Turner Classic Movies: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
nova paĝo en 37 lingvoj sed ne en eo
 
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 33: Linio 33:
* {{Oficiala retejo|http://www.tcm.com/}} ({{en}})
* {{Oficiala retejo|http://www.tcm.com/}} ({{en}})


[[Kategorio:Televidkanaloj]]
[[Kategorio:Televidkanaloj en Usono]]
[[Kategorio:Aperis en 1994]]

Kiel registrite je 06:25, 22 aŭg. 2019

Turner Classic Movies
bildo
faka televida kanalo • projektoinforma sistemo • interreta datenbanko
Ĝeneralaj informoj
Landoj
Bildformato 1080i HDTV (480i SDTV)
Komenciĝo de elsendoj 14-a de aprilo 1994
Posedata de Warner Bros. Discovery • Turner Broadcasting System vd
Ĉefa temo filmo vd
Lingvo angla lingvo vd
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj
25 071 402

(stato la 4-a de februaro 2023)

vdr

Turner Classic Movies (TCM) estas usona filmo-orientita pagata kablotelevido kaj satelita televida reto posedata de Warner Bros. Entertainment. Lanĉita en 1994, TCM havas sian ĉefsidejon en Atlanto, Georgio.
Historie, la programado de la kanalo konsistis plejparte el elstaraj klasikaĵoj, plenlongaj filmoj de la Turner Entertainment filmarkivo -kiu konsistas el filmoj de Warner Bros Pictures kaj Metro-Goldwyn-Mayer. Tamen, TCM nun havas licencajn interkonsentojn kun aliaj Holivudaj filmstudioj same kiel ĝia Time Warner ĝemelfirmao, Warner Bros, kaj foje montras pli lastatempajn filmojn. La kanalo estas havebla en Usono, Kanado, Britio, Irlando, Malto, Latin-Ameriko, Francio, Hispanio, la nordiaj landoj, Afriko kaj la Azio.

Dokumentfilmoj

Aldone al filmoj, Turner Classic Movies ankaŭ elsendas originan enhavon, plejparte dokumentfilmoj pri klasikaj filmpersonoj, la mondo de filmproduktado kaj precipe rimarkindaj filmoj. Foja tutmonata serio, Race and Hollywood, ekspozicias filmojn de kaj koncerne al homoj de neblankaj rasoj, havante diskutojn de kiel tiuj bildoj influis kinarton, same kiel homoj de tiuj rasoj rigardis sin. Antaŭaj dokumentfilmoj inkludis "Asian Images on Film" en 2008,[1] "Native American Images on Film" en 2010,[2] "Black Images on Film" en 2006,[3] "Latino Images on Film" en 2009[4] kaj "Arab Images on Film" en 2011.[5] Ankaŭ projekciis la filmajn seriojn Screened Out (kiu esploris la historion kaj bildigon de samseksemo en filmoj) en 2007 kaj Religion on Film (pri la rolo de religio en kinartaj verkoj) en 2005.

Referencoj

  1. Asian Images on Film Introduction (angle). TCM.com. Arkivita el la originalo je 2016-12-14. Alirita 2019-03-11.
  2. Native American Images on Film Introduction (angle). TCM.com. Arkivita el la originalo je 2017-10-25. Alirita 2019-03-11.
  3. Native American Images on Film Introduction (angle). TCM.com. Arkivita el la originalo je 2017-10-25. Alirita 2019-03-11.
  4. Latino Images in Film (angle). TCM.com. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2019-03-11.
  5. Arab Images on Film (angle). TCM.com. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2019-03-11.

Eksteraj ligiloj