Gango: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 186: Linio 186:
==Eksteraj ligiloj==
==Eksteraj ligiloj==
{{projektoj|commonscat=Ganges River}}
{{projektoj|commonscat=Ganges River}}
#Garhwali- [https://www.garhwali.in/pages/view/1153/riveni-ghat-rishikesh Riveni Ghat Rishikesh]Jeevmoksha
#Garhwali - [https://www.garhwali.in/pages/view/1153/riveni-ghat-rishikesh Riveni Ghat Rishikesh]
#[https://jeevmokshayoga.com Yoga Capital Rishikesh]
#Jeevmoksha - [https://jeevmokshayoga.com Yoga Capital Rishikesh]
#Gango Rafting - [https://www.feeltourism.com/rafting-in-rishikesh.html White Water Rafting]{{havenda artikolo|Gango}}
#Gango Rafting - [https://www.feeltourism.com/rafting-in-rishikesh.html White Water Rafting]{{havenda artikolo|Gango}}
{{Ĝermo|Barato}}
{{Ĝermo|Barato}}

Kiel registrite je 03:34, 12 jun. 2019

Gango
hindie: गंगा
rivero
Sur Gango apud Varanasio
Landoj
Fontrivero
 - alteco ĉ,4000 m
Enfluejo
 - situo Bengala Golfo
Longo 2 600 km (1 616 mi)
Vikimedia Komunejo: Ganges

GangoGanga (hindie गंगा gangaa) estas dulanda rivero en Azio, kiu trafluas (kaj formis) la ebenaĵon de Bengalio, en Barato kaj Bangladeŝo. Tiu rivero estas 2525 km longa kaj ekfluas en okcidenta Himalajo en la barata subŝtato Utarakando, kaj fluas suden kaj orienten tra la Ganga Ebenaĵo de Norda Barato en Bangladeŝon, kie ĝi elfluas en la Golfo de Bengalo. Ĝi estas la tria plej granda rivero laŭ akvoŝarĝo.

La Gango estas la plej sankta religia rivero por Hinduoj.[1] Ĝi estas ankaŭ eltenejo por milionoj de baratanoj kaj aliaj bengalanoj kiuj loĝas ĉe ties fluejo kaj dependas el ĝi por ties ĉiutagaj necesaĵoj.[2] Ĝi estas adorata kiel la diino Ganga en Hinduismo.[3] Ĝi estis ankaŭ grava historie, kun multaj iamaj provincaj aŭ imperiaj ĉefurboj (kiaj Pataliputra,[4] Kannauj,[4] Kara, Kaŝi, Patnao, Haĝipuro, Mungero, Bagalpuro, Murŝidabado, Baharampuro, Kampilĝo, kal Kolkato) kiu situas ĉe ties bordoj.

La Ganga estis rangita kiel la kvina plej poluita rivero de la mondo en 2007. Poluado minacas ne nur homojn, sed ankaŭ pli ol 140 fiŝajn speciojn, 90 amfibiajn speciojn kaj la endanĝeritan Gangan riverdelfenon. Estas projekto por purigi la riveron nome Gangagada Plano, nome media iniciato por eviti poluadon, kiu ĝisnun ne sukcesis,[5][6][7] pro koruptado, manko de teknika sperto,[8] mallerta pormedia planado,[9] kaj manko de elteno fare de religiaj aŭtoritatoj.[10]

La alternativa nomo "Ganges", fine en "-es", venis al multaj lingvoj tra Latino el fontoj de Antikva Grekio, ĉefe el la rakontoj pri la militoj de Aleksandro la Granda, kiu eniris ĝis en Hindio.

Hidrografio

Komenco

Gango formiĝas el la du riveroj Alaknanda kaj Bhagirathi[11], kunfluantaj proksime de urbeto en Utarakando, Devprajag, kies nomo signifas ĝuste "dia kunfluo". Tio estas la tradicia komenco de Gango. Pli precize, Gango originas, laŭ tradicio, el ses sanktaj riveroj (Alaknanda, Bhagirathi, Dhauliganga, Mandakini, Nandakini, Pindar), kiuj kunfluas unu post la alia; la lasta kunfluo estas tiu de Alaknanda kaj Bhagirathi. La alto de la kunfluo estas ĉirkaŭ 460 m super marnivelo.

Kunfluo de Alaknanda kaj Bhagirathi.

Tamen, Bhagirathi estas, hidrografie, la unua parto de Gango, do oni povas taksi ĝian fonton la vera fonto de Gango[12]. La akvo devenas de granda glaciejo nomata Gangotri, kuŝanta inter altegaj montopintoj (ĉirkaŭ 7000 m); unu el tiuj montoj nomiĝas Bhagirathi kiel la rivero. La urbeto Gangotri (3100 m) kaj la fino de la glaciejo (Gaŭmuĥ, ĉirkaŭ 4000 m) estas sanktaj lokoj por Hinduismo. La preciza fino de la glaciejo kaj komenco de la rivero ŝanĝas dum la jaroj, ĉar la glaciejo malplilongiĝas jaron post jaro.

Fluo

Apud Haridvaro, Gango foriras el la montara regiono kaj eniras la grandegan ebenaĵon nomatan Indus-Ganga Ebenaĵo. Baldaŭ poste, ĝi eniras ankaŭ la ŝtaton Utar-Pradeŝon kaj, proksimiĝante al Delhio (ĝis ĉ. 100 km), turnas al oriento.

En Allahabado Gango ricevas gravan dekstran alfluanton, Jamunon, longan preskaŭ 1400 km.

Gango kun alfluantoj

Post la eniro en Biharon, Gango ricevas aliajn gravajn alfluanton, Ghaghara (aŭ Karnali), Son, Gandok, Kosi (aŭ Koŝi), ĉiuj pli mallongaj ol Jamuno.

Gango fluas mallonge tra Jharkhando kaj Okcident-Bengalo.

Gango apud Patnao

Riverfino

En Farakka Gango disiĝas en du malsamajn riverojn: la ĉefa daŭre nomiĝas Gango, la pli malgranda nomiĝas Huglo. Digo kaj kanaloj ŝanĝis la naturan fluon.

La ĉefa rivero eniras Bangladeŝon, kie ĝi akceptas la akvojn de Bramaputro. Ĉar Bramaputro estas pli longa ol Gango mem (sed ne multe pli longa), ne klaras kiu estas kies alfluanto. Tradicie, la komuna parto havas apartan nomon, Padmo. Tria rivero, pli eta (Meghna), aldonas sin al Padmo.

Satelita foto de la delto de Gango (Huglo maldekstre)

Padmo formas grandan delton, antaŭ la enfluo en la Golfon de Bengalio, parton de la Hinda Oceano. La areo de la delto varias laŭ la sezonoj; minimume ĝi estas ĉirkaŭ 110mil km².

Oni povas ankaŭ diri ke la delto de Gango enhavas du ĉefaj brakojn, Huglon kaj Padmon. Iuj eĉ nomas nur la Huglon Gango kaj la ceteran parton de la delto nur Padma.

Geologio

Hidrologio

Historio

Religia kaj kultura gravo

Irigacio

Ekonomio

Ekologio

En la ebenaĵo ĉirkaŭ Gango, antaŭ malmultaj jarcentoj, estis ankoraŭ oftaj grandaj mamuloj, kiel elefantoj, rinoceroj, leonoj, tigroj ktp.

Nuntempe, anstataŭis la naturan praarbaron preskaŭ ĉie urboj kaj kampoj. Estas tamen pluraj naciaj parkoj apud la rivero aŭ ĝiaj alfluantoj. La plej malnova (1936) estas la Nacia Parko Corbett, en Utakarando. Alia grava nacia parko, apud la riverfino, estas la Nacia Parko Sundarbans, kiu estas Monda heredaĵo de Unesko.

Menciindas ĉi tie ankaŭ la Nacian Parkon Keoladeo kaj la Nacian Parkon Gangotri.

Akvaj bestoj

Ganga delfeno

Multaj fiŝaj specioj vivas en Gango, kvankam ilia kvanto malgrandiĝas pro poluo kaj fiŝkaptado.

Inter ili, pluraj genroj de Ciprinedoj (Labeo, Barilius, Bangana ktp), la katfiŝo Clarias batrachus, la labirinta fiŝo Anabas cobojius, la osteoglosoforma Chitala chitala. Ankaŭ kelkaj ŝarkoj vivas en la malalta parto de Gango; Glyphis gangeticus estas en danĝero malaperi.

Du specioj de krokodiluloj vivas en la rivero: la gavialo (Gavialis gangeticus) kaj la marĉa krokodilo (Crocodylus palustris).

En Gango vivas ankaŭ specio de delfenoj: Platanista gangetica.

Rilato al homoj

Urboj

Gravaj urboj ĉe Gango estas Kanpur, Allahabado, Varanasio, Patnao kaj Dako. Kolkato estas ĉe Huglo, kiu estas branĉo de Gango.

Religio

Laŭ la hinduismo, Gango estas sankta rivero, en kies akvoj banado purigas la homon el pekoj. Estas ankaŭ tre dezirate havi sian tombon en Gango. Oni taksas, ke Gango ĉiutage akceptas 400 mortintajn kaj kremaciitajn homojn.

Notoj

  1. Alter, Stephen (2001), Sacred Waters: A Pilgrimage Up the Ganges River to the Source of Hindu Culture, Houghton Mifflin Harcourt Trade & Reference Publishers, (ISBN 978-0-15-100585-7), https://books.google.com/books?id=qb9yQgAACAAJ, retrieved 30a de Julio 2013 
  2. "US TV host takes dig at Ganges", Zeenews.com, 16a de Decembro 2009. Kontrolita 4a de Julio 2012.
  3. Bhattacharji, Sukumari. (1995) Legends of Devi. Orient Blackswan. ISBN 978-81-250-0781-4.
  4. 4,0 4,1 Ghosh, A.. An encyclopaedia of Indian archaeology. BRILL. ISBN 978-90-04-09264-8. OCLC 313728835.
  5. Haberman, David L. (2006), River of Love in an Age of Pollution: The Yamuna River of Northern India, University of California, (ISBN 978-0520247901) 
  6. Gardner, Gary (2003), "Engaging Religion in the Quest for a Sustainable World", in Bright, Chris, State of the World: 2003 (Special 20th anniversary ed.), Norton, pp. 152–76, (ISBN 978-0393323863) 
  7. "Clean Up Or Perish", The Times of India, 19a de Marto 2010
  8. Sheth, Jagdish N. (2008), Chindia Rising, Tata McGraw-Hill, (ISBN 978-0070657083) 
  9. Singh, Munendra; Singh, Amit K. (2007), "Bibliography of Environmental Studies in Natural Characteristics and Anthropogenic Influences on the Ganga River", Environ Monit Assess 129 (1–3): 421–32, doi:10.1007/s10661-006-9374-7, PMID 17072555 
  10. Puttick, Elizabeth (2008), "Mother Ganges, India's Sacred River", in Emoto, Masaru, The Healing Power of Water, Hay House, pp. 241–52, (ISBN 978-1401908775) 
  11. Euttaranchal - Devprayag angle
  12. Euttaranchal - Gangotri angle

Eksteraj ligiloj

  1. Garhwali - Riveni Ghat Rishikesh
  2. Jeevmoksha - Yoga Capital Rishikesh
  3. Gango Rafting - White Water Rafting