Determinismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de sorto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 71: Linio 71:
* Zacchi, L'uomo, Vol. I, Roma, Ferrari; Gutberlet, L'uomo, le sue origini e il suo sviluppo, Torino, SEI.
* Zacchi, L'uomo, Vol. I, Roma, Ferrari; Gutberlet, L'uomo, le sue origini e il suo sviluppo, Torino, SEI.


{{projektoj}}

[[Kategorio:Determinismo| ]]
[[Kategorio:Ateismo]]
[[Kategorio:Ateismo]]
[[Kategorio:Filozofio]]
[[Kategorio:Filozofio]]

Kiel registrite je 04:42, 17 jun. 2019

Determinismo (el la latina determinare t.e. «difini», «destini») estas doktrino de la kaŭza neceso, nome ke kiu ajn fenomenoj postulas adekvatan kaŭzon. Ĝi, tial, etendas tiun principon al tuta serio de la fenomenoj fizikaj kaj nefizikaj. Ĝi tial ekskludas ĉian liberan volon kaj hazardon. De determinismo renkonteblas almenaŭ tri formoj:

  1. Determinismo metafizika, laŭ kiu absoluta liga neceso regas ĉiujn estaĵojn kaj ties rilatojn;
  2. Detreminismo fizika (dirita ankaŭ scienca aŭ eksperimenta), laŭ kiu la naturaj fenomenoj (la fenomenoj de la natura mondo) estas ligitaj inter si per nepraj rilatoj de kaŭzo-efiko, tiel ke eblas koncepte establi naturajn leĝojn, antaŭvidi la estonton kaj utiligi leĝojn kaj antaŭvidojn por praktikaj celoj de la homo;
  3. Determinismo psikologia, laŭ kiu la homa volo, pro kaŭzoj kaj enaj kaj eksteraj, estas devigata tiamaniere ke ĉiu ĝia decido ne povas esti malsama ol tiu kiu vere okazas, kaj tial ne estas allasebla libero kiel libera volo.

Oni parolas ankaŭ pri alispecaj determinismoj, kiel tiuj ekonomia kaj statistika kaj probabla, kiuj tamen ne interesas tiun ĉi artikolon.

Specoj de determinismo

Determinismo metafizika

Estas propra de filozofiaj sistemoj kiuj sentas necese ke ĉiu efiko havas sian kaŭzon kaj en tiu principo ne sukcesas akcepti escepton de la libera volo. Ĝin subtenis antikvaj grekoj Leŭkipo (filozofo), Demokrito laŭ (Aristotelo), Lukrecio. Senprobleme naĝas en ĝi panteismo, materiismo, pozitivismo, monismo de, ekzemple, Thomas Hobbes, iuj ideismoj (Hegelo, Benedetto Croce, Giovanni Gentile), angla empiriismo .... ; malpli facile sistemoj zorgigitaj de la humanismo kaj de bezono savi la moralan leĝon kaj la liberan elekton de la homa volo. Kantio provas malpliigi la rigidecon de determinismo, kaj simile Leibiniz (kiu parolas pri teologia determinismo) kaj aliaj filozofiaj sistemoj. la radikala neniigo de la libera iniciato de la homa volo, kiel aktiveco tute propra, aganta en la historio, eksplikas la reagon de ekzistencialismo kia revalorigo de la individua persono antaŭ la devo-volo realigi sian destinon.

Determinismo fizika

Tiu determinsmo apogiĝas, krom sur la supre menciita metafizika principo por iuj, sur la malkovroj de la moderna scienco iniciatita de Roger Bacon kaj Francisko Bacon, Galilejo, Kartezio kaj sur la fizika leĝoj kaj aliaj eminentuloj. Reprezentanto de tiu pensfluo kutime oni prezentas Pierre-Simon Laplace.

Laplacana determinismo, subtenanto de rigida rilato inter kaŭzo kaj efiko, estis modernajn tempojn distaŭzita de statistika Termodinamiko de Ludwig Boltzmann, de topologio de Henri Poincaré kaj lastatempe de la kvantuma mekaniko kaj de la teorio de kaoso.

Ĉu temas pri eventoj estiĝantaj sen reala kaŭzo, aŭ pri eventoj kies kaŭzo ankoraŭ nekonatas pro ne neebleco ĝin malkovri? Pri tio diskutas fizikistoj. Filozofoj tamen ne sukcesas pensi fenomenon nekaŭzata de adekvata kaŭzo. Dum esplora studo pri la stabileco de la sia esploriga sistemo, Henri Poincaré konstatis ke mekanika sistemo de nur tri korpoj estas jam neantaŭvidebla en sia moviĝo: tio eblas nur per, krom de la gravita leĝo, la nescio pri la komencaj kondiĉoj per kiu la sistemo ekaktiviĝis... Tiel ankaŭ teorio de kaoso kiu difinas “kaosa” eventon hazardan en determisma reĝimo, sed reale nekonata pro manko de precizaj datenoj...

Determinismo psikologia

Difino

Temas pri la libero de la volo, kiu agadas ekstere de la ĉenoj de la kaŭzoj-efikoj, eĉ se ne sen motivoj. Sed se tiu libero vere estus, diras asertantoj de psikologia determinismo, la principo de kaŭzo-efiko tute ruiniĝus kontraŭ la evidento kaj la homa historio fariĝis preskaŭ nepriskribebla kaj precipe ne regebla.

Tiel devigis pensi marksismo kaj materialismo kaj ankaŭ humanismoj kiuj preferis transdoni la prerogativon de la libero al iu supera ideala inamenta entaĵo. Al diversaj, ne ĉiuj, sistemoj de modernaj psikologioj ŝajnis pli facile kaj efike kuraci psikajn devojiĝojn en psika determinismo ol en subjekto libere sin deteminanta. Iuj filozofioj vidis fone de la konfirmo de la libera volo ankaŭ la riskon akcepti la devigan moralan leĝon kun kroma risko, ankoraŭ fone, ke aperu iu supera esto normanta. Tio kontraŭus la establitan ateismon.

Ĝenerale politikistaj diktaktoroj preferas imagi (kaj imagigi) kaj trakti homojn detemineblaj de la determinismo utila por la manovro de la konsciencoj.

Kaj helpe de psikaj sciencoj oni opiniis demonstrebla la iluzio de la libera volo.

Konsideroj pri determinismo psikologia

Utilas distingi du determinismojn: tiu rilata al la fizika mondo kaj tiu rilata al la eventuala libera volo: la unua povas konceptiĝi sen la dua. Fakte mezepokaj kaj nunaj dikristanaj filozofioj, hebreaj kaj islamaj, konsentis liberan volon en fizika mondo determinisma. Fakte, la libera volo koncernas la moralan elekton kaj ne la fluadon de la fizikaj eventoj ligitaj inter si per la nodo de kaŭzo kaj efiko.

Defendantoj de la libero volo, kiu kiam vere agadas libere forfuĝas el determinisma ĉeno, argumetas tiel: se homo estus determinita, estus certe nelogike puni liajn “krimojn” kaj damaĝojn ĉiuspecajn ĉar la “krimulo” agadus ĉar determinita de obskuraj nekonataj fortoj kiuj lin senigus el elektokapablo.

El teologia vidpunktoj, dikredantaj teologoj de ĉiam antaŭmetis tiun problemon kvankam diverssence provokita: “Se Dio estas kaŭzo de ĉio kaj la homo estas samtempe kaŭzo de siaj liberaj agoj, ĉu tio ne metas la homan racion antaŭ nelogikaĵon? Kiamaniere estus libera homo kies agoj estus kaŭzita de la supera forto?” Por ili la nelogikaĵo estas pure ŝajna ĉar antaŭ la du koncepte kaj sperte ne forigeblaj konstatoj (dia universa kaŭzeco kaj konscio de sia libera volo), ĝia harmonio estas nur perracie netrovebla, neniel nelogika en Dio!

Ĉiukaze, la agado de la libera volo ne kontraŭas la principon de kaŭzo/efiko: ĝi nur anstataŭas la kaŭzon, el tiu fizika al tiu libervola!

Determinismo kaj dia kreo

Ĉu ili povas kunstari en sciencaj teorioj? Dikredantaj scienculoj tion akceptis kaj proklamis. Kaj krome, determinismo de la fizika mondo ne kontraŭas el si mem al la krea agado de Dio, kiu antaŭas la ekagadon de la rilato kaŭzo-efiko en la mondo de la naturo.

Se ĉu vere ekzistas en naturo estas afero koncernanta la sciencan esploron, krom filozofion.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

[1]

[2] (Tomas Mann sufloras malvenki psikologian deteminismon pere de ironio)

[3]

Bibliografio