Preĝejo Marteno de Tours (Tapolca): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e {{Unua}} -> {{Unua|kat=ne}} per AWB
Linio 58: Linio 58:
* [https://mno.hu/migr_1834/diszel-kozepkori-temploma-490982]
* [https://mno.hu/migr_1834/diszel-kozepkori-temploma-490982]


{{Unua}}
{{Unua|kat=ne}}


[[Kategorio:Preĝejoj sub patroneco de Marteno de Tours|Tapolca]]
[[Kategorio:Preĝejoj sub patroneco de Marteno de Tours|Tapolca]]

Kiel registrite je 20:19, 28 maj. 2019

Ŝablono:Informkesto preĝejo

La Preĝejo Marteno de Tours estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urboparto de Tapolca, pli frue en vilaĝo Diszel [disel].

Historio

La unua mencio okazis pri la romanika kirko en 1333, do ĝi estis konstruita supozeble en la 13-a jarcento. Dum la kontraŭturkaj bataloj la preĝejo ruiniĝis. Ĝi estis rekonstruita en 1755, sed kelkaj partoj restis originaj. Pli nova trakonstruo okazis laŭ baroko en 1774, la navo estis pligrandigita, samtempe turo kaj sakristio konstruiĝis. La orgeno funkcias ekde 1892. La muroj estis pentritaj interne en 1910. Arkeologia esplorado okazis en 1989, poste la preĝejo estis restaŭrita.

Konstruaĵo

La preĝejo estis ĝis erao de turkoj en mezo de tombejo, kiu estis ĉirkaŭmurita. Nun la preĝejo situas sola, sed antaŭ la preĝejo kolono pri Sankta Triunuo estas videbla. En la fasado la turo plene reliefas, la enirejo funkcias tra la turo. La absido estas plurlatera. Ĉe la navomuro estas videblaj la enmurita pordo kaj kelkaj originaj enmuritaj fenestroj. Interne la altara bildo prezentas Martenon, kiu donacas mantelon al la almozpetanto.

Kermeso okazas en la 11-an de novembro.

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.