Nordokcidenta Pasejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nuligis version 6229746 de Verdulo (kontribuoj, diskutpaĝo)
+Projektoj
Linio 15: Linio 15:


En [[2007]], la [[Eŭropa Kosma Agentejo]] (ESA) anoncis, ke laŭ satelitaj bildoj, la Pasejo estas unuafoje tute senglacia pro [[tutmonda varmiĝo]]. La ESA observas per satelitoj la Pasejon ekde 1978. Laŭ la informado de ESA, dum la lastaj dek jaroj malpliiĝis la glaciaro kun averaĝe jare 100.000 kvadrataj kilometroj, sed en 2007 okazis grandega malpliiĝo kun 1 milionoj da kv. k. en, tiel la Pasejo estis tute traŝipebla.
En [[2007]], la [[Eŭropa Kosma Agentejo]] (ESA) anoncis, ke laŭ satelitaj bildoj, la Pasejo estas unuafoje tute senglacia pro [[tutmonda varmiĝo]]. La ESA observas per satelitoj la Pasejon ekde 1978. Laŭ la informado de ESA, dum la lastaj dek jaroj malpliiĝis la glaciaro kun averaĝe jare 100.000 kvadrataj kilometroj, sed en 2007 okazis grandega malpliiĝo kun 1 milionoj da kv. k. en, tiel la Pasejo estis tute traŝipebla.

{{Projektoj}}


[[Kategorio:Geografio]]
[[Kategorio:Geografio]]

Kiel registrite je 15:25, 23 sep. 2019

Hodiaŭaj ŝipvojoj tra la nordaj marakvoj

La Nordokcidenta Pasejo estas -ankaŭ historie fama - marvojo apud nordaj partoj, inter insuloj de Kanado sur la Glacia maro, kiu interligas la Atlantikon kaj la Pacifikon. La trovo de la pasejo estis longtempe grava celo de la esploraj ŝipistoj.

La pasejo troviĝas 800 km norde de la norda poluscirklo kaj 2000 km-ojn sude de la Norda Poluso. La pasejo longas inter insuloj de Kanado tra 1450 km tra maraj kanloj kaj terkoloj. La pasejo komenciĝas norde de la Baffin-insulo kaj finiĝas en la Beaufort-maro.

La unua ekspedicio por trovi la pasejon okazis jam en 1497 (Giovanni Caboto), provis ĝin trovi ankaŭ Jacques Cartier, Francis Drake, Martin Frobisher, James Cook, sed sensukcese. Mortis dum la esploro Humphrey Gilbert (1583) dum reveturo, Henry Hudsont kaj lia filo (1611) dum esploro la ribelantaj matrosoj lasis ilin en boato.

La spertoj pri la pasejo malrapide kolektiĝis helpe al maraj esploroj de John Davis, William Baffin, John Ross, William Parry, Frederick William Beechey, George Back, Richard Collinson, teraj ekspedicioj de Henry Kelsey, Samuel Hearne, Alexander Mackenzie.

La Kanalo Parry (aŭ Markolo Parry, en angla Parry Channel) estas natura akvovojo tra la centra Kanada arkta insularo. Ties orientaj du trionoj kuŝas ĉe la teritorio de Nunavuto, dum ties okcidenta triono (okcidente de la meridiano 110a Okcidente) kuŝas en la Nordokcidentaj Teritorioj. Ĝi itineras oriente okcidenten, konektante la akvojn de la Bafina Golfo en la oriento kun tiuj de la Beaufort-maro okcidente. Ties orienta pinto estas la nura praktika enirejo al la Nordokcidenta pasejo.

La plej grandan perdon suferis la esploroj, kiam en 1845 malaperis du ŝipoj de la brita Reĝlando (Erebus kaj Terror, gvidanta de John Franklin kaj 129 personoj). Ilin serĉis Robert McClure de okcidento, sed kaptis ĝin la glacio por du jaroj (liberiĝis en 1854).

Adolf Erik Nordenskiöld estis la unua persono (kiel gvidanto de sveda-rusa ekspedicio), kiu sukcesis en 1878–79 trapasi la pasejon. La fina konkero de la pasejo estas ligita al norvega polusesploristo Roald Amundsen, kiu en 1906 sukcese traŝipis la pasejon. La veturo daŭris tri jarojn kun la ŝipo Gjöa (Gjøa) (47-tuna, trakonstruita haringĉasa ŝipo). La unua traveturo ene de unu sezono okazis en 1944, kiam Henry A. Larsen, kanada serĝento trapasis per skuno.

En 2007, la Eŭropa Kosma Agentejo (ESA) anoncis, ke laŭ satelitaj bildoj, la Pasejo estas unuafoje tute senglacia pro tutmonda varmiĝo. La ESA observas per satelitoj la Pasejon ekde 1978. Laŭ la informado de ESA, dum la lastaj dek jaroj malpliiĝis la glaciaro kun averaĝe jare 100.000 kvadrataj kilometroj, sed en 2007 okazis grandega malpliiĝo kun 1 milionoj da kv. k. en, tiel la Pasejo estis tute traŝipebla.