Blind Guardian: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 28: Linio 28:
[[Kategorio:Potencmetalrokaj muzikaj grupoj]]
[[Kategorio:Potencmetalrokaj muzikaj grupoj]]
[[Kategorio:Germanaj rokmuzikaj grupoj]]
[[Kategorio:Germanaj rokmuzikaj grupoj]]
[[Kategorio:muzikaj grupoj fonditaj en 1984]]

Kiel registrite je 06:21, 21 maj. 2019

Blind Guardian estas germana muzikgrupo de potenca metalo el Krefeld, kiu formis en 1984. La grupo havas komplikan, melodian, simfonian muzikan stilon kun multaj tavoloj, ofte uzante diversajn lamenoj de kantado de la kantisto Kürsch (overdubs), do similante ĥoron. La du unuaj albumoj enhavis malpli kompleksan, sed agregresivan kaj rapidan stilon de rapida metalroko. Favoritaj temoj de la grupo estas mitologio, fantasto kaj folkloro.

Blind Guardian en Malmö en 2006.

La permanentaj membroj estas la kantisto Hansi Kürsch (ankaŭ basgitaristo ĝis 1994) kaj la gitaristo André Olbrich. La nunaj aliaj membroj estas Marcus Siepen (gitaristo de 1987) kaj frapisto kaj multinstrumentisto Frederik Ehmke (de 2005).

Historio

Komenco

Blind Guardian komencis kiel rapid-metalroka grupo nomata Lucifer's Heritage, fondita de Hansi Kürsch kaj André Olbrich. Aliaj membroj estis Markus Dörk kaj Thomen Stauch. Mallongtempe la muzikgrupo poste havis duan kantiston, Thomas Kelleners, kiu forlasis la grupon post tri monatoj. La grupo eldonis du demojn sub la nomo Lucifer's Heritage. Dork kaj Stauch ankaŭ forlasis la muzikgrupon; la substituantoj estis Hans-Peter Frey kaj Christof Theißen. Tamen ili baldaŭ foriris, kaj Stauch revenis en 1987; la nova gitaristo estis Marcus Siepen.

Kiam Lucifer's Heritage akiris kontrakton kun No Remorse Records, la membroj decidis ŝanĝi la nomon al Blind Guardian. Ili volis eviti esti ligata kun satanismo, laŭ alia fonto ili ankaŭ volis dissociigi sin de nigra metalroko. La grupo publikigis Battalions of Fear en 1988 kaj Follow the Blind en 1989. Tiuj albumoj estis rapida metalroko kun influoj de Helloween. La (tiam) estinta gitaristo de Helloween Kai Hansen aperis sur Follow the Blind kiel gastomuzikisto.

Stila ŝanĝo

La tria albumo de Blind Guardian, Tales from the Twilight World, monstris stilan ŝanĝon al pli melodia, orkestra potenca metalroko. La grupo akiris novan kontrakton kun Virgin Records, de kiu la kvara albumo Somewhere Far Beyond estis publikigita. Imaginations from the Other Side, la kvina albumo, aperis en 1995. En 1996 la grupmembroj eldonis The Forgotten Tales, kolektalbumon kun reludversioj kaj altraj versioj de siaj propraj kantoj.

Nightfall in Middle-Earth kaj A Night at the Opera

La novan stilon perfektigis la grupo sur Nightfall in Middle-Earth, la sesa albumo el 1998. Per pli multa influo de Queen, tiu albumo estas kompleksa orkestra konceptalbumo pri la Silmariliono de Tolkien. Kritikistoj laŭdegis la eldonon. Metal Hammer kaj ThoughtCo nomis ĝin kiel esenca albumo de potenca metalroko. La kanto "Harvest of Sorrow" poste ricevos alternativajn versiojn sur A Night at the Opera.

La sepa albumo estis A Night at the Opera, eldonita en 2002, kaj havis eĉ plu multan influon de Queen. Ĝi temas pri legendoj, mitologio kaj religio. La stilo estis kombinaĵo de la melodia potenca metalo kaj frua progesiva rokmuziko. Thomas Stauch malŝatis ĉi tiuj ŝanĝoj kaj forlasos la grupo en 2005.

Pli simpla stilo

La grupo eldonis A Twist in the Myth en 2006. Sur la oka albumo oni iomete simpligis la stilon, prezentante plu direktan version de melodia potenca metalo.

At the Edge of Time aperis en 2010 kiel la naŭa albumo. Nova kolektalbumo Memories of a Time to Come estis publikigita je 2012.

La deka albumo, nomata Beyond the Red Mirror, elvenis en 2015.