Lee Harvey Oswald: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 32: Linio 32:
[[Kategorio:Mortintoj en 1963]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1963]]
[[Kategorio:Usonanoj kondamnitaj al mortpuno]]
[[Kategorio:Usonanoj kondamnitaj al mortpuno]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj la 18-an de oktobro]]
[[Kategorio:Mortintoj la 24-an de novembro]]

Kiel registrite je 10:09, 10 jun. 2019

Lee Harvey Oswald
Naskiĝo 18-an de oktobro 1939
Morto 24-an de novembro 1963
Kaŭzo Atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy
Stato morta
Profesio eksa maristo de Marista infanterio de Usono
vdr

Lee Harvey OSWALD (18-an de oktobro 193924-an de novembro 1963), estis marksisto, eks-ano de la Usona Mararmeo, kaj laŭ esplorado de kvar registaraj agentejoj de Usono, krimulo de atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy. La atenco estis krimita la 22-an de novembro 1963 en urbo Dallas, ŝtato Teksaso.

Oswald ekdeĵoris en oktobro de 1956 (kiel deksepjarulo) ĉe Marista infanterio de Usono. Ĉi tie li trairis tra ekzerco kun pafarmilo M1 Garand kaj plenumis testojn por snajpero. En oktobro de 1959 Oswal decidiĝis fini la servon ĉe la maristaro, dum kio kiel oficiala motivo li indikis malbonan sanstaton de sia patrino, pri kiu li volis zorgi. Sed Oswald elmigris Sovetunion, ĉar jam ekde la junaĝo li inklinis al komunismo. En la jaro 1962 li revenis Usonon kaj en 1963 li estis akuzita pro murdo de dallasa policisto J. D. Tippit kaj sekve ankaŭ pro murdo de la usona prezidento John F. Kennedy. Sed Oswald rifuzis kian ajn konekson kun tiuj ĉi murdoj. Du tagoj post sia kaptiĝo, dum transporto al arestejo, dum ĉeesto de televidaj kameraoj, li estis pafmortigita fare de Jacob Rubinstein. En la jaro 1964 komisiono de Warren venis al konkludo, ke Oswald vere pafmortigis prezidenton Kennedy-on. En la jaro 1979 Aparta komitato por esploro de la atenco de Usona Domo de Reprezentantoj, okupiĝanta per la kazo, indikis, ke Oswald estis membro de ampleksa komploto kontraŭ Kennedy kaj ĝi aldonis, ke la komisiono de Warren sufiĉe ne traesploris tiun ĉi eblecon.