Zhao Yuanren: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+Informkesto, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
-bildo, kelkaj redaktetoj
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto verkisto}}
{{Informkesto verkisto
[[Dosiero:Zhao Yuanren.jpg|eta|<center>Zhao Yuanren en proksimume 1916]]
|priskribo=Zhao Yuanren en proksimume 1916
}}
'''Zhao Yuanren''' ([[ĉine]] simpligite 赵元任, tradicie 趙元任, [[pinjine]] ''Zhào Yuánrèn'', transskribo [[Wade-Giles]] ''Chao Yüan-jen'', transskribo ''Guóyǔ Luómǎzì'' ''Jaw Yuanrenn'', en [[Usono]] dum lia vivtempo ankaŭ transskribita ''Chao Yuen Ren'', naskiĝis la [[3-an de novembro]] [[1892]] en [[Tjanĝino]], [[dinastio Qing]]; mortis la [[25-an de februaro]] [[1982]] in [[Kembriĝo (Masaĉuseco)]], [[Usono]]) estis ĉina lingvisto, fondinto de la moderna ĉina lingvistiko kaj kreinto de la transskriba sistemo pinjine nomata ''Guóyǔ Luómǎzì'', en la propra transskriba sistemo ''Gwoyeu Romatzyh''.
'''Zhao Yuanren''' ([[ĉine]] simpligite 赵元任, tradicie 趙元任, [[pinjine]] ''Zhào Yuánrèn'', transskribo [[Wade-Giles]] ''Chao Yüan-jen'', transskribo ''Guóyǔ Luómǎzì'' ''Jaw Yuanrenn'', en [[Usono]] dum lia vivtempo ankaŭ transskribita ''Chao Yuen Ren'', naskiĝis la [[3-an de novembro]] [[1892]] en [[Tjanĝino]], [[dinastio Qing]]; mortis la [[25-an de februaro]] [[1982]] in [[Kembriĝo (Masaĉuseco)]], [[Usono]]) estis ĉina lingvisto, fondinto de la moderna ĉina lingvistiko kaj kreinto de la transskriba sistemo pinjine nomata ''Guóyǔ Luómǎzì'', en la propra transskriba sistemo ''Gwoyeu Romatzyh''.


Linio 22: Linio 23:
{{Referencoj}}
{{Referencoj}}
{{Projektoj}}
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj|GND=119122650|LCCN=n/50/36317|NDL=00435704|VIAF=51681662}}
{{Bibliotekoj}}
{{Vivtempo|Zhao, Yuanren}}

{{Vivtempo|Zhao}}


[[Kategorio:Ĉinoj]]
[[Kategorio:Ĉinoj]]

Kiel registrite je 15:13, 16 sep. 2019

Zhao Yuanren
Zhao Yuanren en proksimume 1916
Zhao Yuanren en proksimume 1916
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1892 (1892-11-03)
en Tjanĝino
Morto 25-an de februaro 1982 (1982-02-25) (89-jaraĝa)
en Kembriĝo
Lingvoj anglaĉinaklasika ĉina vd
Ŝtataneco UsonoRespubliko ĈinioDinastio Qing vd
Alma mater Tsinghua UniversitatoUniversitato HarvardUniversitato Cornell vd
Familio
Patrino Feng Laisun vd
Edz(in)o Buwei Yang Chao vd
Infanoj Rulan Chao Pian • Zhao Xinna • Lensey Namioka vd
Profesio
Okupo lingvistokomponistotradukisto • poeto • universitata instruisto • matematikisto vd
Laborkampo ĉina lingvolingvosciencofonologiogramatikodialektologiopoeziomatematiko vd
Doktoreca konsilisto Henry Maurice Sheffer vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zhao Yuanren (ĉine simpligite 赵元任, tradicie 趙元任, pinjine Zhào Yuánrèn, transskribo Wade-Giles Chao Yüan-jen, transskribo Guóyǔ Luómǎzì Jaw Yuanrenn, en Usono dum lia vivtempo ankaŭ transskribita Chao Yuen Ren, naskiĝis la 3-an de novembro 1892 en Tjanĝino, dinastio Qing; mortis la 25-an de februaro 1982 in Kembriĝo (Masaĉuseco), Usono) estis ĉina lingvisto, fondinto de la moderna ĉina lingvistiko kaj kreinto de la transskriba sistemo pinjine nomata Guóyǔ Luómǎzì, en la propra transskriba sistemo Gwoyeu Romatzyh.

Krome li estis la verkinto de moderna gramatika libro pri la ĉina lingvo.

De li estas la poemo "leonojn-manĝanta poeto en ŝtona kavo" (ĉine 施氏食獅史, pinjine Shī Shì shí shī shǐ), kiu demonstras la altan nombron de homofonoj en la ĉina lingvo. Ĝi plene konsistas el karaktroj de la ĉina skribo, kiuj korespondas al la pinjina transskribo shi, kaj nur variiĝas per la kvar malsamaj tonoj de la ĉina lingvo (komparu la artikolon "tonlingvo").

Li proponis ciferan sistemon de tonindiko kaj ankaŭ ”komponis” plurajn rakontetojn el cetere identaj silaboj, kiujn distingas nur la tono. Tio bone ilustras la altan funkcian ŝarĝon de la tonoj en la ĉina. Jen ekzemplo:

Aŭskulti [1] Qí Qí qī qī. Qí qī qì qī qì. Qí Qí qì. Qì qí qī qī. Qí qí qǐ. Qī qī qì. Qǐ qí qī Qí. Qí Qí qī qī. Qì qì qī Qí.

Traduko: Sesdekjarulo el Ĉi havis sep edzinojn. La edzinoj de la sesdekjarulo forĵetis la lakaĵojn (漆器). La sesdekjarulo el Ĉi koleriĝis, forlasis la sep edzinojn kaj forrajdis sur ĉilino (麒麟). La sep edzinoj bedaŭris kaj petis lin resti en Ĉi. La sesdekjarulo el Ĉi lasis sian koleron kaj restis en Ĉi.

Aŭskultante tiun rakonteton, oni povas rimarki, ke la fina vorto havas falan tonalton, kvankam ĝi estas leksike en la dua, leviĝanta tono. Tio ŝuldiĝas al la fakto, ke la ĉina ankaŭ estas intonacia lingvo, en kiu parolturno finiĝu per fala intonacio.

Literaturo

Referencoj

  1. Hartmut Traunmüller (1997). En tur i fonetikens marker (« Ekskurso en la terenon de fonetiko »), Lingvistika instituto, Stokholma universitato.