modestan kolekton kompare al kio haveblas en la angla. Krome, la individuaj artikoloj estas ofte multe pli malgrandaj ol iliaj anglaj analogoj, malpli dense fontigitaj aŭ simple t.n. ĝermoj.

Maŝintradukado

La tradukoj de WikiTrans tradukoj estas altkvalitaj maŝintradukoj, uzantaj regul-bazitan sistemon, GramTrans, kiu kombinas profundan lingvistikan analizon (Constraint Grammar) kun grandaj vortaroj kaj kuntekstdependaj tradukreguloj. Entute la sistemo uzas 6000 analizajn regulojn, dekojn da miloj da semantikaj reguloj, kaj grandegaj vortaroj por analizo kaj traduko, aparte por ĉiu traktata lingvo.[2] La esperanta tradukvortaro, ekzemple, enhavas 210.000 kapvortojn, multaj el ili kun pluraj eblaj tradukoj, laŭ kunteksto. Eblas konsulti kaj influi la vortaron en speciala vortaro-interfaco (xl.wikitrans.net/), kie ankaŭ eblas kontroli proponitajn tradukojn por pliaj 400.000 anglaj vortkunmetoj.

Kaj la daŭra evoluigo de la MT-sistemo kaj la fakto ke Vikipedio-artikoloj konstante estas aktualigataj, necesigas laborplanon kun regulaj ĝisdatigoj. Tiel novaj artikoloj tradukiĝas post apero, Ŝanĝoj en ekzistantaj artikoloj estas ĝisdatigitaj kiel eble plej rapide, kaj eĉ netuŝitaj artikoloj estas retradukitaj en intervaloj de kelkaj monatoj por eluzi teknikajn kaj lingvistikajn plibonigojn en la GramTrans-tradukilo. Nuntempe la sistemo bezonas meze 2 sekundojn por traduki anglan artikolon al Esperanto, kaj traktas 40-80.000 artikolojn ĉiutage.

WikiTrans-serĉinterfaco

En la tradukita materialo de la WikiTrans-retejo (http://epo.wikitrans.net por Esperanto), eblas paralele serĉi kaj la esperantan kaj la anglan kapvortojn. Aldone, la Lucene-bazita serĉinterfaco kapablas trovi - kaj ordigi - plentekstajn trafojn, ilustrante ilin per teksteroj. Disambiguado de plurobla kapvorto estas kromefiko de tio, kaj ne necesas plusendo-paĝoj por sekundaraj aŭ sinonimaj esprimoj, kiujn plejparte facile trovas kaj religas jam la normala serĉilo.

Historio

Post la nasko de la maŝintraduka sistemo GramTrans en 2006/2007 kaj ĝia adapto al Vikipediaj taskoj en 2009, la unua fazo de la WikiTrans-projekto okupiĝis pri la Esperanto-tradukado de la 100.000 plej ofte uzataj anglalingvaj artikoloj, kaj la unua tradukorondo kompletiĝis la 15-an de marto 2010. La dua fazo, celanta vastigi la unuan tradukrondon al 3 milionoj da artikoloj, finiĝis en decembro 2010. En 2011 la ĝemela angla-dana sistemo estis adaptita al Wikipediaj tekstoj, sed la tasko - kredeble pli malfacila ol por Esperanto - ne ankoraŭ atingis sufiĉan nivelon por oficiala lanĉo de dana WikiTrans. En 2012 la fokuso denove estis sur la esperanta WikiTrans, kaj donaco de ESF (Esperanto Studies Foundation) permesis krei multkernan plurkomputilon, kun 32 kernoj, kiu 10-obligis la antaŭan tradukrapidecon, permesante regulajn aktualigojn kaj retradukojn. WikiTrans estis prezentitaj en pluraj sciencaj forumoj, inter alie la NoDaLiDa kaj KAEST konferencoj.[3]

Reviziado de WikiTrans-artikoloj por la originala esperanta Vikipedio

Eblas revizii WikiTrans-artikolojn kaj transpreni ilin en la originalan esperantan Vikipedion. Depende de la grandeco de la artikolo, temas pri kelkminuta aŭ duonhora laboro. Simple iru al http://gramtrans.com/editor/, entajpu (aŭ enkopiu) la URL de la angla artikolo kiun vi volas traduki, elektu "English-to-Esperanto (VISL)", kaj premu "Fetch".


La revizia interfaco

Tio gvidas vin al revizia interfaco, kie vi povas kontroli, kaj se necese korekti, la aŭtomatan tradukon. Ĉiu tekstero havas 3 statojn - nova, vidita kaj kontrolita. Post tralego de iu tekstparto, uzu la kontrolbutonojn sub ĝi por ŝanĝi la statojn. Ne necesas traklaki ĉion por povi eksporti la tradukon, do se iuj partoj tre bone tradukiĝis, aŭ se temas pri listoj aŭ referencoj, povas sufiĉi simple tralegi.


Kiam kontenta, rulu al la fino de la paĝo kaj elektu "Show in Wikimedia format" (Montru en Vikiformato). La rezulto estas la kutima sintakso de vikipedia redaktopaĝo, kaj eksporteblas rekte al Vikipedio.


Nova originala artikolo

Kopiu la enhavon de tiu paĝo per CTRL-a CTRL-c, kaj enmetu ĝin (CTRL-v) en kreopaĝon de la origina Vikipedio. Vi ankaŭ povas elŝuti la kontrolitan artikolon al via komputilo por plia prilaboro, ekzemple forigo de malinteresaĵoj aŭ aldono de ekstera materialo, el propra plumo aŭ tradukita el tria lingvo.


Se vi ne jam faris tion prepare, malfermi artikolkrean paĝon en la originala esperanta Vikipedio. Simple serĉu la planitan (ankoraŭ neekzistantan) esperantan titolon en la esperanta Vikipedio, kaj elektu "Krei la paĝon xxx en ĉi tiu vikio". Uzu la kontrolilojn sube de la kreopaĝo por antaŭrigardi kaj konservi vian artikolon.


Formatigo kaj formatigokontrolo

La GramTrans Reviziilo mem rekonas ke temas pri Vikipedio-artikolo kaj muntas Vikisintakson el la reviziita traduko, uzante la <S1>...</S1>, <S2>...</S2> ktp. markojn kiujn vi vidas dum reviziado. Do nur movu, ne forigu ilin, krom se vi ankaŭ forigas la markitan enhavon. La Reviziilo ankaŭ klopodas trakti interartikolajn ligojn, ŝablonojn kaj referencojn, sed tio estas tre komplika afero, kaj povas misfunkcii, interalie kie ne ekzistas esperanta ŝablono ekvivalenta al la angla. Vi do prefere riparu aŭ forigu misfunkciantajn aŭ ne-ekzistantajn ŝablonojn kaj ligojn antaŭ ol aktivigi la tradukitan artikolon.

Plej taŭgaj artikoloj por reviziado

Principe eblas "originaligi" artikolon pri iu ajn temo, sed kun kelkaj temoj estas malpli da laboro, ĉar GramTrans jam havas pli bonan vortaron kaj gramatikon en tiu kampo, pro universitataj prioritatoj, komercaj taskoj aŭ fokuso dum evoluigo de WikiTrans. Plifaciliga faktoro ankaŭ estas se la artikolo pro sia temo estas lingvo- kaj kulturo-neŭtrala. Se enestas multa terminologio, plifacilas se ĝi uzas la internacian sciencan latin-grekan afikso-sistemon, kiu estas sufiĉe bone analizebla kaj esperantigebla ankaŭ por novaj (ekstervortaraj) vortoj. Laŭ tiuj kriterioj eblas rangigi ekzemple jenajn temojn, de plej facila al plej malfacila.

Plej facilaj:

  • Plantoj kaj bestoj
  • Geografio: Urboj, montoj, lagoj ktp.
  • Aliaj natursciencoj, ekz. medicino (sed atentu la fakan respondecon pri eventualaj terapiaj rekomendoj ktp)

Plej malfacilaj:

  • Sporto (tre multaj, variaj kaj kulturspecifaj fakterminoj ne bazitaj sur la latin-greka afiksa sistemo uzata por multaj aliaj fakterminoj)
  • Arto: Muziko, Literaturo ktp. (multaj, longaj kaj fantaziemaj titoloj, grupnomoj ktp)

Tuja dumkonekta traduko

Vivantaj ligoj

WikiTrans disponigas ĉiujn anglajn artikolojn en preta traduko, sed povas foje ekzisti ligiloj al tre novaj paĝoj ankoraŭ ne kaptitaj de la tradukripeta intervalo. En tiu kazo WikiTrans kreas vivan tradukon post kelkaj sekundoj. En plej malbonŝanca kazo, dum tia foliumado kun pluraj dumkonektaj tradukpetoj, la maŝino ne plu liveras tradukojn, konsiderante ke temas pri senpaga servo, kiu tamen kostas servilajn rimedojn.

Diferencoj inter wikitrans.net kaj tuja dumkonekta traduko

La esperanta Wikitrans.net estas fidela ne nur al la enhavo de la angla originalo, sed ankaŭ al ĝia enpaĝigo - alivorte, ĝi aspektas same. Tion eblas atingi sufiĉe fidele pere de html-traduko, kio ankaŭ estas la bazo de la komerca GramTrans-sistemo, kaj simile uzata por tradukado de formatigitaj dokumentoj ktp. Tuja dumkonekta traduko funkcias principe same, se oni tradukas ajnan alian retpaĝon, sed html-traduko ne eblas, se la celo estas krei tradukon por enoriginaligo al la "vera" Vikipedio, ĉar tiukaze necesas ekhavi la anglan wikisintakson (kiu estas tute alia afero ol html), traduki ĝin konservante ĉiujn metamarkojn, kaj fine generi esperantan wikisintakson. Tio povas krei etajn diferencojn en la traduko, kompare al html-traduko, precipe kiam la fina aspekto kreiĝas per ŝablono, kaj tute ne videblas kiel teksto por la traduksistemo. Speciala konvertoprogramo riparas kelkajn el la rezultiĝaj problemoj, sed nur se oni elektas la "VISL"-modon dum angla-esperanta tradukado de URL (kp. ekranbildon supre).

URL parametroj

URL-o ĉe jam tradukitaj artikoloj http://epo.wikitrans.net/

<Esperanta titolo>?<3litera kodo de la fontlingvo>=<Originala titolo>

URL-o ĉe dumkonekte tradukitaj paĝoj http://gramtrans.com/gt/url/result-style.php?pair=

<3litera kodo de la fontlingvo>2epo&url=
<enkodigita URL-o de la originala paĝo>

URL-o al vikikodo de dumkonekte tradukitaj paĝoj http://gramtrans.com/gt/url/mediawiki.php?pair=<lingvoparo>&lang=<projektokodo>&title=<alilingva titolo>


kie la enigendaj parametroj estas

  • pair: La farenda traduko, kutime eng2epo (=angla al Esperanto)
  • lang: la vikipedia projekto el kiu la paĝo estu tradukita ekzemple ensimple
  • title: la titolo de la tradukenda paĝo kie ĉiu spaco estu anstataŭigita de _

Aktivecoj kaj oftaj demandoj (FAQ)

Okazas aktiva kunlaboro inter esperantaj vikipediistoj kaj WikiTrans, priskribita en speciala vikipedia paĝo, Projekto Wikitrans. WikiTrans ankaŭ kaŭzis sufiĉe grandan diskuton en la ĝenerala esperanta medio, pri ebloj kaj malebloj, avantaĝoj kaj malavantaĝoj. Demandoj kaj respondoj el tiu diskuto kolektiĝis en sub-paĝo de Projekto WikiTrans, Oftaj Demandoj.

Wikilingue

Simila al projekto WikiTrans estas projekto Wikilingue (Wikilingue.com Beta, 2010) kiu proponas kolekton da vikipediaj artikoloj aŭtomate tradukitaj de kelkaj iberiaj lingvoj kaj el la franca al la samaj kaj al Esperanto. '

Referencoj

  1. Bick, Eckhard. (2010) WikiTrans: La angla Vikipedio en Esperanto. En: Modernaj teknologioj por Esperanto (KAEST 2010). pp. 28-41. Espero/E@I, Partizánske.
  2. (2007) “Dan2eng: Wide-Coverage Danish-English Machine Translation”, En: Bente Maegaard (ed.), Proceedings of Machine Translation Summit XI, Copenhagen, Denmark 14, p. 37–43. 
  3. (2011) “WikiTrans, The English Wikipedia in Esperanto. En: Proceedings of NODALIDA 2011 (Riga, Latvio)”, NEALT Proceedings Series 14, p. 8.16. 

Eksteraj ligiloj

Diskutoj pri WikiTrans

Detalajn respondojn al plej multe diskutitaj demandoj pri WikiTrans vi trovos en speciala sekcio de la WikiTrans-projektopaĝo, Projekto:WikiTrans/Oftaj_demandoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.