Konsilio de Eŭropo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
RG72 (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 96: | Linio 96: | ||
* [[Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo]] |
* [[Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo]] |
||
{{projektoj}} |
{{projektoj|n=Kategorio:Konsilio de Eŭropo}} |
||
[[Kategorio:Konsilio de Eŭropo| ]] |
[[Kategorio:Konsilio de Eŭropo| ]] |
||
[[Kategorio:Internaciaj organizaĵoj]] |
|||
[[Kategorio:Eŭropo]] |
Kiel registrite je 05:11, 11 sep. 2019
La Konsilio de Eŭropo estas la internacia organizaĵo de la "Granda Eŭropo", kaj enkalkulas 46 membroŝtatojn (kontraste al 28 en Eŭropa Unio). Ĝin fondis la Londona Statuto la 5-an de majo 1949. Ĝia sidejo estas en Strasburgo, Francio. Ĉiujare, la 5an de majo, memore la fondiĝon, oni festas la Eŭropan tagon.
Eblaj konfuzoj
Atentu ne konfuzi la Konsilion de Eŭropo kun:
- la Konsilio de Eŭropa Unio, kiu estas politika kaj leĝfara institucio de Eŭropa Unio, kaj kiu konsistas el la membroŝtataj ministroj;
- la Eŭropa Konsilio, kiu estas neformala organo de Eŭropa Unio, kaj kiu konsistas el la registarestroj (ŝtatestroj aŭ kabinetestroj) de la membroŝtatoj – ĝi difinas la esencon de la ĝenerala politiko de Eŭropa Unio.
Celoj
La Konsilio de Eŭropo celas:
- Defendi la homajn rajtojn kaj la parlamentan demokration, kaj garantii la unuaecon de juro;
- Ellabori kontinentskalajn traktatojn por harmoniigi la socialajn kaj jurajn praktikojn de la membroŝtatoj;
- Faciligi la konsciiĝon pri eŭropa identeco surbaze de komunaj valoroj kaj malgraŭ la kulturaj diferencoj.
Organoj
La ĉefaj organoj de la Konsilio de Eŭropo estas:
- Ministrara Komitato: ĝi konsistas el 46 ministroj pri Eksterlandaj Aferoj aŭ el iliaj delegitoj; ĝi estas la decida organo de la organizaĵo;
- Parlamenta Asembleo: ĝi konsistas el 630 membroj (315 plenrajtaj kaj 315 anstataŭaj) devenantaj de la 46 landaj parlamentoj.
- Kongreso de Lokaj kaj Regionaj Povoj: ĝi konsistas el la Ĉambro de Lokaj Povoj kaj la Ĉambro de Regionaj Povoj;
- Ĝenerala Sekretariejo: ĝi konsistas el 1 800 oficistoj.
- Komisiito de la Konsilio de Eŭropo pri homaj rajtoj
- Eŭropa Junulara Centro
Traktatoj kaj rekomendoj
La Konsilio de Eŭropo ellaboris 199 traktatojn aŭ konvenciojn pri homaj rajtoj, lukto kontraŭ la organizita krimularo, prevento de torturo, protekto de la datenoj, de malplimulto, kultura kunlaboro, ktp... Inter ili estas:
- Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj, subskribita en 1950 kaj ekefikinta en 1953;
- Eŭropa Sociala Ĉarto, subskribita en 1961 kaj ekefikinta en 1966;
- Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, subskribita en 1992;
- Kadra konvencio por la protekto de naciaj malplimultoj, interkonsentiĝis la 1-an de februaro 1995 kaj ekvalidis la 1-an de februaro 1998.
Krome la Konsilio de Eŭropo alprenis cele al la registaroj rekomendojn, kiuj difinas ĉefprincipojn pri juro, sano, amasinformado, instruado kaj edukado, kulturo, sporto...