Luhačovice: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ISO
e Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB
Linio 153: Linio 153:


{{Municipoj de Regiono Zlín|Distrikto Zlín}}
{{Municipoj de Regiono Zlín|Distrikto Zlín}}
{{Unua}}


[[Kategorio:Banlokoj de Ĉeĥio]]
[[Kategorio:Banlokoj de Ĉeĥio]]

Kiel registrite je 19:09, 16 jun. 2019

Luhačovice
germane: Bad Luhatschowitz
urbo
Luhačovice
Luhačovice
Luhačovice
FlagoBlazono
municipo en Ĉeĥio • municipo kun urbaj privilegioj • municipality with authorized municipal office • Czech municipality with expanded powers [+]

Oficiala nomo: Luhačovice

Ŝtato Ĉeĥio
RegionoRegiono Zlín
DistriktoDistrikto Zlín
Administra municipoLuhačovice
Historia regionoMoravio

Parto deValaĥio
MontaroVizovická vrchovina
KonstruaĵoValbaraĵo Luhačovice
RiveroŠťávnice

SituoLuhačovice
- alteco253 m n.m.
- koordinatoj49° 6′ N, 17° 46′ O (mapo)49.10111111111117.760277777778
Areo32,993713 km² (3 299,37 ha) [+]

Loĝantaro5 107 [+] (1-a de januaro 2023)
Denseco154,79 loĝ./km² [+] [+]

Unua skribmencio1412

HorzonoMET (UTC+1)
- somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo763 26
NUTS 3CZ072
NUTS 4CZ0724
NUTS 5CZ0724 585459

Katastraj teritorioj4
Partoj de urbo4
Bazaj sidejunuoj4

Luhačovice (Ĉeĥio)
Luhačovice (Ĉeĥio)
DEC
Luhačovice
Luhačovice
Situo enkadre de Ĉeĥio

Vikimedia Komunejo:  Luhačovice
Retpaĝaro: www.luhacovice.cz

 Ĉeĥio
vdr
Banlokaj domoj kaj hoteloj en Luhačovice - Jestřebí

Luhačovice estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas sudorienta parto de Moravio, regiono Zlín, en Vizovická vrchovina (Vizovická-montetaro), en valo de rivero Šťávnice, 12 km de urbo Uherský Brod. La plej konata moravia banloko kaj populara turisma centro kun ĉirkaŭ 5 500 daŭraj loĝantoj.

Historio

En Luhačovice ekzistis en la jaro 1261 burgo Engelsberk, en la jaro 1609 burgaro, la vilaĝo mem estas unue menciata en la jaro 1412. Sur la fundo de la valo fontas hidrogenkarbondioksido-kloridsodaj alkalaj mineralakvoj kaj sulfurhidrogenaj akvoj, konataj ekde la jaro 1669. El la jaro 1738 devenas baroka kastelo kun kapelo (1754), el kiu fariĝis en la jaro 1784 preĝejo. La unuan banlokan konstruaĵon konstruis en la jaro 1789 tiamaj posedantoj Serényi-anoj (ili posedis Luhačovice ekde 1628 ĝis 1945). Statuton de urbo havas Luhačovice nur ekde 1936.

Banloko

El pli multe ol 10 fontoj estas la plej fama Vincentka, kiun oni ankaŭ distribuas en vendejreton. Malpli multe konataj estas Aloiska, Otovka kaj Amandka. La fontoj havas ŝirmzonon. La akvon oni kaptas plejparte el putoj aŭ boroj. En la urbo oni kuracas perturbojn de spirorganoj kaj digestorganoj, perturbojn de metaboloj de grasaĵoj, angiajn malsanojn. Oni uzas trinkkuracadon, banojn, kompresojn kaj inhaladon. La banloko funkcias tutjare, krom unumonata paŭzo ĉirkaŭ fino de la jaro. La komplekso de la banlokaj konstruaĵoj kun kolonado estas ekster trafikvojo de la urbo. Secesia arkitekturo de la banloko havas karakterizajn elementojn inspiritajn de regiono Valaĥio. La banloko havas tradicion de ĉeĥa-slovaka reciprokeco (Akvoterapia instituto, domo de Jurkovič).

Proksimume 3 km de la urbo estas valbaraĵo nomata Luhačovice, kiu estis finita en la jaro 1928. Ĉirkaŭ la valbaraĵo estas multnombraj ripozobjektoj kaj aŭtokampadejo.

Interesaĵoj

En la urbo troviĝas granda nombro de la plej diversaj kafejoj, vinejoj, restoracioj kaj sukeraĵejoj. En Luhačovice-on oni ne veturas nur pro kuracado, sed ĉi tieaj kondiĉoj kontentigos homojn turisme, sporte kaj socie fonditajn. Por la turismo estas en Luhačovice kreitaj specialaj rondoj tra la ĉirkaŭaĵo kun naturaj scenejoj.

Transporto

Pro la populareco de Luhačovice estas eĉ regula direkta trajna konekto de Prago al Luhačovice.

Esperanto

En novembro 2009 dum ĝenerala asembleo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo estis ekskurso al Luhačovice.

Fotografioj

Ĝemelurboj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:KapoMunicipoNav Kladná Žilín | Luhačovice | Polichno | Řetechov Ŝablono:PiedoMunicipoNav

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.