Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 14: Linio 14:
== La muzeo ==
== La muzeo ==
[[Dosiero:Esperantomuseum 2015.jpg|thumb|right]]
[[Dosiero:Esperantomuseum 2015.jpg|thumb|right]]
Sur 80 kvadratmetroj la Esperantomuzeo prezentas per moderna muzea koncepto la historion de [[Esperanto]] kaj peras gravajn sciojn pri ĝia lingva kvalito kaj ĝia hodiaŭa disvastiĝo. La klarigaj lingvoj estas [[Esperanto]], la germana kaj la angla. Interaktivaj komputilaj instalaĵoj montras, ke Esperanto ne estas izolita fenomeno, sed grava facedo de la homa lingva kreivo per la prezento de la fakto, ke ankaŭ tiel nomataj naturaj lingvoj disponas pri ne malmultaj artefaritaj elementoj, kio tre bone videblas pere de inventitaj vortoj. Tiel prezentiĝas la angla kaj la germana almenaŭ parte kiel planlingvoj. Krome du filmetoj donas impreson pri la belsoneco de Esperanto kaj prezentas faktojn en moderna kaj facile alirebla formo. La muzeo estas inkluzivita en la publikrilata laboro de la [[Aŭstria Nacia Biblioteko]], kio klarigas la fakton, ke rilate al ĝia grandeco la muzeo havas eksterordinare multajn vizitantojn. Ekzemple en 2017 pasis tra ĝi 21.256 personoj.
Sur 80 kvadratmetroj la Esperantomuzeo prezentas per moderna muzea koncepto la historion de [[Esperanto]] kaj peras gravajn sciojn pri ĝia lingva kvalito kaj ĝia hodiaŭa disvastiĝo. La klarigaj lingvoj estas [[Esperanto]], la germana kaj la angla. Interaktivaj komputilaj instalaĵoj montras, ke Esperanto ne estas izolita fenomeno, sed grava facedo de la homa lingva kreivo per la prezento de la fakto, ke ankaŭ tiel nomataj naturaj lingvoj disponas pri ne malmultaj artefaritaj elementoj, kio tre bone videblas pere de inventitaj vortoj. Tiel prezentiĝas la angla kaj la germana almenaŭ parte kiel planlingvoj. Krome du filmetoj donas impreson pri la belsoneco de Esperanto kaj prezentas faktojn en moderna kaj facile alirebla formo. La muzeo estas inkluzivita en la publikrilata laboro de la [[Aŭstria Nacia Biblioteko]], kio klarigas la fakton, ke rilate al ĝia grandeco la muzeo havas eksterordinare multajn vizitantojn. Ekzemple en 2017 pasis tra ĝi 21.256 personoj<ref>[http://www.europo.eu/eo/documentloader.php?id=473&filename=eb-177-2018-01.pdf ''Eŭropa Bulteno'' 177], janvier 2018, p. 5</ref>.


== La biblioteko kaj la "kolekto por planlingvoj" ==
== La biblioteko kaj la "kolekto por planlingvoj" ==

Kiel registrite je 15:36, 10 sep. 2019

Atentu ! por la historia teksto de Hugo Steiner vidu : Internacia Esperanto Muzeo en Vieno.

La Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj estas sekcio interne de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ANB, germane ÖNB).

Fondita en 1927 fare de Hugo Steiner kiel asocio, ĝi fariĝis parto de ANB en 1928 kaj inaŭguriĝis en 1929 en solena ceremonio kun la ĉeesto de gravaj personoj de la internacia esperantistaro kaj la aŭstra politikistaro. Ĝi fariĝis unu el la plej grandaj bibliotekoj de Esperanto kaj aliaj planlingvoj. Situo: Palais Mollard, 1-a distrikto, Herrengasse 9, teretaĝo, 1010 Vieno, Aŭstrio.

"Esperantomuzeo" kaj "Internacia Esperanto-Muzeo (IEM)"

La pli mallonga nomformo “Esperantomuzeo”, enkondukita en 2005 por atingi integriĝon en la publikrilatan koncepton de ANB, estas hodiaŭ la ununura oficiale uzata. Valida nomo apud la supre menciita estas ankaŭ Internacia Esperanto-Muzeo (IEM). Ĝi festas en 2019 sian 90-jaran jubileon[1].

La nomo Internacia Esperanto-Muzeo en Wien (IEMW), kun la variaĵo Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMV), kiun utiligis precipe la fondinto, tamen neniam estis oficiala kaj rilatas ekskluzive al asocio, kiu subtenas la laboron de tiu sekcio de la Nacia Biblioteko.

Historio

Pri la estiĝo de la "Esperantomuzeo", laŭ Esperanto, 1928.

Ekde la komenco Hugo Steiner celis krei - apud la muzeo - ankaŭ bibliotekon por Esperanto kaj aliaj planlingvoj. La kolekto rapide kreskis danke al internacia subteno kaj fariĝis mondfama. Post la anekso de Aŭstrio fare de la nazioj en 1938, la Gestapo fermis la Esperantomuzeon, sed pro la fakto, ke la materialo apartenis al ANB, nenio estis detruita. En 1947 okazis la reinaŭguro kaj en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj la unua kaj dua dungo de profesiaj bibliotekistoj, Herbert März kaj Walter Hube, kiu direktoriĝis en 1965. Ekde 1985 gvidis ĝin Herbert Mayer, ekde 2013 Bernhard Fetz; por interesatoj kaj fakuloj Bernhard Tuider deĵoras kiel unua kompetenta fakulo. 1990 aldoniĝis plia funkcia nomo, kiu rilatas al tiu biblioteka rolo: ’’Kolekto por Planlingvoj’’. En 1995 la biblioteko ricevis trian postenon. 2005 okazis la translokiĝo al la Palaco Mollard. Temas pri nove restaŭrita baroka palaco en la centro de Vieno inter la Ministerio por Internaj kaj la Ministerio por Eksteraj Aferoj.

La muzeo

Dosiero:Esperantomuseum 2015.jpg

Sur 80 kvadratmetroj la Esperantomuzeo prezentas per moderna muzea koncepto la historion de Esperanto kaj peras gravajn sciojn pri ĝia lingva kvalito kaj ĝia hodiaŭa disvastiĝo. La klarigaj lingvoj estas Esperanto, la germana kaj la angla. Interaktivaj komputilaj instalaĵoj montras, ke Esperanto ne estas izolita fenomeno, sed grava facedo de la homa lingva kreivo per la prezento de la fakto, ke ankaŭ tiel nomataj naturaj lingvoj disponas pri ne malmultaj artefaritaj elementoj, kio tre bone videblas pere de inventitaj vortoj. Tiel prezentiĝas la angla kaj la germana almenaŭ parte kiel planlingvoj. Krome du filmetoj donas impreson pri la belsoneco de Esperanto kaj prezentas faktojn en moderna kaj facile alirebla formo. La muzeo estas inkluzivita en la publikrilata laboro de la Aŭstria Nacia Biblioteko, kio klarigas la fakton, ke rilate al ĝia grandeco la muzeo havas eksterordinare multajn vizitantojn. Ekzemple en 2017 pasis tra ĝi 21.256 personoj[2].

La biblioteko kaj la "kolekto por planlingvoj"

La Kolekto por Planlingvoj ne nur estas la plej granda de sia speco. Ĝi estas ankaŭ profesie organizita kaj troviĝas sur la plej moderna nivelo de la biblioteka teknologio. Konvena klimatizita stokado, kontraŭ-incendiaj instalaĵoj, daŭra kontrolo de ilia stato kaj regula restaŭrado garantias plej bonan konservadon de la dokumentoj. Krome ĝi ofertas ĉiujn servojn de moderna biblioteko. Ampleksa deĵora horaro (32 horojn en la semajnoj) faciligas la aliron.

La havaĵo

35.000 libroj kaj broŝuroj, 3.700 titoloj de revuoj, 3.500 muzeaj objektoj, 10.000 aŭtografoj kaj manuskriptoj, 22.000 fotoj, 1.500 afiŝoj, 40.000 flugfolioj kaj unuopaj gazetartikoloj, dokumentoj pri 500 planlingvoj. Menciendas, ke ne estas kalkulitaj duoblaĵoj, tiel ke la realaj nombroj estas efektive pli grandaj ol la menciitaj.

Trovanto

Trovanto estas la nomo de reta katalogo de la kolekto kun pli ol 55.000 rikordoj, kio korespondas al samnombraj bibliotekaj unuoj (stato: junio 2019). Ĝi estas la plej granda Esperanto-katalogo kaj daŭre kreskas. Principe serĉeblas en ĝi ĉiuj katalogitaj dokumentoj, ne nur libroj, gazetoj kaj revuoj, sed ankaŭ kompaktaj diskoj, sonbendoj, bildmaterialoj - fotoj, muzeaj objektoj, bildpoŝtkartoj, afiŝoj - kaj arkivaĵoj. La katalogo permesas la trovon de la dokumentoj laŭ pluraj principoj. La serĉadaj lingvoj estas Esperanto kaj la germana. Aliro eblas tra la hejmpaĝo de la kolekto.

La katalogo por la bilddokumentoj

Herbert Mayer prezentas ekzemplojn de la bildarkivo en UK-2008

La kolekto posedas proksimume 22.000 fotojn. Ekde 2007 okazas regula enkatalogigo de la ciferecigitaj fotoj, bildpoŝtkartoj, muzeaj objektoj kaj afiŝoj en la Bildarkivo Aŭstria (kun 12.000 Esperantaj bildobjektoj fine de 2015), kies priskriba lingvo estas la germana. Estas konsilinde serĉi per la vorto "Esperanto" kaj aldona vorto: Ekzemple per la serĉvortoj "Esperanto" kaj "Wien" vi ricevas bildojn de Esperanto-okazaĵoj en Vieno. Aranĝojn oni povas serĉi ankaŭ laŭ la Esperanta nomo: "Universala Kongreso" kondukos vin al ĉiuj fotoj de la Universalaj Kongresoj.

La skan-projekto

Inter 2007 kaj 2019 enretiĝis pli ol 1.200 skanaĵoj de la tiel nomataj inkunabloj de Esperanto. Aliro eblas tra la retejo de la kolekto. Temas pri la tute unuaj libroj kaj broŝuroj en Esperanto, aperintaj inter 1887 kaj 1914.

Sed tio estas nur la komenco de granda projekto, kiu disvolviĝas kadre de la Aŭstria Nacia Biblioteko. En la sekvaj jaroj la Kolekto por Planlingvoj skanos sian tutan stokon de revuoj aperintaj ĝis 1948 kaj faros ĝin rete legebla en konvena formo.

La eldona fako

La eldona fako de la Esperantomuzeo, kies mallongigo IEM rilatas ankaŭ al la alia nomformo Internacia Esperanto-Muzeo, eldonas ekde 1995 ĉiujare unu aŭ du librojn, precipe originalan literaturon.

Per tio Esperantomuzeo estas nun tutmonde la sola ŝtata instanco, kiu aperigas regule Esperanto-librojn.

Aranĝoj, kursoj kaj esplorlaboroj

En la ejoj de la muzeo kaj la kolekto regule okazas kursoj, seminarioj, kolokvoj, simpozioj.

La muzeo disponigas ĝiajn arkivojn por esploroj inter alie al esploristoj, ĵurnalistoj, biografoj, sub certaj kondiĉoj[3].

La arkivo

Ekde sia fondiĝo en 1927 la Esperantomuzeo funkcias ne nur kiel muzeo kaj biblioteko, sed ankaŭ kiel arkivo. Inter la arkivaĵoj, kiujn la Esperantomuzeo konservas, estas ankaŭ 21 antaŭ- kaj postlasaĵoj, interalie de Jacques Bol (1922-2009), Andreas Juste (1918-1998), Kálmán Kalocsay (1891-1976), Heinrich Molenaar (1870-1965), Walter Mudrak (1904-1998), Engelbert Pigal (1899-1978), Joseph R. Scherer (1901-1967), Manuel de Seabra (1932-2017) kaj Eugen Wüster (1898-1977).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

  1. Bernhard Tuider, "90-jara jubileo La Esperantomuzeo en Vieno festas!", Revuo Esperanto, p. 150-151, n-ro 1337(7-8) Julio-Aŭgusto 2019.
  2. Eŭropa Bulteno 177, janvier 2018, p. 5
  3. (angla, germana), Domreguloj por vizitantoj de la muzeo, biblioteko kaj prezoj, Aŭstria Nacia Biblioteko.