Donaco: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
de altruismo kaj amasfinancado
Linio 15: Linio 15:
* {{citaĵo|''Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas.''}}
* {{citaĵo|''Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas.''}}
* {{citaĵo|''Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu.''}}
* {{citaĵo|''Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu.''}}

== Vidu ankaŭ ==
*[[Altruismo]]
*[[Amasfinancado]]


== Referencoj ==
== Referencoj ==

Kiel registrite je 18:16, 19 jul. 2019

Donaco estas transdono senkompensa de monovaro. Figure temas pri io, kio feliĉigas la ricevanton, favoro, bona agado aŭ pardono.

Donaco estas kutima formo de dono.

Tradicie iaj festoj estas okazoj por transdoni donacojn: naskiĝtago, Kristnasko, geedziĝo, kaj tiel plu.

Ekde 2005 ekiĝis nova formo de donacoj: spertodonacoj. Spertodonaco povas esti konduko de Ferrari, ULM-flugo aŭ paraglisado, ktp. Spertodonacoj estas bona helpo por eviti idemankon pri donacoj por datrevenoj, Kristnasko, Pasko, patrintagopatrotago.

Donackvitanco

Specifa tipo de kvitanco estas donackvitanco. Tio kongruas kun la deziro de paginto esti certa ke oni povos redoni donacon ekzemple okaze de malkongruo de vestaĵo, malplaĉo de ricevita donaco de la flanko de la ricevinto ktp. Krome la paginto deziras ke la ricevinto de la donaco ne sciu pri la prezo de la varo. Tiele tia kvitanco montras ĉian informon escepte la prezon kaj permesas al la ricevinto de la donaco havi alian donacon anstataŭe, sen neceso scii kion pagis la paginto.

Proverboj

Ekzistas pluraj proverboj pri donaco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter kiuj[1]:

  • Citaĵo
     Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras. 
  • Citaĵo
     Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas. 
  • Citaĵo
     Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu. 

Vidu ankaŭ

Referencoj