Malnova Novgoroda dialekto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3: Linio 3:
|Propra nomo=-<sup style="font-size:70%;">1</sup>
|Propra nomo=-<sup style="font-size:70%;">1</sup>
|Lingvo=Malnova Novgoroda dialekto
|Lingvo=Malnova Novgoroda dialekto
|Landoj=[[Novgoroda respubliko|Novgoroda federacia respubliko]] (hist.),<br />
|Landoj=[[Novgoroda respubliko]] (hist.),<br />
[[Pskova federacia respubliko]] (hist.)
[[Pskova respubliko]] (hist.)
|Regiono=Okcidentaj partoj de Novgorodlando<br />Pskovlando
|Regiono=Okcidentaj partoj de Novgorodlando<br />Pskovlando
|Parolantoj=
|Parolantoj=

Kiel registrite je 04:36, 10 maj. 2019

Malnova Novgoroda dialekto
-1
mortinta lingvo
Orientslavaj lingvoj
Parolita en Novgoroda respubliko (hist.),

Pskova respubliko (hist.)

Regiono Okcidentaj partoj de Novgorodlando
Pskovlando
Parolantoj 0
Skribo Cirila alfabeto
Morto ekde 15-a jarcento; Kelkaj apartaĵoj reteniĝis en nordaj dialektoj.
Lingvistika klasifiko
hindeŭropaj lingvoj
Lingvaj kodoj
Angla nomo Old Novgorodian
Noto 1 Propra nomo ne estas konata
vdr

Malnova Novgoroda dialekto (ruse Древненовгородский диалект) nomiĝas slava dialekto, kiu estis uzita en lingvaj objektoj sur betulaj ŝeloj, kiuj estis malkovritaj en la Novgoroda regiono de Ruslando. La dialekto estis uzata ĝis la 15-a jarcento en la Novgoroda respubliko. La nocion kreis Andrej Zaliznjak. La Malnova Novgoroda dialekto diferencas en multaj trajtoj de la malnova rusa lingvo. En dokumentoj uzata lingvo havas multajn trajtojn, kiuj ne estas tipaj por aliaj orientslavaj dialektoj (kaj parte ankaŭ por aliaj slavaj lingvoj).

Malnova Novgoroda perdiĝis post la konkero de Novgorodo de Duklando de Moskvo en la jaro 1478. Kelkaj dialektaj apartaĵoj tamen reteniĝis ankoraŭ longe sur la Novgoroda teritorio (codiro, litero ять (ѣ) anstataŭ ы en la genitivo sg. de a-radikoj ktp.).

Alfabeto sur betulŝela dokumento, 1025-1050[1]

Lingvaj trajtoj

La Malnova Novgoroda dialekto distingiĝas interalie per la sekvantaj lingvaj apartaĵoj:

  • Modus relativus, kiu ekzistas alikaze nur en sudorienta grupo de la sudslavaj lingvoj.

Morfologiaj trajtoj

  • nominativo singulara de la o-radikoj havas la finaĵon -e (anstataŭ malnovrusa -ъ), ekz. брате "frato" (komparu rusan брат, malnovrusan брат(р)ъ), Иване (komparu rusan Иван, malnovrusan Иванъ), старе "malnova" (komparu rusan старый, malnovrusan старъ), кето "kiu" (komparu rusan кто, malnovrusan къто);
  • genitivo singulara de la а-deklinacio havis la finaĵon -ѣ anstataŭ la malnovrusa -ы (у женѣ anstataŭ la rusa formo у жены "ĉe virino").
  • Indiko de direkto per helpo de la dativo sen prepozicio, ekz. иди Пльскову "iru al Pskovo".

Fonologiaj trajtoj

  • ne realigata dua palatigo, kiu estas alie trajto de ĉiuj slavaj lingvoj, (en radikoj — кѣле 'tuta' (komparu rusan целый, malnovrusan цѣлъ), хѣде 'griza' (komparu rusan седой, malnovrusan сѣдъ), antaŭ finaĵoj — ekz. dativo sg. рѣкѣ "al rivero" (komparu rusan (к) реке, malnovrusan (къ) рѣцѣ), ногѣ "al piedo/kruro" (komparu rusan ноге, malnovrusan нозѣ), рукѣ "al mano/brako" (komparu rusan руке, malnovrusan руцѣ) ktp.);
  • konservo de protoslava *kv, *gv (kiel en okcidentslavaj lingvoj). Ĉi tiuj du grupoj do ne ŝanĝiĝis antaŭ antaŭaj vokaloj en cv resp. zv. Ekz. квѣт "koloro", гвѣзда "stelo" (komparu rusan цвет, звезда, malnovrusan цвѣтъ, звѣзда);
  • parta nerealiĝo de la tria palatigo /x/, ekz. вьх- "ĉi- (en ĉio, ĉiu ktp.)", komparu вс- en moderna rusa lingvo kaj malnovrusa вьс-);
  • Forigo de fonoligia distingo inter c kaj ĉ, do codiro, ekz. ноць "nokto" (komparu rusan kaj malnovrusan ночь).
  • Ŝanĝo *tl kaj *dl al кл, гл, ekz. клещь (komparu rusan лещ, malnovrusan лещь), привегле (komparu rusan привёл, malnovrusan привелъ). En la rusa simpliĝis la grupoj, kiel montras la supraj ekzemploj, alie, nome al л. Simila evoluo kiel en la Malnova Novgoroda dialekto ekzistas en malsuprasorabaj dialektoj: tłušty > kłusty, komparu ankaŭ suprasoraban klama apud tlama.

Ekzemploj

Kriminala kazo: Novgoroda skribo sur betula ŝelo, nr. 109

Skribo sur betula ŝelo nr. 109, ĉ. 1100, Novgorodo

(Inter fino de la 11-a jarcento kaj la jaro 1110, elfosita en la jaro 1954)

Originala teksto (kun aldonaj spacoj inter la vortoj)

грамота : ѡтъ жизномира : къ микѹле : кѹпилъ еси : робѹ : плъскове : а ныне мѧ : въ томъ : ѧла кънѧгыни : а ныне сѧ дрѹжина : по мя порѹчила : а ныне ка : посъли къ томѹ : моужеви : грамотѹ : е ли ѹ него роба : а се ти хочѹ : коне кѹпивъ : и кънѧжъ мѹжъ въсадивъ : та на съводы : а ты атче еси не възялъ кѹнъ : техъ : а не емли : ничъто же ѹ него :[2]

Traduko

'Skribo de Ĵiznomir al Mikula: Vi aĉetis sklavinon en Pskovo, kaj pro tio arestis min la princino. [Evidente ŝi rekonis la sklavinon kiel tiu, kiu estas disde ŝi ŝtelita kaj Ĵiznomir estas iel kun ĉi tiu afero konektita, eble kiel ano de la Mikula familio aŭ komerca partnero.] Sed nun mia familio garantiis por mi. Kaj nun sendu leteron al ĉi tiu viro [de kiu vi aĉetis la sklavinon], kaj demandu lin ĉu li havas alian sklavinon. [Ĉi tiu alia sklavino estu donata al la princino por la tempo, en kiu la ŝtelita sklavino estas bezonata kiel "corpus delicti", tiel longe ne estas klare, kiu estas la ŝtelisto.] Kaj mi volas, aĉetinte ĉevalon kaj metinte viron princon sur ĝin, veni al konfrontado. Kaj vi, se ankoraŭ ne prenis monon, ne prenu ion de li [de vendisto de sklavoj, ĉar alikaze la plano povas sciiĝi.].'

Invito: Novgoroda skribo sur betula ŝelo nr. 497

Skribo sur betula ŝelo nr. 497, c. 1340-90, Novgorodo

(inter 1340 kaj 1380; elfosita en 1972)

Originala teksto (kun aldonaj spacoj inter la vortoj)

поколоно ω гаврили ω посени ко зати моемоу ко горигори жи коумоу ко сестори моеи ко оулите чо би есте поихали во городо ко радости моеи а нашего солова не оставили да бого вамо радосте ми вашего солова вохи не осотавимо[3]

Traduko

Saluto de Gavril Posen al mia bofrato, baptano Grigori kaj al mia fratino Ulita. Se vi ambaŭ do je mia ĝojo vojaĝus en la urbon, kaj vi ne forgesus nian vorton ( nian paroladon?). Dio donu al vi ĝojon. Ni ĉiuj ne forgesas vian vorton ( vian paroladon?).

Historio

La Malnova Novgoroda dialekto venis ekster uzo post la aliĝo de Novgorodo al Duklando de Moskvo en 1478 (Ĉe tio perdiĝis kelkaj karakterizaj trajtoj jam pli frue. Ekzemple malkreskis la ofteco de la uzado de la finaĵo -e, ĉe la nominativo de la maskla genro.).

Pluraj dialektaj trajtoj konserviĝis en norda rusa dialekto kaj pli longe (codiro, я anstataŭ ы en la genitivo ktp.)

Konataj estas antaŭ ĉio betulŝelaj dokumentoj (ruse: берестяные грамоты), kiuj estas skribataj plej ofte en pura dialekto kaj nur kelkfoje sub la influo de normoj de la transiraj dialektoj aŭ de la kirka slava, kaj la surskribaĵoj sur la lignaj "cilindraj seruroj" de la sakoj de la impostokolektistoj[4]. Kelkaj malnovaj Novgorodaj dialektaj trajtoj penetris kiel eraroj en la skribajn monumentojn. Helpa ĉe la rekonstruo de la dialekto estis la konsidero kaj esplorado de aktualaj okcidentrusaj dialektoj ĉe komparado.

Citaĵo
 С историко-лингвистической точки зрения, в XI-XV вв. совокупность местных идиомов Новгородской земли образовывала пучок диалектов, развитие которого в самостоятельный язык было прервано с концом новгородской независимости и включением Новгородской земли в состав Московского государства (т. е. это своего рода предъязык, которому не суждено было развиться дальше этой фазы).   Laŭ histori-lingvistika vidpunkto en 11-15-aj jarcentoj idiomaro de la Novgorodlando formis faskon de dialektoj, kies evoluado en memstaran lingvon ĉesiĝis kun la fino de sendependeco de Novgorodo kaj ĝia aliĝo al Duklando de Moskvo (t. e. tio estis siaspeca antaŭlingvo, kiu ne destinitis evolui post tiu ĉi fazo). 
— Andrej Zaliznjak[5]

Referencoj

  1. Pri la dokumento sur rusa paĝo ruse
  2. Informoj pri la teksto 109 kun rusa traduko ruse
  3. Informo pri teksto 497 kun rusa traduko ruse
  4. Янин В. Л.. (2008) Очерки истории средневекового Новгорода.
  5. Зализняк А. А.. (2004) Древненовгородский диалект, p. 7.

Fontoj

Scienca literaturo pri la Malnova Novgoroda dialekto ekzistas ĝis nun nur en la rusa lingvo:


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.