Anna Löwenstein: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB
PaulP (diskuto | kontribuoj)
Linio 41: Linio 41:


===Rete legeblaj verkoj===
===Rete legeblaj verkoj===
* [http://www.retbutiko.net/Provlibroj/PDF/La%20ŝtona%20urbo%20-%20Anna%20Loewenstein.pdf La ŝtona urbo] Nekompleta elektronika provversio de la romano en la Retbutiko.net
* [http://www.retbutiko.be/Provlibroj/PDF/La%20ŝtona%20urbo%20-%20Anna%20Loewenstein.pdf La ŝtona urbo] Nekompleta bita provversio de la romano en la Retbutiko
* [http://www.esperanto.re.it/pdf/rusojenrusujo.pdf Rusoj loĝas en Rusujo] (Landnomoj en Esperanto, 2007)
* [http://www.esperanto.re.it/pdf/rusojenrusujo.pdf Rusoj loĝas en Rusujo] (Landnomoj en Esperanto, 2007)
* [http://bonalingvo.org/docs/klarigoprilandonomoj.pdf Konciza klarigo pri la landonomoj en Esperanto] (2009)
* [http://bonalingvo.org/docs/klarigoprilandonomoj.pdf Konciza klarigo pri la landonomoj en Esperanto] (2009)

Kiel registrite je 10:34, 7 jun. 2019

Anna Löwenstein
Anna Löwenstein prelegas dum la 44a Malferma Tago de la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio, aprile 2016.
Anna Löwenstein prelegas dum la 44a Malferma Tago de la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio, aprile 2016.
Persona informo
Aliaj nomoj Anna Brennan
Naskiĝo 8-an de marto 1951 (1951-03-08) (73-jaraĝa)
en  Britio
Lingvoj anglaEsperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Edz(in)o Renato Corsetti
Infanoj Gabriele Corsetti • Fabiano Corsetti
Okupo
Okupo esperantistoverkistoesperantologo
Esperanto
Tradukis en Esperanton (2006) Ksenofobia gvidlibro al la italoj
Verkis en Esperanto (1999) La Ŝtona Urbo
(2008) Morto de artisto
vdr

Anna LÖWENSTEIN (naskiĝis en 1951 en Britujo) estas esperantistino, kiu famiĝis interalie kiel redaktorino kaj verkistino.

Postenoj en Esperantujo

Löwenstein laboris en la Centra Oficejo de UEA de 1977 ĝis 1981, kie ŝi redaktis la Jarlibron de UEA en 1981. Ŝi iĝis membro de la Virina Komisiono de UEA en 1979.

Sub la nomo Anna Brennan ŝi estis fondinto kaj redaktoro de la revuo Sekso kaj Egaleco de 1979 ĝis 1988, redaktoro de la facila parto de Kontakto (kaj krome verkinto de la listo de 1000 morfemoj uzataj en la facila parto) de 1983 ĝis 1986.

Verkoj

Ŝia plej konata verko estas La ŝtona urbo (1999), historia romano, kiu aperis kaj en la angla kaj en Esperanto. En 2010 ĝi aperis ankaŭ en la franca, en traduko de Godeleine Logez. Ĝi temas pri kelta sklavino, portata al antikva Romo. La romano aperis en pluraj rapide sinsekvantaj eldonoj.

En 2006 ŝi tradukis en Esperanton la humuran libron Ksenofobia gvidlibro al la italoj, kaj en 2007 ŝi redaktis la libreton Rusoj loĝas en Rusujo kun kontribuoj de 17 esperantistoj pri landonomoj en Esperanto. Fine de 2008 aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo en la Serio Stafeto ŝia originala verko Morto de Artisto (ISBN 978-90-77066-39-3). Ankaŭ tiu romano, same kiel La Ŝtona Urbo, rakontas pri historio en Romo de la antikva epoko. Ŝia plej nova verko estas libreto Konciza klarigo pri la landonomoj (2009), en kiu ŝi klarigas, kiel funkcias la du-kategoria sistemo de landonomoj en Esperanto, kaj donas kompletan liston de landoj kaj landanoj laŭ la rekomendo de la Akademio de Esperanto en ĝiaj Oficialaj informoj (n-ro 11, 2009)[1].

Persona vivo

Anna Löwenstein loĝas en Italujo. Kun sia edzo Renato Corsetti ŝi havas du filojn, kiuj ambaŭ estas denaskaj esperantistoj. Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto ekde 2001.

Notoj

Eksteraj ligiloj

Trovu « Anna Löwenstein » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Rete legeblaj verkoj


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ŝablono:Bibliotekoj--