Albert Lienhardt: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e {{Unua}} -> {{Unua|kat=ne}} per AWB
Linio 1: Linio 1:
{{unua}}
{{Unua|kat=ne}}
[[Dosiero:Optimala ortografio.jpg|eta|200px|Kovrilpaĝo de ''Optimala Ortografio'', 1978]]
[[Dosiero:Optimala ortografio.jpg|eta|200px|Kovrilpaĝo de ''Optimala Ortografio'', 1978]]
'''Albert LIENHARDT''' (naskiĝis en 1904, mortis la [[23-a de novembro|23-an de novembro]] [[1996]] en [[Mulhouse]], [[Alzaco]], [[Francio]]) estis [[dumviva membro de UEA]] kaj dumviva membro de [[Unuiĝo Franca por Esperanto]] kaj honora membro de [[Franca Fervojista Esperanto-Asocio]].

Kiel registrite je 19:54, 23 maj. 2019

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kovrilpaĝo de Optimala Ortografio, 1978

Albert LIENHARDT (naskiĝis en 1904, mortis la 23-an de novembro 1996 en Mulhouse, Alzaco, Francio) estis dumviva membro de UEA kaj dumviva membro de Unuiĝo Franca por Esperanto kaj honora membro de Franca Fervojista Esperanto-Asocio.

Konatiĝinte 20-jara kun Esperanto, li kreis post la dua mondmilito la eldonejon Nova, kiu jam de 1946 publikigis vortarojn kaj lernolibrojn en Francio, interalie lernilon por komencantoj (1955), kiun li mem verkis sub la anagrama pseŭdonimo Bernard Thaillet. Tre aktiva en la orient-franca (Alzaca) movado, Lienhardt ne okupis oficialajn postenojn, sed iniciatis multajn kursojn ĉeestajn kaj korespondajn. Lia nomo iĝis tutmonde konata pro la popularaj didaktikaj verkoj Amuzaj Dialogoj en Esperanto (1973, 1980, 1981), Facilaj Dialogoj (1982) kaj Amuza Legolibro (1984, 1989). Dum siaj lastaj dudek jaroj li dediĉis sin al interlingvistikaj studoj kaj lanĉis la proponon Optimala Ortografio (1978), speco de reformita Esperanto sen diakritaj literoj.