Horzonoj en Eŭropo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB
hipotezaj horozonoj en Eŭropo
Linio 1: Linio 1:
{{Horzonoj en Eŭropo}}
{{Horzonoj en Eŭropo}}
[[Dosiero:Zeitzonen idealtypisch Europa.png|eta|Hipotezaj horozonoj en Eŭropo kaze ke ĉiu lando sisteme apliku la mezan sunan tempon de tie kie troviĝas la ĉefa parto de la lando.]]

'''Eŭropo havas la jenajn kvar horzonojn''': la Okcidenteŭropa Tempo (WET/[[GMT]]), la Centreŭropa Tempo (CET), la Orienteŭropa Tempo (EET) kaj la Kiev Tempo (KYVT).
'''Eŭropo havas la jenajn kvar horzonojn''': la Okcidenteŭropa Tempo (WET/[[GMT]]), la Centreŭropa Tempo (CET), la Orienteŭropa Tempo (EET) kaj la Kiev Tempo (KYVT).



Kiel registrite je 06:21, 19 jun. 2019

Horzonoj en Eŭropo:
blua Okcidenteŭropa Tempo (UTC±00:00)
Okcidenteŭropa Somera Tempo (UTC+01:00)
helblua Okcidenteŭropa Tempo (UTC±00:00)
ruĝa Centreŭropa Tempo (UTC+01:00)
Centreŭropa Somera Tempo (UTC+02:00)
okro Orienteŭropa Tempo (UTC+02:00)
Orienteŭropa Somera Tempo (UTC+03:00)
flava Kaliningrada Tempo (UTC+02:00)
helverda Fora-orienteŭropa Tempo (FET, UTC+3),
Minska Tempo / Moskva Tempo
Helaj koloroj indikas landojn kiuj ne observas la someron tempon: Alĝerio, Belorusio, Islando, Maroko, Rusio, Tunizio kaj Turkio.
Hipotezaj horozonoj en Eŭropo kaze ke ĉiu lando sisteme apliku la mezan sunan tempon de tie kie troviĝas la ĉefa parto de la lando.

Eŭropo havas la jenajn kvar horzonojn: la Okcidenteŭropa Tempo (WET/GMT), la Centreŭropa Tempo (CET), la Orienteŭropa Tempo (EET) kaj la Kiev Tempo (KYVT).

La Okcidenteŭropa Tempo (WET, UTC±0, GMT) estas la horzono de la Feroaj Insuloj, de nord-orienta Gronlando, Irlando, Islando dum la tuta jaro, la Kanariaj insuloj, Madejro, Manksinsulo, Manikinsuloj, Portugalio kaj la Unuiĝinta Reĝlando de Grand-Britio kaj Nord-Irlando. Ĝia nomo angle estas Western European Time (WET) kaj antaŭe Greenwich Mean Time (GMT, Meza Tempo de Grenviĉo).

La Centreŭropa Tempo (CET, UTC+1) estas la nomo de la horzono kiu havas hordiferencon de unu horo al la Tempo universala kunordigita (UTC). Ĝi estas uzata de ĉiuj regnoj en okcidenta kontinenta Eŭropo krom Portugalio, kiu denove uzas Okcidenteŭropan Tempon.

Ĝia nomo angle estas Central European Time (CET), en la franca Heure (normale) de l'Europe centrale (HNEC) kaj en la germana Mitteleuropäische Zeit (MEZ).

La Orienteŭropa Tempo (EET, UTC+2), angle Eastern European Time (EET) (ukraine Київський час), estas la horzono de la eŭropaj landoj inter la Centreŭropa Tempo zono kaj la Ukrainio.

Jen la eŭropaj landoj, kiuj uzas vintre UTC+2: Belorusio, Bulgario, Kipro, Estonio, Finnlando, Grekio, Latvio, Litovio, Moldava Respubliko, Rumanio, Ukrainio.

La Kaliningrada Tempo (KAL, UTC+2) tutjare uzatas en Kaliningrada provinco (la ĝis 1945 germania regiono Orienta Prusio) de Rusio kun ties ĉefurbo Kaliningrad.

Minska Tempo

La Minska Tempo (FET, UTC+3) (beloruse Мінскі час) tutjare uzatas en Belorusio kun ties ĉefurbo Minsko.

La Moskva Tempo (FET, UTC+3) (ruse Московское время) tutjare estas laŭleĝa loka tempo en la eŭropa parto de Rusio laŭ horzono de Moskvo.

La moskva tempo en mapo de Rusio.

La Moskva Tempo estas uzata por horaroj de trajnoj, aviadiloj, ŝipoj ktp ĉie en la Rusa Federacio. Ĝi ankaŭ aperas en telegramoj, en retmesaĵoj ktp. La tempo estas ofte anoncita ĉie en la lando en radioelsendoj laŭ la Moskva tempo.


Rilataj paĝoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.