Akbar (romano): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Ĝalaluddin Muhammad Akbar
Linio 11: Linio 11:
'''''Akbar: Orienta Romano''''' estas romano de la [[Nederlanda lingvo|nederlanda]] aŭtoro [[Petrus Abraham Samuel van Limburg Brouwer|P. A. S. van Limburg Brouwer]], aperinta en [[1872]] en la [[nederlanda lingvo]] kaj tradukita en [[1923]] al Esperanto de [[Julia C. Isbrücker]], [[J. R. G. Isbrücker]] kaj [[Jan Ziermans]] de 256 paĝoj.<ref>{{Citaĵo el libro|familia nomo=Stojan|persona nomo=Petro|jaro=1929|paĝo=368|titolo=[[Bibliografio de Internacia Lingvo]]|aŭtoroligilo=Petro Stojan|volumo=4162}} </ref> Duan korektitan eldonon de 215 paĝoj en 1936 eldonis la [[Internacia Cseh-Instituto]] en [[Hago]].
'''''Akbar: Orienta Romano''''' estas romano de la [[Nederlanda lingvo|nederlanda]] aŭtoro [[Petrus Abraham Samuel van Limburg Brouwer|P. A. S. van Limburg Brouwer]], aperinta en [[1872]] en la [[nederlanda lingvo]] kaj tradukita en [[1923]] al Esperanto de [[Julia C. Isbrücker]], [[J. R. G. Isbrücker]] kaj [[Jan Ziermans]] de 256 paĝoj.<ref>{{Citaĵo el libro|familia nomo=Stojan|persona nomo=Petro|jaro=1929|paĝo=368|titolo=[[Bibliografio de Internacia Lingvo]]|aŭtoroligilo=Petro Stojan|volumo=4162}} </ref> Duan korektitan eldonon de 215 paĝoj en 1936 eldonis la [[Internacia Cseh-Instituto]] en [[Hago]].


Centra rolulo estas historia figuro, la Imperiestro [[Jalaluddin Muhammad Akbar|Akbar]] (1542-1605), reganto de [[Hindujo]] de 1556 ĝis 1605, kie ludas la romano. Kvankam ĝi baziĝas sur historiaj faktoj, ĝi tamen transpaŝas ilin per fikcia rakonto.
Centra rolulo estas historia figuro, la Imperiestro [[Ĝalaluddin Muhammad Akbar|Akbar]] (1542-1605), reganto de [[Hindujo]] de 1556 ĝis 1605, kie ludas la romano. Kvankam ĝi baziĝas sur historiaj faktoj, ĝi tamen transpaŝas ilin per fikcia rakonto.


== La esperantlingva traduko ==
== La esperantlingva traduko ==

Kiel registrite je 19:56, 1 okt. 2019

Akbar
Aŭtoro Petrus Abraham Samuel van Limburg Brouwer
Eldonjaro 1923
Urbo Hago
Eldoninto Isbrücker & Ziermans
Paĝoj 256
vdr

Akbar: Orienta Romano estas romano de la nederlanda aŭtoro P. A. S. van Limburg Brouwer, aperinta en 1872 en la nederlanda lingvo kaj tradukita en 1923 al Esperanto de Julia C. Isbrücker, J. R. G. Isbrücker kaj Jan Ziermans de 256 paĝoj.[1] Duan korektitan eldonon de 215 paĝoj en 1936 eldonis la Internacia Cseh-Instituto en Hago.

Centra rolulo estas historia figuro, la Imperiestro Akbar (1542-1605), reganto de Hindujo de 1556 ĝis 1605, kie ludas la romano. Kvankam ĝi baziĝas sur historiaj faktoj, ĝi tamen transpaŝas ilin per fikcia rakonto.

La esperantlingva traduko

Laŭ "Lingvaj Notoj" de la tradukintoj librofine la unua eldono baziĝis precipe sur la Vortaro de Esperanto de Kabe, la dua eldono sur Plena Vortaro de Esperanto (PV de SAT, 1930/1934). Dekduo de tiamaj neologismoj, ne jam registritaj en PV estas listigitaj en la notoj. Ili intertempe ĉiuj troviĝas en Plena Ilustrita Vortaro de 1970 (de aŭtoĥtona tra nirvano ĝis vilao). Krome estas plia dekduo de specifaj nocioj rilataj al Hindujo. Kelkaj intertempe eniris la kanonon de PIV (guruo, malabara, mogolo [hodiaŭ kutime mogulo], mulao) aliaj restis ekster ĝi ĝis hodiaŭ (adato = neskribita leĝo, durbaro = solena aŭdienco, kornako = kondukisto de elefanto ktp.).

Apartaĵo de la traduko estas la uzo de "darfi" (germane dürfen, nederlande mogen) en la senco de "havi la permeson" (ekzemple: "mi ne povas obei vin, mi ne darfas kaj mi ne povas", 2-a eld. p. 139). Stile interesa diferenco inter la du eldonoj krome estas, ke la kunmetitaj tempoj de la verboj, kiuj abundas en la unua eldono, vaste forfalis en la dua eldono, tiel ke tiu ĉi aspektas pli moderna kaj pli facile legebla.

Recenzoj

Citaĵo
 Orienta atmosfero, homarana tendenco, senriproĉa stilo. 
— 1934, Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 La aŭtoro armita per larĝa historia kono, prezentas ĉiurilate tre interesan romanon. La orienta atmosfero, kiun li kreis de komenco ĝis fino tenas la leganton en plena iluzio. La dignoplena kaj bonkora figuro de Imperiestro Akbar efikas per konvinka forto pri modela vivo de regnestro kies unua kaj ĉefa zorgo estas vidi siajn regatojn feliĉaj. La bonŝanca trovo de la epizodaj figuroj de la historio helpis la aŭtoron en la malfacila laboro ĉar la romano estas iom tendenca. Ĝi temas pri homaramo, intergenta kaj interreligia kompreno.
Altvalora verko, kun nia interna ideo, tradukita en majstre skribitaj frazoj, en stilo senriproĉa, en formo moderna, rekomendita de Esperanto Literatura Asocio. 
— 1923(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 534

Referencoj

Eksteraj ligiloj