Horzono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Politiko kaj tempo: Eŭropo, Ĉinio : mapoj
esperantigita ŝablono (Dosiero), pli bona ŝablono (-), +Projektoj
Linio 21: Linio 21:
Ankaŭ hodiaŭ havas la horzono iun politikan guston kelkloke. En EU la plimulto de la landoj apartenas al la [[Centr-Eŭropa Tempo]] (CET), kiu estas unu horo antaŭ UTC. [[Portugalio]], [[Britio]], [[Irlando]] kaj [[Islando]] uzas la [[Okcident-Eŭropa tempo|Okcident-Eŭropan tempon]] (WET). [[Finnlando]] kaj [[Greklando]] uzas la [[Orient‐Eŭropa tempo|Orient‐Eŭropan tempon]] (EET) (+ 2 horoj al UTC), kvankam oni ĉiam strebis aligi tiujn landojn al CET. Tiu ŝato de la CET kondukas al tio, ke la suno atingas la zeniton sur la nord-okcidenta marbordo de [[Hispanio]] nur post la 13a horo kaj kontraŭ tio je la 11a horo en orienta [[Pollando]].

[[File:ROC-TimeZones.png|eta|Horozonoj en Ĉinio antaŭ 1949]]
[[Dosiero:ROC-TimeZones.png|eta|Horozonoj en Ĉinio antaŭ 1949]]
En [[Ĉinio]], kie la lando trapasas teorie 5 horzonojn, oni uzas nur unu por la tuta lando, kiu signifas +8 horoj al UTC. Antaŭ 1949, ekzistis en la lando kvin horozonojn kaj la registaro decidis konservi tiun de [[Pekino]].

Linio 39: Linio 39:
Dosiero:UTC hue4map X region Europe.svg|
Dosiero:UTC hue4map X region Europe.svg|
</gallery>
</gallery>
{{clear}}
{{-}}

== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* http://greenwichmeantime.com <!-- . _Για_ _αυτό_ _το_ _λόγο_ _πολλές_ _φορές_ _ο_ _όρος_ [[_Μέση_ Horo _Γκρίνουιτς_]] (_GMT_) _συχνά_ _χρησιμοποιείται_ (_π_._χ_. _από_ _το_ [[_BBC_]]) _για_ _να_ _αναφερθεί_ _μια_ "_βασική_ horo" _με_ _την_ _οποία_ _όλες_ _οι_ _άλλες_ _ζώνες_ _ώρας_ _είναι_ _σχετικές_. _Ο_ _όρος_ UTC _πάντως_ _είναι_ _ο_ _επίσημος_ _όρος_ _που_ _χρησιμοποιείται_ _σήμερα_ _για_ _τον_ _χρόνο_ _που_ _ορίζεται_ _από_ _ατομικές_ _μετρήσεις_ _χρόνου_ _ξέχωρα_ _από_ _την_ horo _που_ _ορίζεται_ _από_ _αστρονομικές_ _παρατηρήσεις_ _που_ _γίνονταν_ _παλιότερα_ _στο_ _Γκρίνουιτς_. -->

* http://24timezones.com/map.htm <!-- _World_ Time -->
* http://24timezones.com/map.htm <!-- _World_ Time -->
Linio 48: Linio 49:
* http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/reference_maps/pdf/time_zones.pdf <!-- _versió_ PDF, _806KB_|_Zones_ _horàries_ _mundials_ _per_ la _CIA_]] -->
* http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/reference_maps/pdf/time_zones.pdf <!-- _versió_ PDF, _806KB_|_Zones_ _horàries_ _mundials_ _per_ la _CIA_]] -->

{{havenda artikolo|Horzono}}
{{Havenda artikolo|Horzono}}

[[Kategorio:Horzonoj| ]]
[[Kategorio:Horzonoj| ]]

Kiel registrite je 17:42, 9 sep. 2019

La horzono estas segmento de tersurfaco, kie la sama hortempo validas. Tio lokiĝas en ideala kazo laŭlonge de la sama meridiano. Por tio validas la Grenviĉa Meza Tempo, GMT (el la angla Greenwich Mean Time)

Enkonduko

horzonoj dividantaj mapon

Origine ĉiu pli granda loko havis la propran hortempon, kiu estis sinkronigita certagrade al la suno. Se la suno staras sur la zenito, estas la 12-a horo tagmeze.

Se iu sekvas sur mondmapo perfingre la direkton al oriento, tiu antaŭpaŝas en la tempo (kaj kompreneble en la okcidenta direkto la tempo retroiras). Tiu tempovojaĝo do trafas limon, la tiel nomitan datlinion, kiun transirante orienten oni gajnas unu tagon (transirante okcidenten oni perdas tagon).

Post apero de trajnoj kaj la enkonduko de vojaĝplanoj, la malnova temposistemo montriĝis tro komplika, ĉar oni devis ĉiam atenti pri la tempoŝanĝoj en la horaroj. Tiel oni decidis enkonduki unuecan tempon por ĉiu lando. Rezulte de la internacia konferenco de 1884, oni disdividis la teron je 24 horzonoj, tiel ke la diferenco de du zonoj estis 60 minutoj aŭ unu horo. Pure matematike, ĉiu tempozono ampleksas strion de 15 longitudaj gradoj sur la tera surfaco.

Hodiaŭ

La horzonoj estas aranĝitaj laŭ la hortempo de Grenviĉo/Londono, kiu situas sur la 0-a longituda grado, ĝin oni nomas GMT, Grenviĉa Meza Tempo. De tie kalkuliĝas diferencoj al la aliaj tempozonoj.

Ĉiu ne tro granda lando estis aranĝita al unu tempozono. La grandaj landoj havas plurajn tempozonojn, ekzemple Rusio havas 9, Kanado kaj Usono 6, Brazilo 4, Aŭstralio 3 kaj Meksiko 2 tempozonojn. Ĉinio tamen havas nur unu, la Pekinan Tempon kiu kovras kvin horzonojn.

Ekzistas landoj kaj regionoj, kiuj havas specialajn tempozonojn. Irano havas ekz. 4,5 horojn, Barato 5,5 horojn, du regionoj de Aŭstralio 9,5 horojn antaŭ GMT. La kaŭzo de tiuj specialaj horzonoj estas ĉiam politika-historia.

Politiko kaj tempo

Hipotezaj horozonoj en Eŭropo kaze ke ĉiu lando sisteme apliku la mezan sunan tempon de tie kie troviĝas la ĉefa parto de la lando.

Ankaŭ hodiaŭ havas la horzono iun politikan guston kelkloke. En EU la plimulto de la landoj apartenas al la Centr-Eŭropa Tempo (CET), kiu estas unu horo antaŭ UTC. Portugalio, Britio, Irlando kaj Islando uzas la Okcident-Eŭropan tempon (WET). Finnlando kaj Greklando uzas la Orient‐Eŭropan tempon (EET) (+ 2 horoj al UTC), kvankam oni ĉiam strebis aligi tiujn landojn al CET. Tiu ŝato de la CET kondukas al tio, ke la suno atingas la zeniton sur la nord-okcidenta marbordo de Hispanio nur post la 13a horo kaj kontraŭ tio je la 11a horo en orienta Pollando.

Horozonoj en Ĉinio antaŭ 1949

En Ĉinio, kie la lando trapasas teorie 5 horzonojn, oni uzas nur unu por la tuta lando, kiu signifas +8 horoj al UTC. Antaŭ 1949, ekzistis en la lando kvin horozonojn kaj la registaro decidis konservi tiun de Pekino.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj