Kronŝtato: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{informkesto urbo|regiono-ISO=RU}}
{{informkesto urbo|regiono-ISO=RU}}
[[Dosiero:Saint Petersburg Kronstadt.jpg|thumb|Mararmeja katedralo kaj la eterna flamo]]
[[Dosiero:Saint Petersburg Kronstadt.jpg|thumb|Mararmeja katedralo kaj la eterna flamo]]
'''Kronŝtadto''' ({{lang-ru|Кронштадт}}) estas [[urbo]] kaj eksa [[fortikaĵo]] en [[Rusio]]. Ĝi situas sur insulo [[Kotlin]] (Котлин), en la [[Balta Maro]] apud [[Sankt-Peterburgo]].
'''Kronŝtadto''' ({{lang-ru|Кронштадт}}) estas [[urbo]] kaj eksa [[fortikaĵo]] en [[Rusio]]. Ĝi situas sur insulo [[Kotlin]] ({{lang-ru|Котлин}}), en la [[Balta Maro]] apud [[Sankt-Peterburgo]].


Ekde [[1984]] mara digo kun aŭtomobila vojo kunigas la insulon kun la kontinento. La digo estas norde de la insulo kaj oni planas konstrui alian digon al sudo de la insulo. Tiam tra la urbo estos granda aŭtomobila vojo de [[Finlando]] al suda Rusio. Sed ĉefa celo de konstruado de la digo estas protektado de urbo Sankt-Peterburgo de superakvadoj.
Ekde [[1984]] mara digo kun aŭtomobila vojo kunigas la insulon kun la kontinento. La digo estas norde de la insulo kaj oni planas konstrui alian digon al sudo de la insulo. Tiam tra la urbo estos granda aŭtomobila vojo de [[Finlando]] al suda Rusio. Sed ĉefa celo de konstruado de la digo estas protektado de urbo Sankt-Peterburgo de superakvadoj.

Kiel registrite je 04:51, 15 aŭg. 2019

Kronŝtato
municipa distrikto • urbosetlejo • militista unuo • haveno

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 197760–197762
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 44 401  (2018) [+]
Loĝdenso 2 295 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 59° 59′ N, 29° 46′ O (mapo)59.99083333333329.774722222222Koordinatoj: 59° 59′ N, 29° 46′ O (mapo) [+]
Areo 19,35 km² (1 935 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Kronŝtato (Rusio)
Kronŝtato (Rusio)
DEC
Kronŝtato
Kronŝtato
Situo de Kronŝtato

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kronstadt [+]
vdr
Mararmeja katedralo kaj la eterna flamo

Kronŝtadto (ruse Кронштадт) estas urbo kaj eksa fortikaĵo en Rusio. Ĝi situas sur insulo Kotlin (ruse Котлин), en la Balta Maro apud Sankt-Peterburgo.

Ekde 1984 mara digo kun aŭtomobila vojo kunigas la insulon kun la kontinento. La digo estas norde de la insulo kaj oni planas konstrui alian digon al sudo de la insulo. Tiam tra la urbo estos granda aŭtomobila vojo de Finlando al suda Rusio. Sed ĉefa celo de konstruado de la digo estas protektado de urbo Sankt-Peterburgo de superakvadoj.

Sur bordoj de la insulo ĉirkaŭ la urbo estas multaj havenoj por precipe militaj ŝipoj kaj antikvaj fortikaĵoj.

Historio

Petro la 1-a fondis la urbon en 1703 kiel militŝipa bazo ĉe la Balta Maro. La urbo estis fondita kiel mara fortikaĵo por protekti novan tiaman ĉefurbon Sankt-Peterburgo kontraŭ minaco de malamikaj flotoj.

Ekde komenco la urbo estis konsiderata kiel parto de Sankt-Peterburgo kaj pro tio Kronŝtadto havas rektajn, larĝajn (laŭ normoj de tiu tempo) stratojn ktp.

En 1704 post unu monato, post kiam la unuaj fortikaĵoj estis finitaj, la unuan fojon malamika svedia floto provis preteriri la urbon kaj iri al Sankt-Peterburgo, sed turniĝis reen.

En 1723 vica fortikaĵo sur la insulo akiris nomon "Kronŝtadto" (kvankam tiam jam ekzistis kelkaj havenoj kaj fortikaĵoj).

En 1824 estis granda superakvado. Akva nivelo plisuperiĝis je 3,5 metroj. La urbo estis tute sub akvo. Ĉar pro tio lignaj konstruaĵoj estis multe damaĝitaj, poste oni konstruis precipe el ŝtono.

En 1854 dum la krimea milito britia kaj francia floto alvenis por preteriri la urbon kaj iri la Sankt-Peterburgo, sed eĉ ne provis ĉi tion pro minaca aspekto de fortikaĵoj de Kronŝtadto.

En 1905 ... 1907 kaj 1917 la urbanoj partoprenis tiamajn rusiajn revoluciojn.

Kvankam la matrosoj en 1919 forte apogis la revolucion kaj batalis kontraŭ Judenoviĉ, la urbo mondkonatiĝis pro la kronŝtadta ribelo de maristoj en 1921 kontraŭ la bolŝevika regado. Ruĝa Armeo gvide de Lev Trockij sange disbatis la ribelon. La 10-a kongreso de la rusa komunista partio profunde analizis la ribelon kaj ankaŭ tio instigis la enkondukon de la Nova Ekonomia Politiko.

Dum la dua mondmilito la urbo estis multe damaĝita sed neniam estis kapitulacigita.

Eksteraj ligiloj

Literaturo

  • Volin: Der Aufstand von Kronstadt. Münster: UNRAST-Verlag, 1999, ISBN 3-89771-900-2 (germane)