Loĝebla zono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
e Bot: anstataŭigas evitindan ŝablonon per nova ŝablono
e ThomasPusch movis paĝon Enloĝebla zono al Loĝebla zono: vidu la diskutpaĝan noton.
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:37, 16 sep. 2019

En astronomio enloĝebla zono estas kosma regiono kie kondiĉoj estas favoraj por la kreo de vivo. Estas difinitaj du regionoj en la kosmo kiuj povas esti favoraj al la kreado de vivo, unu ene de sunsistemo kaj la alia en la galaksio. Planedoj kaj lunoj en tiuj regionoj estas bonaj kandidatoj por esti enloĝeblaj kaj tiel kapablaj porti eksterteran vivon.

Astronomoj kredas, ke vivo plej probable povas kreiĝi en la ĉirkaŭstela enloĝebla zono de sunsistemo, kaj en la galaksia enloĝebla zono de la grandaj galaksioj.

Ene de sunsistemo, oni kredas, ke planedo devas resti en la enloĝebla zono por krei vivon. La ĉirkaŭstela enloĝebla zono (aŭ ekosfero) estas teoria sfera speco de kosmo ĉirkaŭ steloj kie la surfacaj temperaturoj de planedoj povas enteni likvan akvon.

La loko de sunsistemo en galaksio devas ankaŭ esti favora al la evoluado de vivo, kaj ĉi tiu kondukas al la koncepto de galaksia enloĝebla zono. Por enteni vivon, sunsistemo devas esti sufiĉe proksima de la galaksia centro, tiel, ke sufiĉe alta nivelo de pezaj elementoj ekzistas kaj favoras la formiĝon de rokaj planedoj. Pli pezaj elementoj devas ĉeesti kiel ekzemple fero, por ke ili formu kompleksajn molekulojn de vivo. Sed la sunsistemo devas ankaŭ esti sufiĉe malproksima de la galaksia centro por eviti danĝerojn kiel alfrapiĝoj de kometoj kaj asteroidoj.

La enloĝebla zono kelkfoje nomiĝas orbuklulina zono.

Vidu ankaŭ

Enloĝebla zono ene de sunsistemo

Por povi havi likvidan akvon sur ĝia surfaco, planedo devas esti en la enloĝebla zono. Ekster la limo de tiu zono planedo ne ricevas sufiĉan sunan radiadon (varmon), tial akvo estas frostita. Planedo pli proksima al la suno ricevas tro multan sunenergion, tial akvo forbruliĝos.

Anglalingvaj eksteraj ligoj