Tajfuno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Vidu ankaŭ
Linio 22: Linio 22:
* [[Tornado (ŝtormo)|Tornado]]
* [[Tornado (ŝtormo)|Tornado]]
* [[Trombo (meteorologio)|Trombo]]
* [[Trombo (meteorologio)|Trombo]]
* [[Uragano]]


[[Kategorio:Meteologio]]
[[Kategorio:Meteologio]]

Kiel registrite je 13:45, 19 aŭg. 2019

Tajfuno Odeso dum la jaro 1985 proksime de Japanio

Tajfuno estas tropika tromba ciklono en la norda pacifika oceano okcidente de la 180-a longituda grado, precipe en la Ĉina Maro. Ĝi okazas inter majo kaj septembro.

Etimologio

La vorto tajfuno (germana lingvo Taifun, angla lingvo typhoon) venas tra la portugala vorto tufão unuflanke el la greka vorto tυφών (tifón), "forta ŝtormo", kiu ankaŭ estis la nomo de giganto el la greka mitologio kaj en la araba lingvo transformiĝis al ţūfān (طوفان, "inundo"), kaj aliflanke el la ĉina vorto tái fung (颱風, "forta vento").

Konsekvencoj

Tajfunoj apartenas al la plej severaj naturkatastrofoj de la regiono. Ĉiujare ili kaŭzas grandajn detruojn kaj mortigas foje centojn da homoj. Detruaj ne nur estas la fortega vento, sed ankaŭ la amasaj pluvoj ene de ekstreme mallonga tempo, kiuj kaŭzas inundojn kaj terglitojn. Ekzemplo estu la tajfuno "Nari", kiu la 17-an kaj 18-an de septembro 2001 en Tajvano alportis ĝis 800 litrojn da pluvo po kvadrata metro (tio pli-malpli korespondas al la kvanto, kiu en Meza Eŭropo dum unu jaro trafas kvadratan metron).

Historio

Kelkaj el la plej detruaj kaj mortigaj tajfunoj dum la lastaj jaroj estis jenaj:

Vidu ankaŭ