Fuente del Maestre: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ISO
e Roboto: Anstataŭigo de kategorio Municipoj de Badajoz per Municipoj de Badaĥozo
Linio 31: Linio 31:
Ĝi estis deklarita ''kultura havaĵo'' kun kategorio de "conjunto histórico" en [[1998]] de la ''Junta de Extremadura'' (regiona registaro).
Ĝi estis deklarita ''kultura havaĵo'' kun kategorio de "conjunto histórico" en [[1998]] de la ''Junta de Extremadura'' (regiona registaro).


[[Kategorio:Municipoj de Badajoz]]
[[Kategorio:Municipoj de Badaĥozo]]
[[Kategorio:Ekstremaduro]]
[[Kategorio:Ekstremaduro]]

Kiel registrite je 19:42, 28 maj. 2019

Fuente del Maestre
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06360
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 626  (2023) [+]
Loĝdenso 37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 32′ N, 6° 27′ U (mapo)38.528888888889-6.45Koordinatoj: 38° 32′ N, 6° 27′ U (mapo) [+]
Alto 442 m [+]
Areo 179,7 km² (17 970 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuente del Maestre (Hispanio)
Fuente del Maestre (Hispanio)
DEC
Fuente del Maestre
Fuente del Maestre
Situo de Fuente del Maestre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuente del Maestre [+]
vdr

Fuente del Maestre estas municipo de Hispanio, en la Provinco Badaĥozo, regiono de Ekstremaduro.

Ĝi apartenas al la distrikto de Zafra (distrikto) kaj al la jura distriko de Villafranca de los Barros.

Situo

Ĝi situas ĉe la sierra (montetaro) de San Jorge, je 45 km de Mérida (regiona ĉefurbo), je 68 km de Badajoz (provinca ĉefurbo), je 17 km de Almendralejo kaj je 14 km de Zafra ambaŭ gravaj urboj de la zono, je 8 km de la Aŭtoŝoseo de la Plata (antikva Ruta de la Plata, Arĝenta Vojo), laŭ la elirejo 666, kaj je 5 km de la Nacia Aŭtoŝoseo Badajoz-Granada.

En ties municipa teritorio distingiĝas du zonoj: la nordorienta kun mildaj ondaĵoj kaj malhelruĝa grundo tipa de la distrikto Tierra de Barros kaj la sudokcidenta multe pli kruta kaj kun grundoj pli silikaj.

Ekonomio

Laboris en 2005 la 43%. En la distribuo laŭ sektoroj hegemonias la unuaranga (ĉefe agrikulturo) kiu laborigas 53% de la populacio, sekvata de la servoj 32%, industrio 10% kaj konstruado 5%. La bazo de la ekonomio estas agrikultur, kie elstaras vito kaj olivarbo, krom brutobredao.

Historio

Oni trovis prahistoriajn restaĵojn en diversaj lokoj de la municipa teritorio de Fuente del Maestre kiu pruvas la loĝadon de la zono ekde fruege. Laŭ kelkaj fakuloj, la fondiĝo kiel vilaĝo eble okazis ĉirkaŭ la jaro 38 a.K., en tempo de la imperiestro Aŭgusto Cezaro, kiam eknomiĝis Castra Vinaria. Poste estis urbeto de islamanoj, kiuj donis al ĝi la nomon de Fuente Roniel. En tiu epoko la vilaĝo ĝuis defendan mureton el sekigita koto (adobo).

Poste, en la 13-a jarcento, ĝi estis konkerita de la reĝo Alfonso la 9-a de Leono, kaj pasis al la Ordeno de Santiago, sub kies jurpovo restis ĝis la 19-a jarcento, kvankam ekzistas pruvoj ke ankaŭ la Templanoj setlis en la vilaĝo.

Al Maestre (superulo) Lorenzo Suárez de Figueroa oni atribuas la definitivan nomigon de la loko kiel Fuente del Maestre (Fonto de la Superulo), tiel kiel pri la blazono de la vilaĝo.

Eble en la 13-a jarcento oni rekonstruis la muregon per kalko kaj ŝtono, el kio iom ankoraŭ konserviĝas nuntempe.

Dum la Mezepoko la urbeto loĝigis gravan judkvartalon krom moriskoj, survivante ambaŭ ĝis ties definitivaj forpeloj.

Dum la 16-a jarcento la vilaĝo spertis ekonomian kaj socian prosperon, kaj la populacio eketendiĝis for de la murego.

En 1899, dum la regentado de Doña Mª Cristina, oni donis (vendis) al Fuente del Maestre la titolon de urbo kiun ankoraŭ posedas.

Ĝi estis deklarita kultura havaĵo kun kategorio de "conjunto histórico" en 1998 de la Junta de Extremadura (regiona registaro).