Akiko Ŭusink-Nagata: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11: Linio 11:
En [[1972]] Akiko Nagata edzigis estraranon de UEA, [[Evert J. Woessink]], kaj transloĝiĝis al [[Arnhem]], 200 kilometrojn for de Roterdamo. La ĉiutaga veturado igis ŝin cedi pri sia posteno en la CO, sed ne ĉesigi sian kunlaboron. Dum pli ol dek jaroj ekde aprilo [[1976]] ŝi redaktadis la bultenon [[UN kaj ni]] pri la eksteraj rilatoj de UEA. Dum la sama periodo ŝi aktivis en la nederlanda movado, interalie instruante Esperanton en popoluniversitato kaj oficante du jarojn kiel prezidanto de [[Nederlanda Esperanto-Asocio]] ([[1977]]-[[1979]]). Dum la sama periodo ŝi verkis japanlingvan libron pri [[Nederlando]], kaj aperigis tradukon el ainaj popolfabeloj, ''Ambaŭ Mamoj de la Monto Porosir'' ([[1975]]). Ŝi estis dumviva membro kaj regula mecenato de UEA.

Akiko Ŭusink-Nagata ofte atentigis la movadon pri troa eŭropeco en la lingvo-uzo. Kontraŭante la "eŭropan dialekton", ŝi pledis por skemisma stilo, interalie per referaĵo en la [[Esperantologia Konferenco]] de 1986 (parte represita en [[Esperanto (gazeto)|Esperanto]] [[1986]]/p. 212). Cetere, [[Mondo kaj ni]], kiel ŝia bulteno renomiĝis en [[1988]], estis kvazaŭ elprovejo de tiu stilo.
Akiko Ŭusink-Nagata ofte atentigis la movadon pri troa eŭropeco en la lingvo-uzo. Kontraŭante la "eŭropan dialekton", ŝi pledis por skemisma stilo, interalie per referaĵo en la [[Esperantologia Konferenco]] de 1986 (parte represita en [[Esperanto (revuo)|Esperanto]] [[1986]]/p. 212). Cetere, ''Mondo kaj Ni'', kiel ŝia bulteno renomiĝis en [[1988]], estis kvazaŭ elprovejo de tiu stilo.

{{Vivtempo|Ŭusink-Nagata, Akiko}}
{{Vivtempo|Ŭusink-Nagata, Akiko}}

Kiel registrite je 15:29, 1 sep. 2019

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Akiko Ŭusink-Nagata
Persona informo
Naskiĝo 1936
Morto 13-an de januaro 1990 (1990-01-13)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco JapanioReĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Evert J. Woessink
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Akiko ŬUSINK-NAGATA (naskiĝis en 1936, mortis la 13-an de januaro 1990) japana esperantistino kaj kunlaborantino de UEA.

Jam de frua aĝo Akiko Nagata konceptis sin mondcivitano. Ankoraŭ en japana mezlernejo, ŝi gajnis premion en monda eseo-konkurso pri la Pacarmeo de Unuiĝintaj Nacioj. En 1967 ŝi fariĝis UEA-fakdelegito pri mondfederismo en sia hejmurbo Sapporo, kie la sekvan jaron ŝi kunorganizis la japanan Esperanto-kongreson.

Fine de aŭgusto 1968, Akiko Nagata ekdeĵoris en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Tie ŝi kunlaboris pri kvar eldonaĵoj, kiujn UEA tiam produktis: la Jarlibro, La praktiko, La monda lingvo-problemo, kaj precipe pri Esperanto, kiun ŝi redaktis (sub Victor Sadler) de oktobro 1970 ĝis aprilo 1973.

En 1972 Akiko Nagata edzigis estraranon de UEA, Evert J. Woessink, kaj transloĝiĝis al Arnhem, 200 kilometrojn for de Roterdamo. La ĉiutaga veturado igis ŝin cedi pri sia posteno en la CO, sed ne ĉesigi sian kunlaboron. Dum pli ol dek jaroj ekde aprilo 1976 ŝi redaktadis la bultenon UN kaj ni pri la eksteraj rilatoj de UEA. Dum la sama periodo ŝi aktivis en la nederlanda movado, interalie instruante Esperanton en popoluniversitato kaj oficante du jarojn kiel prezidanto de Nederlanda Esperanto-Asocio (1977-1979). Dum la sama periodo ŝi verkis japanlingvan libron pri Nederlando, kaj aperigis tradukon el ainaj popolfabeloj, Ambaŭ Mamoj de la Monto Porosir (1975). Ŝi estis dumviva membro kaj regula mecenato de UEA.

Akiko Ŭusink-Nagata ofte atentigis la movadon pri troa eŭropeco en la lingvo-uzo. Kontraŭante la "eŭropan dialekton", ŝi pledis por skemisma stilo, interalie per referaĵo en la Esperantologia Konferenco de 1986 (parte represita en Esperanto 1986/p. 212). Cetere, Mondo kaj Ni, kiel ŝia bulteno renomiĝis en 1988, estis kvazaŭ elprovejo de tiu stilo.