Ferenc Erkel: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 30: Linio 30:


Je lia memoro oni fondis en 1952 ŝtatan premion, per kiu oni distingas la elstarajn hungarajn muzikajn verkojn kaj sciencajn laborojn.
Je lia memoro oni fondis en 1952 ŝtatan premion, per kiu oni distingas la elstarajn hungarajn muzikajn verkojn kaj sciencajn laborojn.

== Elektitaj disĉiploj ==
* [[Ferenc Gaál]]


{{Bibliotekoj}}
{{Bibliotekoj}}

Kiel registrite je 09:28, 24 maj. 2019

Ferenc Erkel
hungara komponisto
hungara komponisto
Persona informo
Naskiĝo 7-a de novembro 1810
en Gyula, Hungario
Morto 15-a de junio 1893
en Budapeŝto, Hungario
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioAŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Adél Adler
Infanoj Sándor ErkelGyula ErkelLászló ErkelElek Erkel • Lajos Erkel
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • ŝakisto • muzikinstruisto • pianisto
Verkoj Hungara nacia himno
Hunyadi László
vdr

ERKEL Ferenc (7-a de novembro 1810 Gyula15-a de junio, 1893 Budapeŝto) estis hungara komponisto, pianoartisto, dirigento kaj pedagogo. Li estas la plej granda reprezentanto de la romantika hungara nacia operoliteraturo.

Lia patro (Erkel József) estis instruisto kaj eklezia dirigento. Erkel Ferenc lernis en Nagyvárad, poste en Pozsony, kie lia muzika instruisto estis KLEIN Henrik. En la aĝo de 17-18 li lernis en Kolozsvár, kie li konatiĝis kun György Ruzitska.

Li laboris ekde 1834 en Peŝto kiel pianisto. Ekde 1835 li laboris tie ĉe la Germana Teatro (Pest), poste ĉe la Budaa Hungara Teatra Asocio. Li estis ekde 1837 dirigento de la Hungara (pli poste Nacia) Teatro, kie li establis la bazojn de la hungara operludo. Lia unua opero estis la Bátori Mária, kies tekstojn skribis Béni Egressy.

Li venkis en 1844 la anoncitan konkurson por muzikigo de la hungara Himno. Oni samjare prezentis lian operon Hunyadi László (pron. Hunjadi Laslo = Ladislao HUNJADI), kies intonacio kaj dramaturgio montris novan vojon en la hungara opera arto. Kun lia gvido fondiĝis en 1853 la hungara Filharmóniai Társaság (Filharmonio), kies ĉefa dirigento li iĝis ĝis 1874. Lian operon Bánk bán (Bánk bano) oni prezentis en 1861, en kiu li laboris kun hungaraj elementoj anstattaŭ italaj. Tiu ĉi opero estis la lasta, kiun li verkis je tekstoj de Béni Egressy (kiu mortis en 1851). La postaj operoj kun tekstoj de aliaj verkistoj ne estis tiel sukcesaj.

Li kunlaboris ĉe la fondo de la hungara Muzikakademio, kie li estis direktoro kaj pianista instruisto inter 1875-1887. Li iĝis en 1884 muzika ĉefdirektoro en la Reĝa Operejo de Budapeŝto. Lia lasta apero antaŭ larĝa aŭskultantaro okazis en 1890, kiam li dirigentis naskiĝtage (80.) en la koncerto de la Hungara Filharmonio.

Li ĉerpis la temojn por siaj verkoj ĉiam el la hungara historio, li ĉiam klopodis por esprimi la naciajn ideojn kaj kontraŭis la despotismon (Bánk bán) kaj la „interkonsenton” (de 1867) (Dózsa Gyögy – 1867).

Li estas en Hungario (krom Ferenc Liszt) la plej grava reprezentanto de la hungara muzika romantiko.

Diversaj

Li geedziĝis en 1839 kun ADLER Adél kaj naskiĝis 4 elstaraj filoj, kiuj iĝis poste muzikistoj (Gyula Erkel, Elek Erkel, László Erkel, Sándor Erkel).

Li estis ankaŭ grava ŝakisto, vicprezidanto (kaj post unu jaro prezidanto) de la Pesti Sakkör (Peŝta Ŝakrondo) fondiĝinta en 1864. Liaj ŝakpartioj eĉ aperis en la Berliner Schachzeitung.

Je lia memoro oni fondis en 1952 ŝtatan premion, per kiu oni distingas la elstarajn hungarajn muzikajn verkojn kaj sciencajn laborojn.

Elektitaj disĉiploj