Esperanto-Stacio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aldonis ligilon
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
aldonis ligilon al la fb-paĝo de la Stacio
Linio 15: Linio 15:


==Eksteraj ligiloj==
==Eksteraj ligiloj==
*[https://www.facebook.com/esperantostacio/ Fejsbuka paĝo de la Esperanto-Stacio]
* [https://m.youtube.com/watch?v=YWe6o86N6d4 Enkonduka filmeto] filmita de [[Chuck Smith]] en aŭgusto 2019
*[https://m.youtube.com/watch?v=YWe6o86N6d4 Enkonduka filmeto] filmita de [[Chuck Smith]] en aŭgusto 2019


== Referencoj ==
== Referencoj ==

Kiel registrite je 09:52, 20 aŭg. 2019

La stacidomo en 2016

La Esperanto-Stacio estas internacia renkontiĝejo en la vilaĝo Halbo (germane Halbe, sorabe Łobje) tuj sude de Berlino. Ĝi konsistas el du domoj, la stacidomo kaj la stokejo kaj krome uzas la apudan eventejon Kaiserbahnhof (esperante Imperiestra Stacio).

La renkontiĝejo disponigas 12 loĝ-ĉambrojn en la eksaj fervojistaj loĝejoj kaj 2 grandajn salonojn en la eksa restoracio kaj la eksa biletejo de la stacidomo. Kompleta renovigo estas planata por 2021-22.

La stacidomo estas malfermita en la jaro 1866[1] kaj pligrandigita en 1915 kaj 1933 kaj nun estas tri-etaĝa domo kun 800 kvadrataj metroj. La stokejo estas unu-etaĝa kaj havas ĉirkaŭ 400 kvadratajn metrojn. La domaro estas protektita historia monumento kune kun la apuda imperiestra stacidomo.

La Esperanto-Stacion oni atingas rekte de Berlino

  1. per ĉiuhora trajno RB 24 de stacidomoj Berlin-Ostkreuz (38 minutojn), aŭ Berlin-Schöneweide (29 minutojn) aŭ Königs Wusterhausen (15 minutojn)
  2. aŭte laŭ aŭtoŝoseo A13 (30 minutojn)
  3. piede ekzemple laŭ la fama 66laga marŝo-vojo (2 tagojn)
  4. bicikle ekzemple laŭ la biciklovojoj Gurkenweg (esperante kukurba biciklovojo) aŭ Hofjagdweg (vojo de ĉasado de la reĝa/imperiestra kortumo) (minimume 3 horojn)
  5. aviadile per flugado al flughaveno Berlino-Schönefeld (15 kilometrojn) aŭ flughaveno Berlino-Tegel (67 kilometrojn).

Eksteraj ligiloj

Referencoj