Wim De Smet: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-http://www.esperanto.be +https://www.esperanto.be)
e +Bibliotekoj, kelkaj redaktetoj
Linio 1: Linio 1:
{{unua}}

{{Informkesto homo
{{Informkesto homo
|priskribo=Wim De Smet en 2009
|priskribo=Wim De Smet en 2009
}}
}}

[[Dosiero:WimDeSmedt.jpg|eta|S-ro De Smet dum prelego en la antverpena klubo La Verda Stelo]]
[[Dosiero:WimDeSmedt.jpg|eta|S-ro De Smet dum prelego en la antverpena klubo La Verda Stelo]]
[[Dosiero:WimDeSmedt2.jpg|eta|S-ro De Smet (dekstre) dum promenado organizita de la kalmthoŭta Esperantoklubo La Erikejo]]
[[Dosiero:WimDeSmedt2.jpg|eta|S-ro De Smet (dekstre) dum promenado organizita de la kalmthoŭta Esperantoklubo La Erikejo]]
Linio 51: Linio 48:
* [http://www.eventoj.hu/isae/scienca-revuo/enhavo-1949-2000.htm Scienca Revuo 1949-2000.]
* [http://www.eventoj.hu/isae/scienca-revuo/enhavo-1949-2000.htm Scienca Revuo 1949-2000.]


{{Bibliotekoj}}
{{Unua}}
{{Vivtempo|Desmet, Wim M. A.}}
{{Vivtempo|Desmet, Wim M. A.}}



Kiel registrite je 18:10, 24 jun. 2019

Wim De Smet
Wim De Smet en 2009
Wim De Smet en 2009
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1932 (1932-10-19)
en Antverpeno
Morto 10-an de marto 2012 (2012-03-10) (79-jaraĝa)
en Brasschaat
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo biologozoologoesperantisto • universitata instruisto
vdr
S-ro De Smet dum prelego en la antverpena klubo La Verda Stelo
S-ro De Smet (dekstre) dum promenado organizita de la kalmthoŭta Esperantoklubo La Erikejo

Wim M. A. DE SMET (naskiĝis la 19-an de oktobro 1932 en Antverpeno, mortis la 10-an de marto 2012 [1][2] en Brasschaat) estis flandra zoologo, fakulo pri cetacoj. Li estis esperantisto kaj plenrajta membro de AIS San-Marino, al kiu li apartenis ekde la fondo.

De Smet licenciiĝis pri zoologio en 1954. Post studvojaĝoj tra Afriko en 1955/56 li studis en Italio, Svedio kaj Skotlando kaj en 1961 iĝis aspiranto-esploristo ĉe la belga Ŝtata Fondaĵo pri Sciencaj Esploroj. En 1966 li doktoriĝis kaj poste estis profesoro en la Nacia Universitato de Ruando (1986/1987), en Paramaribo (1988/89), Surinamo (1989/90) kaj Gabono (ekde 1991). Li instruis en Esperanto en AIS-sesioj en Treviro (Germanio) kaj Bydgoszcz (Pollando).

De Smet ellaboris projekton pri "Nova Biologia Nomenklaturo" (N.B.N.), per kiu li celis ordigi la iom kaosan nomenklaturon precipe de zoologio. Malsame kiel la klasika nomenklaturo, kiu baziĝas sur latino, NBN baziĝas sur Esperanto. Verko lia pri NBN ricevis la Premion Pirlot de 1999. Oni ankaŭ honoris lin kun la japana UMEA-Shinoda-Premio.

Verkoj

Ekde maldekstre : Pasquale Zapelli, István Ertl, Wim De Smet, Osmo Buller, en 2001.

En 1982 aperis lia verko "Esperanto snel assimileren", rapidkurso de Esperanto por aŭtodidaktoj. Pri sia profesia fako li kontribuis i.a. al Scienca Revuo, la iama ornitologia magazino "Mevo" kaj aliaj Esperanto-periodaĵoj kaj regule prelegis en Someraj Universitataj Kursoj (SUK), Internacia Somera Universitato (ISU) kaj Internacia Kongresa Universitato (IKU). En la magazino "Monato" li raportis pri siaj jaroj en Surinamo. Li verkis dudirektan vortareton surinaman-Esperanton-surinaman, kiu aperis ĉe www.la-vortaro.net kaj kontribuis al terminologiaj diskutoj en Akademiaj Studoj.

Referencoj

  1. nederlande Knockaert, Cyreen 2013 : Heeft Goliath voorgoed David verslagen? Raakt Nieuwe Biologische Nomenclatuur in de vergetelheid? Horizon-Taal, 45(260), 8-9.
  2. esperante Knockaert, Cyreen 2013 : Nomenklaturo : ĉu kroma esperanta "finvenko"? Monato. Internacia Magazino Sendependa, 34(5), 22-23.

Bibliografio

Lernolibro verkita de Wim De Smet.
  • angle Anonima aŭtoro 1989 : Men of Achievement, Thirteenth Edition, International Biographical Centre, Kambriĝo, CB2 3QP, Britujo, p. 222.
  • angle Anonima aŭtoro 2001 : 2000 Outstanding Scientists of the 20th Century, Second Edition, International Biographical Centre, Kambriĝo, Britujo, p. 94.
  • nederlande Diversaj 1978 : Verslag van het Colloquium. Verleden, Heden en Toekomst van de Esperanto-Beweging in Vlaanderen, Kalmthout, 40 p.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1959 : La poplipteroj, strangaj fiŝoj, Scienca Revuo, 11/1(41), 19-27.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1963 : Konsideroj pri la biologia nomenklaturo, Scienca Revuo, 14, 117-119.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1971 : La nomoj de la cetacoj (unua parto), Scienca Revuo, 22/1(87), Beogrado, Jugoslavujo, p. 21-48.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1971 : La nomoj de la cetacoj (dua parto), Scienca Revuo, 22/2(88), Beogrado, Jugoslavujo, p. 39-48.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1971 : La nomoj de la cetacoj (tria parto), Scienca Revuo, 22/3(89), Beogrado, Jugoslavujo, p. 71-78.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1972 : Ĝenerala kaj Homa Histologio, Someraj Universitataj Kursoj, Lieĝo, 68 p., ilustraĵoj
  • france De Smet, W.M.A. 1973 : Terminologie et nomenclature biologiques, La monda lingvo-problemo, Den Haag, p. 45-56.
  • france De Smet, W.M.A. 1973 : Initiation à la Nomenclature Biologique Nouvelle (N.B.N.), Association pour l'Introduction de la Nomenclature Biologique Nouvelle, Kalmthout, 44 p.
  • nederlande De Smet, Dr W.M.A. 1982 : Esperanto snel assimileren, Uitgeverij De Nederlanden, Antwerpen, 151 p. ISBN 90 6583 028 6
  • esperante De Smet, W.M.A. 1990 : Specio kaj genro en la biologio, Scienca Revuo, 41, 365-370.
  • angle De Smet, W.M.A. 1991 : A Guide to New Biological Nomenclature (N.B.N.), Association for the Introduction of New Biological Nomenclature, Kalmthout, 64 p.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1991 : La Sistemo N.B.N. (Nova Biologia Nomenklaturo), Asocio por la Enkonduko de Nova Biologia Nomenklaturo, Kalmthout, 94 p.
  • nederlande De Smet W.M.A. 1991 : Kennismaking met Nieuwe Biologische Nomenklatuur (N.B.N.), Vereniging voor het Invoeren van Nieuwe Biologische Nomenklatuur (N.B.N.), Kalmthout, 87 p.
  • angle De Smet W.M.A. 1991 : Meeting User Needs by an Alternative Nomenclature, in: Improving the Stability of Names : needs and options (D.L. Hawksworth, ed.), Regnum Vegetabile, no 123, 179-181, Koeltz Scientific Books, Königstein.
  • esperante De Smet W.M.A. 1995 : La scienca nomo de la ĉimpanzo, Scienca Revuo, 46(2), 12-37.
  • esperante De Smet W.M.A. 2000 : Nova Biologia Nomenklaturo (N.B.N.) en la jaro 2000 kaj la problemoj pri nomoj de bestoj kaj plantoj, Fakaj aplikoj de Esperanto. Serio : Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, 77-87.
  • nederlande De Smet W.M.A. 2001 : Edward Symoens 1915-1995. En Interface. Planned Languages: From Concept to Reality. VLEKHO. Hogeschool voor Wetenschap en Kunst, Bruselo, 3-4. ISBN 806813-1-8
  • angle esperante De Smet W.M.A. 2005 : Analizo de Nova Biologia Nomenklaturo; An analysis of New Biological Nomenclature. SAIS, Nitra, A.I.S, San Marino. ISBN 80-967425-7-4

Eksteraj ligiloj

  • Artikoloj de Wim de Smet en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) (serĉu je "smet" en ĉiuj kampoj)

Verkoj de Wim de Smet en Monato:

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.