Reconquista: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29: Linio 29:


==Gravaj bataloj==
==Gravaj bataloj==
* [[Batalo de Alarcón]]
* [[Batalo de Alarcos]]
* [[Batalo de Clavijo]]
* [[Batalo de Clavijo]]
* [[Batalo de Las Navas de Tolosa]]
* [[Batalo de Las Navas de Tolosa]]

Kiel registrite je 11:57, 20 maj. 2019

Rekonkero de la ĉefaj hispanaj urboj.

La Reconquista [rekonKISta] (vorto de la hispana kaj portugala lingvoj signifanta Rekonkeron) estas termino ofte uzata en Historio por nomi la bataladon de la reĝlandoj kristanaj de la nordo de la ibera duoninsulo kontraŭ la islamaj de la sudo dum la Mezepoko. Ĝi laŭ la legendo komenciĝis en 718, kaj finiĝis je la 2-a de januaro 1492 kiam Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabela la 1-a de Kastilio, la «Katolikaj Gereĝoj», okupis la urbon de Granado, per kio, laŭ difinita kompreno de la historio de Hispanio, ankaŭ finiĝis la unuiĝo de la nuna Hispanio — escepte de Navaro kiu estis aligita en 1512.

Laŭ la hodiaŭa historiografio la termino rekonkero estas historie neĝusta, konsiderante ke la kristanaj reĝlandoj, kiuj konkeris la andalusan teritorion konstituiĝis kiel socioj post la islama okupo de la duoninsulo, malgraŭ la penoj de iuj kastiliaj monarkoj por prezenti sin kiel rektaj heredantoj de la malnova visigota reĝlando de Toledo. Krome, laŭ ĉi tiu aktuala lego, rekonkero estas partiana ideo, konsiderante ke ĝi prezentas nur la kristanan vidon de ĉi tiu kompleksa historia procezo, flankenlasante la vidpunkton de la andalusanoj. Sekve, oni sugestis kiel alternativaj nomoj kristana Konkero, feŭda Konkero de Al-Andalus, aŭ rekte feŭda Koloniigo de la Ibera Duoninsulo, inter aliaj nomoj, kiuj ne portas la ideologian ŝarĝon de la ideo de rekonkero. Fakte ĉi tiu ideo estas historiografia konstruo, kiu grupigas diversajn tre malsamajn etapojn kaj situaciojn tra la ok jarcentoj, dum kiuj laŭdire ĝi daŭris, pro tio ke la ĉefroluloj ne konsciis, plej ofte, pri ĉi tiu historia procezo. Tamen, la katolika eklezio kaj iuj mezepokaj kronikistoj jam faris ideologiajn konstruojn kun ĉi tiu ideo, kun la celo pravigi la konkerojn.

La araba konkero

Post la fino de la Romia Imperio, la Visigotoj regis la iberan duoninsulon.

En 711 la araboj eniras la duoninsulon kaj venkas la visigotajn reĝojn en la batalo de la rivero Guadalete, kio kondukas al la tuta rompo de la antaŭa povo, kaj al la dominado de preskaŭ la tuta duoninsulo en malpli de kvin jaroj. La muzulmanoj estas venkitaj en nuan Poitiers kaj ne transpasas la Pireneoj. Ili ankaŭ apenaŭ atentas la nordan parton de Iberio, kie fortikiĝas lokaj povoj, kiuj eĉ sukcesas venki la islamajn trupoj en la nuna Asturio, en 718, kiam nobelo nomata Pelajo (Pelayo) firmigas lokan povon kiu kondukos al la komenco de la astura reĝlando. Aliaj lokoj kie iom post iom firmiĝas rezistado estas la marca hispanica, hispana limoj de la karlomagna imperio, sude de la Pireneoj kiuj poste formos la bazon de la aragonaj kaj katalunaj reĝlandoj, kaj la nuna Eŭskio kaj Navaro.

La kristana rekonkero

Dum la komencaj tempoj la konkero estas tre disa, kaj ne estas malofta la lukto de iuj reĝlandoj kontraŭ aliaj de la sama religio. Ankaŭ la araboj estis dividitaj en unuoj nomataj tajfoj, sendependaj inter si.

La plej rapida aktivado estis organizita de la astura nukleo, kiu post la transpaso de la Kantabra Montaro konkeras la urbon de Leono, kreante la Leonan Reĝlandon. La orienta parto de tiu ĉi akiras propran elanoj kiu kondukas al la sendependeco kaj al la formiĝo unue de la Graflando kaj poste de la Reĝlando de Kastilio.

En 1085 la kastilianoj konkeras Toledon, antikvan ĉefurbon de la visigotoj.

Dume, en la orienta parto la frankoj formas markon en Katalunio, kiu sendependiĝas en iom poste. Post la unuiĝo kun la aragona reĝlando, oni formas la Aragonan Kronlandon, kiu konkeros Valencion kaj Balearojn.

La araba parto unuiĝas en 1147, post la eniro de berbera tribo, la almohadoj, kiu venkas la kristanajn reĝlandojn en Alarcos. Tiuj ĉi poste venkas en la batalo de Las Navas de Tolosa en 1212, kio reduktigas la islaman regadon al la suda Andaluzio.

Iom post iom tiu regado ankoraŭ ŝrumpiĝas (en 1248 Fernando la 3-a prenas Sevilon), ĝis la fina kolapso en 1492.

Ekloĝigo

Dum la konkero kaj rekonkero multaj homoj restis en la antikva lando, konservante sian religion aŭ ĝin ŝanĝante. Oni povas mencii:

  • La Mozaraboj estis la descendantoj de la romianoj aŭ visigotoj kiuj restis en konkerita lando kaj ne konvertiĝis al Islamo.
  • La Muladioj estis la kristanoj konvertitaj al Islamo post la konkero.
  • La Mudeĥaroj (mudéjar) estis la muslimoj kiuj ne konvertiĝis al kristanismo post la rekonkero kaj restis en la nun kristanaj landoj. Post la fino de la rekonkero ili estis nomataj moriscos (moriskoj), kaj estis fine forpelitaj post kelkaj jaroj.

Gravaj bataloj

Resto de la juda kaj moriska populacioj post la forpeloj de ambaŭ etnoj el Iberio

La tradicia historioscienco proklamis, ke en Hispanio kunvivis tri etnoj aŭ kulturoj ĝis 1492, kiam la Katolikaj Gereĝoj forpelis la judojn kaj krome finis la militojn de rekonkero de la Iberia Duoninsulo kaj komencis la iompostioma forpelo de moriskoj. Tiele oni parolis kaj parolas pri ĉirkaŭ 400,000 sefardoj el kiuj oni forpelis ĉirkaŭ la duonon, krom la lastaj centoj da miloj de moriskoj forpelotaj en 1609. Tiele la hispanaj etno, kulturo kaj popolo estus unika.

Tamen la ĵusaj studoj pri kromosomoj pruvas alion, nome ke la demografio estis ege influata de la konverto, same kiel de la forpelo. Tiele ĉirkaŭ 20 % (do, kvinono) de la nuna iberia loĝantaro estus devena el sefardoj kaj simila 11 % el nordafrikanoj. La genetika analizado de la popolaj migradoj eblas, se tiuj popoloj devenas el malsimilaj kaj malproksimaj lokoj, kiel okazas kun sefardoj (PalestinoIsraelo) kaj hispanaraboj (Nordafriko). Oni analizas la kromosomon “Y” kiun oni transsendas tra patra linio kaj ne malaperas tra jarmiloj.

Teamo de sciencistoj britaj, hispanaj, portugalaj, francaj kaj israelaj analizis pruvomontraĵon de 1,140 homoj de la Iberia Duoninsulo (plus Balearoj) kaj trovis la menciitajn procentaĵojn (11 kaj 20), kiuj pruvas altan averaĝon de konvertoj, ĉu volaj ĉu nevolaj. La rezulto aperis en la prestiĝa revuo American Jounal of Human Genetics.[1]

Tiele la historio de la loĝantaro de la Iberia Duoninsulo klariĝas. La Ĝibraltara markolo neniam estis barilo inter ambaŭ loĝantaroj de unu flanko kaj alia. La unua historia trapaso okazis en 711 kiam komencis la islama invado (ĉirkaŭ 10,000 aŭ 15,000 nordafrikanoj, araboj kaj berberoj). Tio aldoniĝis al ĉirkaŭ 7 aŭ 8 milionoj da tiamaj hispanoj kaj ĉirkaŭ 200,000 visigotoj de la hegemoniaj klaso kaj etno. La judoj tiam jam estis tie ekde la romia epoko. Nune oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 2 milionoj da sefardoj tutmonde, sed nur en Iberio estas ĉirkaŭ 8 milionoj da sefardodevenuloj.

Alia kurioza informo el la ĵusa pristudo estas, ke ne estas nordosuda limo en la demografia divido de la moriska heredo, sed okcidentorienta. Tio estas, la proporcio de moriska demografia heredo estas pli alta norde kaj okcidente (ekzemple en Galegio -20 %- kaj Ekstremaduro) ol oriente (Katalunio kaj Pireneoj). Tamen en Andaluzio la procentaĵo estas malalta, kie certe okazis pli draste la forpelo de 1609[mankas fonto]. La sefarda heredo estas pli homogena, sed ankaŭ malalta en nordoriento kaj Katalunio.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. “Sefardíes y moriscos siguen aquí. El 30 % de los españoles tiene huella genética de su origen judío o magrebí”, El País, Madrido, 5a de decembro de 2008, p.36.