Parzival (artisto): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: anstataŭigas alidirektilon
Linio 57: Linio 57:


En diversaj artverkoj li alvokis diversajn malamikajn politikistojn sekvi Esperanto-kursojn sub lia mondregistaro. Alvokoj, kiuj kutime restis sen reagoj, sed la verkoj de Parzival' kaptas pli kaj pli la atenton de artokolektantoj kaj estas regule ekspoziciataj en artmuzeoj.<ref>[http://neulandmagazin.net/tag/parzival/ Artikolo pri Parzival' en Neuland Magazin (rete konsultita la 24-an de januaro 2016)]</ref> De la 10-a de novembro 2015 ĝis la 28-a de februaro 2016 ekzemple diversaj verkoj de Parzival' videblas en la artgalerio Lagerhaus en [[Sankt-Galo]].<ref>[http://www.museumimlagerhaus.ch/2015/09/02/finissage-mit-parzival/ Retejo pri la ekzspozicio de Parzival' en Lagerhaus en Sankt-Galo (konsultita la 24-an de januaro 2016)]</ref> Vidu ankaŭ Parzival' sub [[art brut (arto)]]
En diversaj artverkoj li alvokis diversajn malamikajn politikistojn sekvi Esperanto-kursojn sub lia mondregistaro. Alvokoj, kiuj kutime restis sen reagoj, sed la verkoj de Parzival' kaptas pli kaj pli la atenton de artokolektantoj kaj estas regule ekspoziciataj en artmuzeoj.<ref>[http://neulandmagazin.net/tag/parzival/ Artikolo pri Parzival' en Neuland Magazin (rete konsultita la 24-an de januaro 2016)]</ref> De la 10-a de novembro 2015 ĝis la 28-a de februaro 2016 ekzemple diversaj verkoj de Parzival' videblas en la artgalerio Lagerhaus en [[Sankt-Galo]].<ref>[http://www.museumimlagerhaus.ch/2015/09/02/finissage-mit-parzival/ Retejo pri la ekzspozicio de Parzival' en Lagerhaus en Sankt-Galo (konsultita la 24-an de januaro 2016)]</ref> Vidu ankaŭ Parzival' sub [[art brut (arto)]]

En somero 2019 Parzival' partoprenas kun Esperanto-paviliono en la skulpturo de [[Thomas Hirschhorn]] la ekspozicion por la [[Robert Walser|Robert-Walser-jaro]] sur la stacidoma plazo de [[Bielo]].


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 12:52, 9 maj. 2019

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Parzival'

Parzival' dum la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto (TTK) en La Chaux-de-Fonds
Persona informo
Aliaj nomoj Parzival'
Naskiĝo 1942
en Svislando Bazelo, Svislando
Lingvoj Esperantofrancagermana
Loĝloko Sonceboz-Sombeval
Nacieco sviso
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko
Okupo
Okupo esperantisto • mediprotektulo • pacifisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Horloĝgazeto Bonan Tagon
Aliaj aktivaĵoj Artisto, klimatosoldato, mondcivitano
vdr

Parzival'[1], kun origina nomo Serge Reverdin (naskiĝis 1942 en Bazelo, vivas nun en Sonceboz-Sombeval apud Bielo, Svislando) estas svisa artisto, mondcivitano, 'klimatosoldato' kaj esperantisto. En la 1970-aj jaroj post sonĝo li komencis sin nomi Reĝo Parzival', pseudonimo kiun li elektis laŭ la figuro de la samnoma romano de la mezepoka verkisto Wolfram von Eschenbach. Post adopto de la nomo Parzival', li rifuzas uzi sian originan civilan nomon.

Parzival' estas vaste konata en Svislando pro siaj ekstremaj vivkonceptoj kaj sia fanatika lukto por mondpaco kaj mondlingvo.

Post pluraj intervenoj ĉe la lokaj aŭtoritatoj por klarigi ke Parzival' ne reprezentas la oficialan Esperanto-movadon, la prezidanto de Esperanto-Societo Zuriko, Dietrich Michael Weidmann, instigis lin konsideri sin pli kiel ekologian artiston : vidu sub art brut (arto).

Vivkuro

Parzival' naskiĝis en burĝa familio en Bazelo kaj tie vizitis la matematikan-natursciencan gimnazion kaj poste komencis studi fizikon kaj matematikon en la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio en Zuriko. Forlasinte la altlernejon li fondis taksi-kooperativon en Bazelo.

Pacifisto

Suferante pro la malamo kaj militado en la mondo li fariĝis pacaktivulo. Li postulis ke li rajtu fari sian armeservon kiel blukaskulo por Unuiĝintaj Nacioj, sed ĉar en tiu epoko Svislando ne membris ĉe UN, tio al li estis rifuzita de la svisaj aŭtoritatoj. Kiam li dum ripetkurso de la svisa armeo blukolorigis sian kaskon, tio kondukis al konflikto kun la aŭtoritatoj kaj li estis metita al psikiatria malsanulejo.

Ekologiisto

En la 1980-aj jaroj li post disputo kun la loka elektrocentralo, kiu ne povis al li garantii ne liveri al li elektron el atomcentraloj, li komplete reziginis en sia loĝejo pri elektro kaj kreis en Bielo biciklan taksio-entreprenon.

Li dum sia vivo pro siaj ekstremaj vivkonceptoj ankaŭ plurfoje estis metita al psikiatriaj malsanulejoj kaj malliberejoj, kiam ekzemple li protestis kontraŭ la aerpolucio, damaĝante en sia urbo parkitajn aŭtomobilojn.

Ekscentrikulo

Parzival' diskonigas informojn pri la "Ambasadejo de la Suno" kaj la sidejo de la "Mondregistaro por senarmigo" pere de la kulturneŭtrala lingvo Esperanto. Sian novan hejmon, tio estas la domo de la imana niveltransira gardejo, situas apud la stacidomo en Sonceboz, kiun li heredis de siaj gepatroj,

Por emancipigi Esperanton de ĝiaj eŭropaj radikoj li proponis Esperanto-morsoalfabeton kiel universala skribo.

Per sia memfarita Espero-mono li proponas tutmondan valuton por siaj pacigaj projektoj. Parzival' ekzemple kreis sian propran Esperanto-valuton (Espero-mono) en formo de monbiletoj kies kontraŭvaloro estas unu Esperanto-leciono ĉe li. Li regule faris kursojn pri monfarado. (ref ?)

Esperantisto kaj mondcivitano

En psikiatria hospitalo li konatiĝis kun Esperanto kaj kun la Bahaa Kredo. Ekde tiam li entreprenis sennombrajn aktivecojn.

En 1975 li bicikladis tra 12 landoj ĝis Abiĝano en Afriko, kune kun la mondfama mondcivitano Garry Davis, uzante ne-oficialan mondcivitanan pasporton de la World Authority Service de Garry Davis kiu estas malofte akceptata de naciaj institucioj kiel vojaĝodokumento.

Rilatoj kun la oficiala Esperanto-movado

Per siaj aktivecoj rilate al Esperanto Parzival' regule alvenis al konflikto kun la oficiala Esperanto-movado, ĉar evidente ĵurnalistoj donis multe da atento al la foje tre malkutimaj aktivecoj de Parzival' kaj precipe en la regiono de lia loĝurbo Bielo la percepto de Esperanto estis la percepto de Parzival'. Tial la respondeculoj de la oficiala Esperanto-movado ofte kun zorgo observis la aktivecojn de Parizival kaj plurfoje devis interveni ĉe la aŭtoritatoj por klarigi, ke Parzival' ne reprezentas la oficialan Esperanto-movadon. En tiu konflikto alian vojon serĉis la prezidanto de Esperanto-Societo Zuriko, Dietrich Michael Weidmann, kiu ĉiam konsideris Parzival' kiel artiston kaj instigis lin konsideri sin mem kiel ekologian artiston (-> art brut (arto).

Diversaj memdonitaj titoloj

Parzival' dum sia aktiveco donis al si mem la plej diversajn titolojn. Certe plej vaste konata li estas kiel Reĝo Parzival', sed ankaŭ kiel Kapitano Bonan TagonVerdŝufaraono kaj diversaj aliaj titoloj kiuj ornamis lian foje konfuzan, foje abstraktan, sed tamen ĉiam tre konsekvencan verdan (ni ne diru ruĝa) fadenon tra lia idealismo. Mondo kiu rezignu pri armiloj, pri atomenergio kaj fosiliaj energifontoj ĉiam markis lian agadon kiu estas ĝis tiu grado konsekvenca, ke li eĉ preferas detrui propran projekton ol akcepti kompromison. En la 1980-aj jaroj li kreis rikiŝan biciklotaksion kaj uzis por sia entrepreno porteblan telefonon. Sed post kiam iu atentigis lin pri la danĝero de la radioj de porteblaj telefonoj, li tuj rezignis pri la portebla telefono kaj tiel fakte ekonomie malebligis la efikan funkciadon de sia taksia firmaco.[2]

Rekono kiel artisto

Parzival' kaj Dietrich Michael Weidmann dum la malinaŭguro de lia ekspozicio en Muzeo Lagerhaus Sankt-Galo la 28-an de februaro 2016

Kiam Parzival', sekvante la konsilojn de sia amiko Dietrich Weidmann, komencis pli kaj pli prezenti sian aktivecon kiel arton, li akiris pli kaj pli da respekton kaj liaj verkoj komencis kapti la atenton de la arte interesitaj medioj. Multnombraj gazetoj kaj ĵurnaloj regule raportis pri lia ampleksaj artokreaĵoj.

En diversaj artverkoj li alvokis diversajn malamikajn politikistojn sekvi Esperanto-kursojn sub lia mondregistaro. Alvokoj, kiuj kutime restis sen reagoj, sed la verkoj de Parzival' kaptas pli kaj pli la atenton de artokolektantoj kaj estas regule ekspoziciataj en artmuzeoj.[3] De la 10-a de novembro 2015 ĝis la 28-a de februaro 2016 ekzemple diversaj verkoj de Parzival' videblas en la artgalerio Lagerhaus en Sankt-Galo.[4] Vidu ankaŭ Parzival' sub art brut (arto)

En somero 2019 Parzival' partoprenas kun Esperanto-paviliono en la skulpturo de Thomas Hirschhorn la ekspozicion por la Robert-Walser-jaro sur la stacidoma plazo de Bielo.

Eksteraj ligiloj

Oficiala retejo de Parzival' : http://www.monsieurlevert.ch/ (alirite la 12-an de marto 2018)

Vidu ankaŭ

Art brut (arto)

Notoj kaj referencoj

  1. Andy E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando, paĝoj 618-620
  2. [http://www.srf.ch/play/tv/quer/video/parzival-ein-bieler-stadtoriginal?id=33d4e272-a399-4cac-9ed5-8de44a0061e8 Arkivo de la Svisa Televido: "Parzival' - ein Bieler Stadtoriginal" (Parzival' - Biela urboriginalulo) (Retejo konsultita 2016-01-25)
  3. Artikolo pri Parzival' en Neuland Magazin (rete konsultita la 24-an de januaro 2016)
  4. Retejo pri la ekzspozicio de Parzival' en Lagerhaus en Sankt-Galo (konsultita la 24-an de januaro 2016)